Filmejo

Al la komenco

Titolo:Koran naskiĝtagon
Temo:Naskiĝtaga saluto
Kategorio:distraĵo
Aŭtoro(j): Kajto
Ankie van der Meer
Nanne Kalma
Rolanto(j): Ankie van der Meer
Nanne Kalma
Katalin Kovats
Daŭro:1 minuto 10 sekundoj
Priskribo:Edukado.net kaj Kajto kore salutas vin okaze de via naskiĝtaga datreveno.
Ni deziras al vi bonan sanon, feliĉon kaj multajn fruktodonajn kaj ĝojigajn renkontiĝojn kun aliaj membroj de nia komunumo.
Komence de ĉiu nova jaro aŭ vivperiodo oni taksas la pasintecon kaj vortumas novajn dezirojn kaj planojn. Kiuj estas viaj planoj por la estonteco rilate nian komunan lingvon Esperanto? Bv. sciigi tion al ni sube ĉe la komentoj.
Dankon kaj bonan festado, kore, Katalin Kovats, redaktoro
Kreodato:2020-02-27 11:46:47
Lasta redakto:2020-09-19 08:26:41
Montroj:15346
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 188; Mezuma noto: 4.94; | Aldoni propran opinion

188.
Monik je 2023-04-27 12:08:07

Korajn dankojn al Kajte kaj al Katalin,
unua mesaĝo alvenis de Aùstralio Sandor !!!
mi estas en Savojo, apud ALBERTVILLE - Vintraj Olimpiaj Ludoj en 1992
kaj ĉi-cespere kun la grupo ni festos tiun datrevenon, de la 6a ĝis la 8 de majo mi estos en Liono por la nacia Kongreso
kaj certe planas iri al Torino ! 2 virinoj malkovris esperanton antaù ne longe ... Greta Franclet kaj Virginie Kremp vi baldaù konatiĝos kun ili !
Fartu bone, mi brakumas vin .
Monika 05

187.
MarcusSoton je 2023-04-27 03:07:41

Kore dankon Karolina!

186.
zumzum je 2023-04-17 18:36:13    

Provo en Safari.

185.
Katalin je 2023-04-17 18:34:18    

Provo aldoni komenton.

184.
Yano_44_Ero_49 je 2023-04-15 15:02:40    

Elkore mi dankas vin pro via memoro al mi kaj la belan muzikan gratulon.

183.
Jolanta je 2023-04-07 15:29:27    

Dankegon pro via memoro pri mia naskiĝtago! Mi esperas ke viaj bondeziroj realiĝos :-)

182.
fayeazou je 2023-03-27 05:26:39    

Mi estas kortusxita per viaj bondeziroj okaze mia naskigxdato !Mi deziras tiujare perfektigi mian eedperaton farante ker ekzamenoj por helpi plu miaj komencantaj samideanoj en Senegala Esperanto Asocio (SEA).
Dankon al Katalin kaj cxiuj kunlaborantoj en Edukado !

181.
apkaloo je 2023-02-26 18:11:14    

Koran dankon pro via mesaĝo kaj la kanteto. Miaj planoj pri Esperanto? Bone, mi ŝategas la lingvon kaj la ideon. Nuntempe mi estas gastejisto (lito kaj matenmanĝo) kaj mi ne mankas prezenti Esperanton al miaj gastoj. Krome mia plej bela ĉambro nomiĝas ĉambro Ludiviko Zamenhof! Plue mi lernigas la lingvon al grupeto de junaj aŭtistoj. Ni ne multe progresas sed ĝi amuziĝas nin.
Krom ĉi tiuj etaj aferoj mi ne estas tre aktiva. Mi ne multe parolas. Mi ŝatas legi. Esperanto vere estas tre bela lingvo kaj ĉiam estas granda plezuro.

180.
emilia je 2023-02-15 21:01:18    

Multan dankon! KATALIN, mi amas vin, vi estas en mia koro por ĉiam. Amike, Guadalupe.

179.
Forigita uzanto je 2023-02-08 15:03:17    

Bonege!! Koran dankon!!

