Filmejo

Al la komenco

Titolo:La zagreba metodo
Kategorio:metodiko, prelego
Aŭtoro(j): Zlatko Tišljar
Miguel Gutierez Aduriz (filmo)
Rolanto(j): Zlatko Tišljar
Daŭro:8m11s
Priskribo:Zlatko Tišljar (Pajo) parolas pri la zagreba metodo, klarigante kiel lerni Esperanton profite kaj rapide.
Jen ligoj al nia Katalogo al la libroj rilataj al la zagreba metodo.
Kreodato:2014-10-01 14:29:22
Lasta redakto:2014-10-01 14:36:38
Montroj:17706
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 5; Mezuma noto: 5; | Aldoni propran opinion

5.
Katalin je 2014-11-06 21:34:36

Mi informas vin ke mi jam sendis mesaĝon al la teamo de lernu.net kaj espereble ili kontaktos Zlatkon.

4.
vasilkadifeli je 2014-11-06 21:33:07

Saluton kara Zlatko,
Mi nun komprenis vian privatan mesaĝon vi sendis al mi :-)
Tiu pdf dosiero troviĝas en la retpaĝo de Lernu! kaj ĝi estas libere elŝutebla.
La ligilo por la retpaĝo estas www.lernu.net
Ŝajnas al mi ke ĝi estas iomete malnova dokumento.
Eble vi povas sendi mesaĝon al : teamo@lernu.net
Amike,
Vasil

3.
Forigita uzanto je 2014-11-06 11:26:11    

Mi estas tre ĝoja ke iu faris ĉi tiun gradan laboron kaj adaptis la lernolibron por la reto. Unue mi devus scii kiu tion faris, ĉar mi volas kun li korespondi pri jenaj aferoj:
1. En tiu ĉi nuna formo ĝi ne estas uzebla de individuaj lernantoj, ĉar la gramatikaj klarigoj DEVAS esti en la nacia lingvo. Sed tion mi povas solvi, ĉar EEU jam rekomendis ĝuste tion ke diversaj landaj asocioj mem traduku al siaj lingvoj kaj aperigu la lerneblon ĉe siaj paĝaroj. Tiucele la laboro ĉi tie farita estas la unua paŝo, sed la plej grava paŝo.
2. Mi ŝatas tion ke estas multaj novaj ekzemploj kadre de gramatikaj klarigoj, sed en tio estas grava eraro, kiun nepre necesas korekti: Ĉe la gramatikaj klarigoj oni ne enkonduku vortojn kiuj ne troviĝas en la vortaro de la koncerna leciono plus la antauaj. Ĉar unu el la esencoj de ZM estas lerni NUR la nepre necesajn plej uzatajn vortojn por tiel kiel eble plej rapide sen tro da peno lerni vortojn necesajn en tiu komenca lernofazo kaj nenion plian. Pliaj vortoj kaj plia gramatiko (malpli ofta en la uzo) estas en la dua grado (lernolibro B).
3. Mi aldonus al la ekzercoj ankaŭ la trian kaj kvaran ekzercotipon, kiuj troviĝas en la papera libroformo, sed pri tio mi devus interkonsenti kun la homo kiu pretigis ĉi tion.
Do, mi petas la aŭtoron de ĉi tiu versio kontakti min ztisljar @ gmail.com
Zlatko Tiŝljar

2.
vasilkadifeli je 2014-11-06 09:32:07    

Kara paulosviana ĉu metodo aŭ lernolibro ?
Lernolibron kun tiu metodo oni povas trovi ĉi tie :
http://nl.lernu.net/komunaj/elsxutajxoj/pdf/zm/zm_eo.pdf

1.
paulosviana je 2014-10-06 01:21:55    

Mi scivolas: chu tiu metodo estas trovebla en interreto por ke oni trarigardu ghin?

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.