Filmejo

Al la komenco

Titolo:Cyril Etesse : L'Esperanto, langue mondiale - ONDAR
Temo:Esperanto kiel mondlingvo
Kategorio:prelego
Aŭtoro(j): Cyril Etesse
Rolanto(j): Cyril Etesse - [16] L'Esperanto, langue mondiale - ONDAR
Daŭro:5m48
Priskribo:En la humurista elsendo "On n'demande qu'à en rire", ("ONDAR"), lundon la 14an/01/2013 je 17:55, estis tasko asignita al juna humuristo prezenti skeĉon pri "Eo, monda lingvo".
"Komplika temo", aldonas la prezentisto. Tuj poste sekvas ekzemplo de frazo en Eo, en filmeto, "Esperanto helpos la eŭropajn popolojn
kunkreski".

La koncerna parto estas inter 13min30 kaj 24min30. La temo de la skeĉo
efektive estas "L'Espéranto, langue mondiale!" (kio aperas dum la tuta
daŭro de la skeĉo skribite ĉe la ekrano).
Laŭ mia takso la tute neniel estas negativa. Male, la humuro estas
inteligenta kaj laŭ realo (Eo estas efektive marĝena nuntempe kaj ne
utila kvazaŭ ĝi jam estus vaste konata mondlingvo surstrate
utiligebla), tute ne misprezentas la lingvon. La konkludo de la
humuristo estas esperplena (tre optimisma), kaj la ĵurianoj mem ankaŭ
ne mistaksas la lingvon, sed aludas al ĝi kiel al ja vera lingvo, eĉ
uzebla kiel lingvo de venonta skeĉo de la humuristo (kiu diras nur la
unuan frazon en Eo, nome: Kiel vi fartas?, sed kun bona prononcado).
Do tute salutinda iniciato, prigratulinda pli ol pripaŭtinda. Ĝi certe
vekis scivolemon aŭ almenaŭ simpation de ne ridinda kvanto de
spektintoj de la elsendo. (...)

******

Por prezenti ni utiligis la mesaĝon de la franca korespondlisto. Dankon al Aleks K. Dankon al Vincent P., Henri, Vito, Jacques B. pro la informo.
Kreodato:2013-01-15 07:49:13
Lasta redakto:2019-09-27 21:39:39
Montroj:21899
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 4; Mezuma noto: 4; | Aldoni propran opinion

4.
pjer je 2013-01-19 15:32:16    

Fakte, estis bona okazo, kiam la organizanto de la televidelsendo proponis tiun temon.
Pluraj el miaj neesperantistaj amikoj diris al mi : "Kiel malbona li (tamen bone pri teatra aspekto) prezentis Esperanton".
Ĉu MOJOSE? Eble se ni klarigus, ke tiu vorto venas de M kiel moderna, J kiel juna kaj S kiel mi eĉ ne plu scias, ĉu simpatia?
Ĉiamaniere, ne interesas min scii, ĉar tia vorto, se oni uzus kutime, pravigus la mokon de Cyril Etesse, kiam li diris, ke Esperanto estas verŝajne pli komplika (kaj eble malpli internacia) ol iu ajn nacia lingvo. Esperanto restos kiel lingvoludo de plurlingvajn scipovantoj kaj de kelkaj idealistoj, sed neniam utilos al iuj ajn de la tuta mondo, se ni faras ĝin alion ol bonan lingvon, simplan, respektante ties Fundamenton, uzante ties mirindan rimedon: la elinterna vortkombino (kunmetado), kiu ebligas, ekde malmultaj vortoj kaj simile al ĉiuj aliaj izolaj lingvoj, esprimi preskaŭ iun ajn ideon.

3.
edmond je 2013-01-15 13:46:48    

Ni donas 19 poentojn al tiu tre bona humuristo. Li mojose traktis la temon !!!
Ju pli oni aŭdos kaj spektos pri Esperanto des pli facile oni varbos.
Edmond & Arlette Plutniak

2.
Forigita uzanto je 2013-01-15 09:49:22    

Ĉar mi parolas la francan lingvon, mi povas taksi la skeĉon, kiu estis bonege konstruita, konsiderante la psikologiajn trajtojn de la komuna spektantaro, kiu ĉeestis tiun mardan elsendon, en fino de posttagmezo, do en granda aŭskultatento (la voĉo estis tute klara, sen neoportunaj bruoj, kiuj povis difekti ĝin). Jes tiu parolado faros daton en la historio de Esperanto, ĉar, krom la publikaj klopodoj de Rajmondo Schwarz, kiuj estis larĝe dissemitaj, kiel grajnoj en la vento, estis tute bona afero la registrado kaj enretigado de ĝi, do gratulon por tiu plia efiko en Esperantista medio, dankegon al Cyril kaj siaj komplicoj!!!
Kore kaj samideane
Petro

1.
nicolee je 2013-01-15 08:59:30

Sed li kredigas, ke lingvo kiu estas miksaĵo de lingvoj kiel la rusa, la germana estos tre malfacila lingvo. Kaj efektive Esperanto ne estas tre utila, se oni volas renkonti esperantistojn hazarde, sed ĝi ja povas esti tre utila kiam oni antaŭplanas. Li disvastigas ankoraŭ pli la ideon, ke lingvo ne parolata de multaj personoj ne povas esti utila. Resume estas bone, ke Esperanto ne estas ignorata, sed tamen li donas la senton ke lerni Esperanton estas freneza ideo konsiderante ke nur tre malmultaj parolas ĝin.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.