178.
Luigia je 2023-02-08 03:05:30    

Karega triopo, estis vere plac^a momento povi au^skulti vin, kiuj staras antau^ granda kaj belega arbo. Jes, mi esperas je bona sano kaj trankvilaj tagoj, dum kiuj mi povos labori por nia e-komunumo.

177.
fejfi je 2022-12-26 01:45:32

Denove pasis unu jaro kaj mi jam antaŭĝojis denove ricevi la naskiĝtagan katalinan kaj kajtan saluton - kaj mi ne atendis vane!
Kion mi planas por estonteco? Verŝajne la pinto de miaj E-planoj estas sukcesi en C2-KER-ekzamenoj - kaj tion (skribe) mi sukcesis en ĉi tiu jaro novembre. Do, mi venontjare volonte legos gajnitajn numerojn de Monato :-). Plu mi E-Sumoos, plu mi volontulos ĉe E@I en Nová Dubnica, plu mi helpados al miaj E-geamikoj "batali" kun E-gramatiko (eble denove provos proponi kurson de Eo en mia urbo, aŭ eĉ pli bone, rete). Kaj mi vidos, kion alian ankoraŭ la vivo alportos al mi.

176.
vieslavo50 je 2022-12-21 20:45:03    

Koran dankon por la bondeziroj. La filmeto estas bonega.

175.
Vojacek je 2022-12-18 11:57:02    

Koran dankon por la gratulo. Mi jam ne tro povas plani. Mi esperas, ke mi komence de la venonta jaro sukcese gvidos la restajn du trionojn de e-kurso kaj se mi kapablos kaj estos kursanoj, aŭtune mi povus instrui en la sekva kurso.

174.
hawelker je 2022-12-17 19:59:18    

Koran dankon pro la gratuloj.

Katalin Kovacs (kiu estis la ekzamenantino en mia KER-ekzameno en Bonaero en 2014) estas vere impresega, nelacigebla, admirinda.

Pri la pasinteco:
De 2014 ĝis 2018 mi partoprenis en ĉiuj Universalaj Kongresoj.
De 2014 ĝis 2020 mi kunlaboris en la Esperanta Retradio (por kiu mi produktis 286 legeblajn kaj aŭskulteblajn tekstojn).
En 2020 mi kreis la jutuban kanalon “Esperanto/EsperantaRetradio/Welker” (https://www.youtube.com/channel/UCt0ePHh3qXnft26FDspkUbQ/videos?view=0&sort=da; vidu: https://www.youtube.com/@esperantoesperantaretradio4598/about)

Pri la estonteço: de tempo al tempo mi intencas produkti kaj meti en la menciitan kanalon novajn artikolojn.

173.
Viana je 2022-12-07 16:02:51    

Dankegon por gratulon! Mi tre ĝojas. Katalin estas vera bonspirito de Esperantujo.

172.
humphrey je 2022-12-02 16:24:08    

Dankon, karaj! Ni daurigu la laboron por Esperanto: la mondo bezonas ĝin pli ol iam ajn antaue!

171.
Raita je 2022-11-20 05:54:05

Planoj miaj Esperantaj por la cxiam nekonata futuro: mendi novajn librojn de UEA, aboni gazetojn,legi, verki artikolojn, korespondi, fotadi. Aliaj planoj: dauxrigi cxion bonan kun geamikoj .
Saliko/Raita 83jara

170.
RosanelladC je 2022-11-17 20:34:38

Saluton :)
Koran dankon Katalinapro via afabla naskiĝtaga mesaĝo :)
Mia plano por ĉi tiu jaro estas plibonigi mian Esperanton.

