Filmejo

Al la komenco

Titolo:Esperanto: Like a Native (kun multaj nacilingvaj subskriboj)
Temo:denaskismo, lingvo, gepatra lingvo
Kategorio:dokumenta, varbilo
Aŭtoro(j): Judith Meyer Produktisto
Veronika Poor intervjuo
Chuck Smith muntado
Rolanto(j): Lívia Oliveira Biscotto
Douglas Oliveira Biscotto
Klára ErtlA12927
Leo Sakaguchi
Gunnar Fischer
Eszter Besenyei
Daŭro:6m5s
Priskribo:Intervjuo kun 6 el la ĉ. 1000 tutmondaj denaskaj parolantoj de la planlingvo Esperanto. Filmeto okaze de la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo 2015.
Esperanto estas la plej vaste parolata planlingvo en la mondo, parolata de ĝis du milionoj de ne-denaskuloj, laŭ kelkaj pritaksoj. Sed nur ekzistas ĉ. 1000 denaskaj parolantoj de ĝi. La inventinto ne intencis ke Esperanto iĝu denaska lingvo. Li intencis ke homoj lernu ĝin kiel unuan *fremdlingvon* - facilegan lingvon kiun iu ajn povus lerni ene de nur parto de la tempo, kiun oni bezonus por lerni la anglan aŭ hispanan ekzemple, kaj komuniki libere kun homoj tutmonde post malpli ol jaro da studado. Tiu fokuso je Esperanto kiel pontlingvo estas la kialo, ke denaskaj parolantoj de Esperanto estas kaj estos raraj.
Por pli da informoj pri Esperanto, vizitu www.tejo.org.

Ne mistrafu legi la anglalingvan blogaĵon de Chuck Smith pri la sama temo.
Kreodato:2015-02-23 13:20:08
Lasta redakto:2015-02-23 13:20:49
Montroj:15328
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 1; Mezuma noto: 0; | Aldoni propran opinion

1.
Multalfabeto je 2020-03-03 21:12:55

Neniam mi vidis referencon/pruvon pri la ekzisto de MIL (1000!) denaskaj Esperanto-parolantoj. Montriĝis jam en la pasinteco ke temas pri blufo kiam universiatato akceptis fari sciencan esploron kaj oni eĉ ne povas liveri liston de tiom da kontakteblaj denaskuloj por la esploro;;;;

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.