Filmejo
|
Opinioj kaj komentoj
Entute komentoj: 1; Mezuma noto: 5; | Aldoni propran opinion
La temo de prof. Jansen kongruas kun miaj zorgoj pri la evoluo de Esperanto, nome ke Esperanto en la daŭro de jardekoj fariĝas kaj fariĝos malpli facile lernebla.
La plej grava "politika" rimarko de Wim Jansen por mi estis, ke "Zamenhof subtaksis la potencon de la lingva komunumo."
Mi diferencas kun li pri la malvasteco de lia rekomendo, nome, ke en lernolibroj kaj vortaroj oni notu aparte la signifon de verboj se tiu devias de la signifo de la "fleksebla modelo". (PIV jam faris tion pri la verbo "akvi", cetere surbaze de ekzemplo de Zamenhof mem!)
Mi volas aldoni al lia sobra rekomendo respondon al la demando, kial la lingva komunumo estas tiel potenca. Simple, ĉar la lingvo ne estas kompleta laŭ (grado de enradikiĝo de) etimologiaj, vortfaradaj kaj gramatikaj reguloj. Ĉiu kiu frekventas bazan lernejon estas trejnata dum minimume ses jaroj per reguloj, devas adaptiĝi sin al disciplino, je risko de ekskludiĝo, al la norma lingvo. Tiu discipliniga kaj socialiga rolo de la lernejo mankas en Esperanto. Ni havas nur dekses regulojn (sed eĉ tiujn la lernolibroj ne substrekas kaj ellaboras ĉiam ĝuste), kio estas tre tre malsufiĉa kaj niaj periodaĵoj abundas je eraroj (Mi parolas speciale pri naciaj kaj lokaj bultenoj), dum riproĉado de lingvuzantoj pro malĝusta vorto aŭ esprimo ne estas aprezata.
La Akademio de Esperanto komprenas sian rolon plene pasiva, nur diskutante interne pri vortoj en nova Oficiala Aldono kaj tute neglektante dialogon kun spertaj lingvuzantoj (ke al kelkaj tiaj lingvuzantoj tut emankas ĝentileco estas alia afero).
Apenaŭ ekzistas fortoj en la Esperanto-movado kiuj sisteme agas kontraŭ tiu manko kaj ambicias kompensi por la subtakso de Zamenhof, kiu ne antaŭvidis, ke la Lingva Komitato ne komprenos la esencon de Esperanto, kiu (por mencii nur unu aspekton) ne honoris la gravecon de la fleksebla modelo de la vortoj en Esperanto. La Esperanto-komunumo estas ankoraŭ sufiĉe malgranda por ke grupoj kiel "la-bona-ingvo" kaj "Tutmondeca-Esperanto" povu influi la konscion de esperantistoj en la direkto de pli simpla (ofte "skemisma") lingvuzado kaj ellaborado de gramatikaj reguloj, kiuj honoros la tutmondecon de Esperanto (rilate afiksojn, landonomojn kaj transliterumadon).
Restas al mi la impreso, ke la laŭdinda laboro de profesoro Jansen altigi la esperantologion al la nivelo de ĝenerala lingvistiko havas la riskon pravigi la rezignaciemon kiu ekzistas inter esperantistoj akcepti ĝin kiel "naturan" lingvon anstataŭ planlingvon, kiu ne DEVAS fariĝi malpli facile lernebla en la estontaj jardekoj.
La temo de prof. Jansen kongruas kun miaj zorgoj pri la evoluo de Esperanto, nome ke Esperanto en la daŭro de jardekoj fariĝas kaj fariĝos malpli facile lernebla.
La plej grava "politika" rimarko de Wim Jansen por mi estis, ke "Zamenhof subtaksis la potencon de la lingva komunumo."
Lia laŭdinda laboro por altigi la esperantologion al la nivelo de ĝenerala lingvistiko havas la riskon pravigi la rezignaciemon kiu ekzistas inter esperantistoj akcepti ĝin kiel "naturan" lingvon anstataŭ planlingvon, kiu ne necese fariĝos malpli facile lernebla en la estontaj jardekoj.