169.
mojo je 2022-11-17 15:19:45

Mi aliĝas al la dankemaj pliaĝiĝantaj gratulitoj - bele vidi la sunbrilon, dum tie ĉi en norda Anglio pluvadas! Bondezirojn - daŭrigu la bonegan laboron,
Malcolm

168.
basiawarmia je 2022-11-08 06:51:11    

Saluton. Tre ĝojigaj estas viaj bondeziroj. Koran dankon al vi, Katalin kaj la Kajto
Zofia

167.
tukero je 2022-11-07 20:43:01    

Elkoran dankon! Kajtu plu!
Salutas surtere
Gerald Tucker

166.
jdgeorgoleg21 je 2022-10-31 20:17:09    

Saluton. Tre ĝojigaj estas viaj bondeziroj. Koran dankon al vi, Katalin kaj la Kajto-duopo. Pri miaj proksimaj planoj pri Esperanto. Mi intencas pretigi bildan prezentadon por Zoom-kunveno pri la urbo, kie mi loĝas kaj sekve koncernan felietonon por retradio.

165.
Lydial je 2022-10-08 10:10:20    

Karaj geamikoj! Mi sincere dankas Vin pro la gratuloj kaj belega kanto!
Mi aktive komunikas kun geesperantistoj, laû bezono mi korektas artikolojn kaj partoprenas Esperanto-aranĝojn. Esperanto estas mia šatata lingvo jam 65 jarojn!
Lydia Lindla.

164.
Luchjo je 2022-10-06 19:40:51    

Koran dankon!

163.
kolombisto je 2022-10-01 08:53:17

Kara Katalin !
Mi ege dankas la bondezirojn, okaze mia naskiĝtago. Mi vivtenis la 79. jaron kaj denove okazas milito apud nia najbara lando Ukraino-Rusio. Sed vere inter Rusio kaj USA. Tamen plej granda perdon ricevas la EU landoj. Grandajn planojn kaj dezirojn mi jam ne planas. Denove mi legas librojn , kiel La Faraono de Boleslaw Prus.

162.
Salikoko je 2022-09-18 12:22:02    

Mi kore dankas vin
mia projekto estas la partopreno al fervojisto kongreso en Antverpeno 6-a ĝis 12-a Majo 2023
,

161.
Angelopp je 2022-09-05 14:16:09    

Mi kore dankas vin!
Angelo

160.
amo je 2022-08-27 11:55:58    

Mi kore dankas vin. Aŭdante la kanton mi tre ĝojas.
Kaj, verdire mi ne povas aŭdi la vortojn de la kanto parte. Por mi distingi vortojn de kanto estas pli malfacile ol vortojn en parolado.
Nun, pro somera varmeco mia korpo iom laciĝis.
Ankoraŭfoje mi elkore dankas vin, ĉiujn.

159.
Queiroz je 2022-08-08 00:43:18

Grato pelas felicitações sou iniciante no Esperanto ainda não domino o indioma, mais tenho procurado estudar e buscado ainda que sozinho aprender cada dia conhecer esse novo indioma precisando da ajuda e compreensão de todos!

158.
PaolaT je 2022-08-03 15:34:01

Dankon, mi havas novajn projektojn pri instruado por la aŭtuno. Mi sciigos vin baldaŭ.

157.
alunudo je 2022-08-01 10:10:43

Dankegon :-)

156.
salutonkarega61 je 2022-07-27 07:58:02    

Mi kore dankas al vi pro via vorto okaze de mia naskightago.

155.
Lekanto je 2022-07-23 09:49:51    

Mi bondeziras al vi Tri, sanon, entuziasmon kaj esti c'irkauataj de bona sono kaj muzikaj silentoj.
Lekanto (Paola Birgit Giommoni)

154.
surushm je 2022-07-21 08:58:32    

Dankon kore, tiu sufiĉe surprizigis min. Mi ege ŝatas Kajto grupon ili ĉiam havas ion por surprizigi , redankon.

153.
vmel je 2022-07-18 06:09:19    

Dankon! Mi penas plu fari la samon, kion mi kutimas: legi, recenzi librojn, instrui komencantojn.

152.
Kazuo je 2022-07-01 00:42:17    

Karaj Anke, Nanne kaj Kataline,
koran dankon!
Kia surprizo! Mi sentis iom da miaj aĝoj forblovitaj pro la gaja kanto.
Dum ĉi tiu pandemio, mi lernis multon kaj mi intencas transdoni tion al najbaroj.

