Filmejo

Al la komenco

Titolo:Legu, Aŭdu, Vivu - Ep. 01
Temo:(Pri verkoj en Esperanto)
Kategorio:literaturo
Aŭtoro(j): Larry Kenny
Rolanto(j): Larry Kenny
Daŭro:8m38s
Priskribo:Nova iniciato de talenta junulo disvastigi Esperanto-literaturon kaj kulturon pere de amuze kaj atentokapte filmitaj recenzoj kaj laŭtlegadoj de literaturaĵoj. Okaze de subteno Larry certe daŭrigos sian serion kaj atendas proponojn pri recenzotaj, prezentotaj verkoj.
Bonvolu kuraĝigi, eventuale helpi lin.
En la provelsendo li traktas la sekvajn verkojn:
Sten Johansson: Biciklo de eterno
William Auld: Dumnokta aviado
Ulrich Matthias: Fajron sentas mi interne

Viaj opinioj estas bonvenaj.

Jen la dua filmo.
Kreodato:2014-03-15 18:13:28
Lasta redakto:2014-06-21 23:41:41
Montroj:16100
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 4; Mezuma noto: 5; | Aldoni propran opinion

4.
fringilla13 je 2014-03-16 21:02:51    

Kun plezuro mi aŭskultis la viglajn recenzojn de Larry, eĉ dufoje, ĉar tre plaĉis al mi la parolmaniero kaj la enhavo. Poste mi tuj serĉis en la reto la rakonton "Biciklo de eterno" kaj ĝuis la legadon. Do, la recenzoj ŝajnas esti ne nur interesaj kaj bonkvalitaj, sed ankaŭ efikaj :)
Dankon, Larry, nepre kontinuu!

3.
Mireille je 2014-03-16 10:38:05    

Mirinda!!
Gratulon!!
Ni volas aliajn!!
Mi aparte ŝatas la voĉon kaj prononcon de Laŭrenco.
Lia parolmaniero estas atentokapta.
La analizo de la verkoj estas trafaj, foje personaj, sed li klarigas siajn dirojn.
Do kara amiko! Bonvolu plu produkti tiajn filmetojn kaj informi nin ĉiujn per tia plaĉa maniero pri literarturo kaj stimuli nin ĉiujn al legado kaj al ĝuo de esperantlingvaj tekstoj.
Mireille Grosjean
prezidanto de ILEI

2.
KoreKorin je 2014-03-16 08:17:23    

Tre bona!! Mi deziras pli...

1.
Sylvain je 2014-03-15 18:32:03    

Elkore mi gratulas Larry pro lia esprimplena kaj sprita, kaj samtempe trafa maniero prezenti al ni la de li elektitajn verkojn. Mi tre amuziĝis aŭskulti - kaj spekti - lian komentojn kaj esperas ke tiu "piloto" estos sekvata de multaj aliaj 'flugantaj vortoj', kiel diris Homero. Mi mem ĉiam soifas je bonaj konsiloj pri ĝueblaj libroj, sed se mi eĉ la konsilojn ĝuas, kia komenco! :-)

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.