Filmejo

Al la komenco

Titolo:Renato Corsetti pri la problemo -ata / -ita
Temo:participoj, -ata, -ita
Kategorio:lingvistiko
Aŭtoro(j): Renato Corsetti
Emilio Cid
Rolanto(j): Renato Corsetti
Daŭro:44m12s
Priskribo:Renato Corsetti rakontis pri unu el la disputoj, kiuj dividis la Esperanto-movadon: la problemo pri -ata/-ita. La prelego okazis virtuale per Dua Vivo (second life).
Kreodato:2017-04-16 10:49:48
Lasta redakto:2017-04-16 10:50:52
Montroj:8038
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 1; Mezuma noto: 4; | Aldoni propran opinion

1.
Jano je 2017-04-17 11:25:42    

Ŝajnis al mi, ke la "problemo" pri -ata/-ita ne plu ĝenas iun ajn. La pliparto de la klarigo kiun prezentis Renato devintus esti superflua, ĉar la sistemo estas fakte vere logika.
Efektive, mi preferas eviti la pasivajn formojn, se mi povas tion fari, kaj anstataŭe uzi aktivajn, eventuale kun renversita vortordo, kiu prilumigas la rektan objekton en la kutime subjekta pozicio.
Cetere, laŭ mi (kvankam mi iam renkontis Waringhien kaj vespermanĝis kun li en Parizo) la influo de Waringhien estas iom tro, eĉ hodiaŭ. PIV estas plena je neologismoj kiujn ni ja ne bezonas (ekz. "hospitalo" - ĉu ne sufiĉas "malsanulejo"?) kaj estas neniu indiko pri tio, kiuj vortoj/esprimoj estas devigaj por komencantoj. "Plena", jes. "Unuflanka"? Eble.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.