151.
espintoni je 2022-06-15 08:07:11    

Dankegon!

150.
Gizela je 2022-06-09 19:39:46

Koran dankon pro la belajn bondezirojn.
Tre bela surprizo.

149.
ciprian je 2022-06-06 19:37:49    

Koran dankon! Kiel bela surprizo.

148.
VasilijMas je 2022-05-30 12:41:00    

Dankon!
Mi amas vin, de Katalin afero,
Aspekton vian amas mi!

147.
Assumpta je 2022-05-27 06:02:10    

Koran dankon pro via gaja naskiĝtaga saluto! Mia tuja plano por Esperanto estas trapasi la B1 nivelon, kaj poste mi deziras daŭrigi mian lernadon, ĝui literaturon kaj filmojn, kaj renkontiĝi kun miaj samideanaj geamikoj.
Ĉion bonan al vi!
Assumpta

146.
Essadon je 2022-05-24 00:05:28    

Dankon por ĉi tiu filmeton! Ĝi igis mian tagon pli bone.

145.
Waltraut je 2022-05-15 22:08:44

Karaj Ankie kaj Nanne kaj Katalin,
koran dankon pro via gratulo kun gaja kanto! Mi ĝojas multe, ĉar ĉe la kantoparodo de la kantoparado je la vendredan de 13-an de majo kune Ratkaptista bando (Hameln), Londono kaj Antverpeno ni proponis vian kanto " La universala arbo" . Ĝin atingis la duan loko!

Elkore
Waltraut el Hameleno, Ratkaptista Bando.

144.
noelzivo je 2022-05-11 21:09:08    

Karaj Katalin, Ankie kaj Nanne,
koran dankon pro via gratulo kun gaja kanto! Kaj mi pensas, ke la ŝanco naskiĝi meze de majo mem estas donaco!:-)
Pri miaj planoj:
Mi nun havas projektojn, ligitajn kun arto: vi havas versxajne mian "Belan rozon"; kaj nun ni provas alian verkon.
Bedauxrinde, inter e-istoj mi ne povis trovi aktorojn kaj kantistojn por plenumi kelkajn artajxojn; kaj mi komencis instrui ruslingvajn profesiulojn prezenti sin esperantlingve. Tre domaĝe, ke inter e-istoj ne troviĝas entuziasmemaj talentuloj; sed pli bone io, ol nenio, ĉu ne? Do, mi penas almenaŭ tiel kontribui al nia kulturo...

143.
Albertfalva je 2022-05-07 12:15:39

Mi dankas la bondezirojn ,bedaurinde mi ne povis vidi la filmon, estis malpermesíta. Júlia

142.
Imre je 2022-05-06 14:23:01    

Kara Katalin,
Dankon pro la elkora bondeziro.Via filma surprizo vere gajigis min kaj rikoltis grandan sukceson ankaŭ inter miaj familianoj.
Mi lernis la Internacian Lingvon antaŭ 56 jaroj en urbo Eger en mezlerneja studenthejmo.Junaĝe mi partoprenis kelkajn renkontiĝojn enlandajn kaj eksterlandajn.Post pensiiĝo mi dezirus renovigi miajn kontaktojn kun la movado kaj ĉeeste kaj reteje.Unu el miaj celoj por la estonto:partopreni la venontjaran UK en Torino.
Mi atentas kaj alte taksas Vian entuziasman kaj profesian agadon en la movado kaj deziras al Vi bonsanon kaj multajn sukcesojn.
Koran saluton,
Imre Simon

141.
anjakar je 2022-05-02 11:27:45

Koran dankon, karaj! Kia bela surprizo!

140.
Myntsy je 2022-05-01 11:34:56    

Elkoran dankon pro la gxoja kanto.Kelkaj primtempaj floroj Floridassa en la parkko kaj birdoj kantaa.Bele.La logon kovasti ankoraux firma glacio.

