La Lingvokurso de EuroTalk en julio 2015 aperos ankaŭ en Esperanto. Tiel Esperanto lerneblos elire el 128 lingvoj. Ĝi funkcios sur la modernaj aplikaĵoj kiel iPone, iPad kaj TouchPad.
Katalin Kovats faris intervjuon kun la direktoro kaj lingva produktisto de EuroTalk pri la kunlaboro kun edukado.net, pri la pretigo de la nova kurso.
Por la 100a Universala Kongreso en Lillo EuroTalk regalos la esperantistaron per senpaga elŝuteblo de la nova kurso. Dumkongrese serĉu la uTalk-produkton ĉe App Store.