139.
Monik je 2022-04-27 20:11:31    

DANKON !
kia plezuro aùdi la kanton kaj revidi viajn vizaĝojn !
baldaù ni estos kune en Trelissac !
Kisojn,
Monika 05

138.
chlavarenne je 2022-04-14 10:22:09

Mi provos eldon(ig)i broŝuron, aŭ eĉ tutan libron : antologio de (222) sanskritaj ŝlokoj (śloka, t.e. 4-versaj strofoj) kun tradukoj almenaŭ en la germana kaj la franca, kaj kun franclingvaj kaj E-poemetoj inspiritaj de ili. Sed cû mi sukcesos ? Nu, ni vidos...

137.
paukokura je 2022-04-10 12:15:59    

Koran dankon! Tiujare, mi esperas plibonigi mian fluentecon kaj, eble, ĉeesti kelkajn kongresojn.

136.
LiberaPonto je 2022-04-08 09:16:14    

Mi ege dankas vin. Mi provos resti ĝoja pensulo. Esperanto riĉigas mian pensadon. Esperanto ankaŭ konfirmis al mi, kiel aliaj lernejoj kaj pedagogoj, kiujn mi renkontis dum mia vivo, ke mi estas kaj restos eterna stultulo malkapabla perfekte lerni ion ajn : dankon al ili. Do pro terura timo forgesi akuzativon aŭ aliajn facilajn regulojn, kaj ne vundigi sentemajn orelojn aŭ okulojn, mi atente klopodas tre malmulte esprimiĝi en Esperanto, kaj do ĉefe celas pri per por nia kara lingvo nur legi, aŭskulti kaj aplaŭdi. Dankon al vi pro via miriga agado.

135.
esperantomaceio je 2022-03-30 14:39:27

MI tutkore dankas!

134.
fayeazou je 2022-03-28 23:39:57

Elkorajn dankojn pro tiu bela kaj gxoja kanto !

133.
hosszu je 2022-03-23 11:38:56    

Koran dankon! Ĉi tio kanto estis vere agrabla surprizo por mi. Dankas!

132.
frans je 2022-03-17 09:05:28    

Ĝojigis kaj surprisigis min la sendita naskiĝtaga gratulo. Korajn dankojn! Ankoraŭ mi ne scias kion mi faros, "kiam mi estos adolta". Eble mi povos esti pli aktiva en esperantujo, ĉar komencis en mia vivo nova fazo. Mia edzo hieraŭ translokiĝis en hejmon por tuttaga flegado.

131.
Ilia78 je 2022-03-11 02:58:28    

Koran dankon pro la bela kanto de Kajto kaj bondeziroj !

130.
anna_lowenstein je 2022-03-08 11:47:25    

Multajn dankojn pro la gajaj naskiĝtagaj salutoj! Mi vidas, ke la unua komento sub la filmeto en YouTube estas mia propra danko de antaŭ unu jaro.

129.
emilia je 2022-02-12 20:16:13

Miaj tre karaj geamikoj, Katalin kaj Kajto: Multan dankon pro la gratulo. Vi feliĉigis min. Salutojn kaj bondezirojn el Meksiko. Mi amas vin.

128.
Luigia je 2022-02-08 17:22:12    

Kara Katalin, dankon pro viaj varmaj bondeziroj. Tamen la filmeto, pri kiu vi parolis, ne spekteblas.
Pro mia ag^o mi jam ne plu kurag^as fari multajn aferojn, tamen mi instruas ankorau^ rete kaj g^ojas, se diligentaj lernantoj progresas.
La pandemio igis nian vivon malfacila, sed ni ja ne devas plendi pro tio. Estas multaj niaj geamikoj, kiuj simple forpasis sen ke ni sukcesis esprimi al ili nian dankon pro ilia grava laboro por esperanto. Ni ne forgesu tion kaj vivu niajn restantajn tagojn plenkonscie kaj digne.

127.
Albatrosulo je 2022-01-15 17:59:53    

Multan dankon pro la gratulo kaj bondeziroj por mia nova vivojaro. Mi esperas ke en tiu chi jaro ree okazos la diversaj kongresoj kaj ke ne la pandemio trastrekos denove niajn Eo-planojn. Sed - pro la pandemio en la lasta jaro mi havis multe da tempo traduki kantojn en Esperanton.

126.
Marciaparolas je 2022-01-03 15:14:33    

Dankegon!!

125.
Larisa je 2022-01-01 20:21:50    

saluton! Dum pandemio mi partoprenas kelkajn aranghojn en Eventa servo. Al mi plachas libera babilado kun Fransoazo Oazo kaj Origamio kaj Esperanto kun Larisa Osadchuk... Kun bondeziroj - Larisa el Rusio

124.
skzjyjc je 2021-12-30 12:20:33    

Dankon! Katalin ! prosperon al vi en la Nova Jaro!

123.
fejfi je 2021-12-26 09:58:56    

Karegaj Katalin kaj Kajtanoj!
Mi jam antaŭĝojis reaŭdi post unu jaro tiun viglegan naskiĝtagan kanton, kiu plibeligas la tagon kaj aldonas rideton sur la lipojn. Ĝi ĉi-foje ne estas spektebla rekte ĉe edukado.net, sed jes sur la jutuba kanalo. Mi do denove tre volonte ĝuis ĝin.
Kaj pri miaj E-planoj? Mi ĉi-jare regule ekSumois kaj devigas min skribi la recenzojn pri la legitaĵoj. Nun mi jam antaŭĝojas legi la freŝeldonitan libron pri la barata Aurovilo. Kaj mi komencis vizitadi la E@I-centron, kiu translokiĝis el Partizánske al Nová Dubnica kaj estas trajne multe pli bone atingebla. Mi laboras ĉe elskatoligado de la esperantaĵoj, kio dume donas al mi novajn sciojn pri E-libroj kaj E-bultenoj (memkompreneble, ke mi foliumas kaj legetas ilin!). Tio iom daŭros, ja atendas min krom aliaj 50 plenplenaj kaj pezegaj bananaj skatoloj, heredaĵo el Germanio. Krome mi ĝuas buntajn diverstemajn paroladojn en la internacia rondo.
Momente ni en Slovakio estas denove enfermitaj, krome vintras ekstere - kaj de post la rompo de mia maleolo mi vintre eniras la kavernon kiel urso - do mi klopodas hejme (re)krei la liston de niaj esperantaĵoj kaj kunigi ilin kun la listo de niaj ĉeĥaj geamikoj en Svitavy, esperante, ke tio utilos foje por iu celo.

122.
Tatjana3472 je 2021-12-06 08:45:20    

Koran dankon por tia ĉarma mesaĝo :) Kaj dankon por Edukado.net, ĝi estas bonega paĝaro!

121.
Marypi je 2021-12-03 02:50:53    

Karaj Katalin kaj Kajto mi estas feliĉa pro via mesaĝo. Por la estonteco miaj planoj estas daŭre lerni nian karan Esperanton kaj ĉeesti la Kongreson en Kanado. Saluton el Meksiko.
Multajn dankojn!!!

120.
raneto je 2021-11-29 17:35:18    

Karaj Katalin kaj Kajtoj,
mi ĝoje ricevis viajn bondezirojn.
Mi bedaŭras, ke mi ne povas partopreni en Edukado.net kaj en aliaj E-iniciatoj, sed 92-jaraĝa patrino kaj mia frato (handikapulo) tre engaĝigas min.
Korajn dankojn

Amike
Annarosa

119.
Drahotova je 2021-11-25 13:44:09    

Dankon por bela gratulo, dankon!

118.
tukero je 2021-11-15 23:17:25

Karaj Katalin kaj Kajto,
dankon por la bondeziroj. Bedaŭrinde la aŭdvidaĵo ne estis funkciigebla, sed mi jam dufoje ricevis similan kaj ĝojis. Por mi estas malĝojige ke en miaj preferataj rubrikoj de la forumo estas intertempe nur tre maloftaj demandoj aŭ kontribuoj kaj interŝanĝoj. Espereble mi ne kulpas. Mia edzino kaj mi plu donacados por subteni edukado.net kkaj ĝin gravan laboron.
Salutas kore
Tukero

117.
Lydial je 2021-10-10 14:12:36    

Kara Katalin, koran dankon al vi pro la gratuloj kaj bela muziko!
Esperanto estis ĉiam mia kunvojaĝanto sur mia viv- vojo kaj tiel restos. Havante karajn E- geamikojn, mi sentas min pli juna kaj aktiva.
Korajn salutojn al vi kaj forton por la plugado en la Esperantokampo. Lydia Lindla.

116.
kolombisto je 2021-10-01 08:52:44

Kara Katalin kaj Kajto !
Ege mi dankas viajn gratulojn kaj mi spektis, audis la kantadon.
Kun amika saluto, Johano.

115.
probal53 je 2021-09-19 03:16:13    

Dankon pro la filmeto, karaj! Ĉi-jare mi esperas povi pliprofundigi mian rilaton al la esperantologio. Helpas tion la fakto ke Esperantologio/Esperanto Studies fenikse renaskiĝis kaj havas kapablan kaj junan mastrumredaktoron Guilherme Fians (sub la egido de Humphrey); kaj la surpriza fakto ke aperis sur la ekrano Bipasha Bhattacharyya, barata-usona magistrino pri la historiografio (magistriĝinta en Kolkato) kiu ekde decembro studentos en Kembriĝo kaj plu okupiĝos pri la historio de Esperanto rilate al baratanoj kaj iliaj tre diversaj partneroj. La pejzaĝo subite fariĝis pli hela. Ĉion bonan al aliulaj entreprenoj, ofte tre malsame agorditaj!

114.
zouzon je 2021-09-17 07:55:14

Dankon pro viaj gratuloj kaj tiu ĝoja filmeto

113.
Telemo je 2021-09-15 11:18:43    

Koran Dankegon ;-) Pacon Amon kaj Fratecon al ĉiuj ; La Celaro por Daŭripova Evoluigo 2030 realiĝu por ke ĉesu malsato, manko de akvo ktp en nia mondo - Longan Vivon al ni ĉiuj por ke ni havu sufiĉa da tempo por ni kaj do por nia komuna lingvo Esperanto
Sanon kaj Feliĉon al ni ĉiuj kaj grandan Sukceson al Edukado.net
Mil dankojn ;-)
Sincere kaj Tre amike

112.
MariaNie je 2021-09-11 07:57:26

Dankon pro viaj gratuloj!

111.
Vojo64 je 2021-09-05 20:55:26

Dankon al vi ĉiuj pro viaj specifa saluto kaj bondeziroj.
Ĉi-jare, ene de la franca komisiono « Esperanto en la lernejojn » mi plustrebos konvinki nian ministron pri edukado eksperimenti la instruadon de nia komuna lingvo, Espereble, samideanoj faras kaj faros la samon alilande!

110.
Henrri je 2021-08-28 07:54:11    

Dankegon pro tiu vi plena Kajteca muzikfilmeto!
Koncerne miajn planojn por Esperanto ĉi-jare, mi ĵus eldonis ekzercaron de Esperanto por komencantoj ĉe la fama franca lingvo-eldonejo Assimil kaj mi do esperas, ke tiu ludeca lernilo ebligos al multaj homoj lerni nian karan lingvon Esperanton!

109.
ĵajroad je 2021-08-27 14:21:43    

Mi ankaŭ ne vidis la filmeton sed tio ne gravas. Viaj vortoj jam estas de dankendaj! Kisojn al vi kara Katalin kaj al ĉiu via teamo!

108.
cspinola je 2021-08-06 16:03:24    

Dankegon, Katalin, kaj Kajto, pro via kortuŝa kaj originala datreven-gratulon, kiu memorigas al mi la feliĉajn momentojn de niaj karaj esperantaj renkontiĝoj. Mi jam aliĝis al la Montreala UKO, kaj esperas, ke ni tie denove povu saluti kaj brakumi nin persone!!
Carlos Spinola

107.
Creque je 2021-07-27 22:13:06    

dankon dankon dankon koran dankon
belega mesago, belega kanto
Pri miaj planoj... Mi volas plibonigi mian esperanton studi kaj peti al Katalin pli da sesion por lerni pli el bonegaj esperantistoj
Dankon, vere la decido por lerni esperanton estis la plej bona el la lastaj jaroj de mia vivo

106.
viktor_lufimpu je 2021-07-27 21:20:22    

Saluton kara samideano,
Mi ne sukcesas spekti la videon, bedaùrinde.
Mi dankas al vi pro viaj dezireksprimoj.
El kore Viktor Lufimpu

105.
PaolaT je 2021-07-27 14:36:43

Mi ĵus sukcesis aŭskulti kaj vidi la videon!

104.
PaolaT je 2021-07-27 14:34:11    

Saluton! Bedaŭrinde mi ne sukcesis vidi la videon omaĝon, tamen mi dankas vin pro via donaceto. Kiel projektoj por la estonteco rilate al esperanto mi havas en programo novajn kursojn, novajn prelegojn kaj novan tradukon. Ĝis!

103.
Kelli je 2021-07-20 11:50:19    

Dankegon al vi, Karaj! Mi estas tre feliĉa pri ricevi bondezirojn de vi :-)
Pri Esperanto, mi multe volas :-D. Mi volas lerni pli kaj pli, ĉiam pli, ankaŭ mi volas havi malsimilajn oportunecojn por labore favore al Esperanto...kaj, eble, iam fari bonan tradukon de libro.
Dankon ĉiam,
Kelli.

102.
Kelli je 2021-07-20 11:49:07    

Dankegon al vi, Karaj! Mi estas tre feliĉa pri ricevi bondeziroj de vi :-)
Pri Esperanto, mi multe volas :-D. Mi volas lerni pli kaj pli, ĉiam pli, ankaŭ mi volas havi malsimilajn oportunecojn por labore favore al Esperanto...kaj, eble, iam fari bonan tradukon de libro.
Dankon ĉiam,
Kelli.

101.
vmel je 2021-07-18 06:03:14

Dankon pro la gratulo.
Miaj planoj ne ŝanĝiĝas: samkiel dum antaŭaj jaroj, mi plu legos, verkos, recenzos, okaze (individue) instruos. Esperanto estas plej grava parto de mia vivo.

100.
tatjana je 2021-07-01 06:20:51

Mi elkore dankas pro Viaj bondeziroj. Mi estis tre okupita ĝis hieraŭ, ĉar nur hieraŭ mi finis labori. Bedŭrinde dume mi ne povas skribi pri miaj planoj, ĉar ne estas sana. Mi esperas, ke mia saneco pliboniĝos baldau kaj mi povas plani ion bonan, kio estos ligita kun Esperanto.

99.
Forigita uzanto je 2021-06-19 06:21:31    

Karaj Kajto kaj Katalin,

Ankaŭ ĉi tie elkoran dankon pro la tre ĉarma bondeziro.
Mia plano estas daŭrigi plu la helpadon de novlernantoj
de Esperanto.

98.
avoino je 2021-06-15 15:45:26

Kara Katalin kaj karaj amikoj de la komunumo Lernu.net.
Viaj deziroj varmigas mian koron. Kiam mi emeritiĝis, mi volis vojaĝi tra la tuta mondo. Bedaŭrinde mia sano decidis alimaniere.Dum la ses jaroj de kiam mi eklernis Esperanton, mi malkovris literaturon en ĉi tiu lingvo, kiun mi neniam suspektis kaj kiu ravas min. Mi ŝuldas tion al la esperantistaro kaj mi estas senlime dankema al ili.
Kore, Axel

97.
VasilijMas je 2021-06-03 01:13:26    

Dankon pro viaj gratuloj!

Vi parolas lingvon nekonatan,
Ne kompenas kion diras me.
Tamen, frato, kanton nun faratan
Povas gaje kanti ambaǔ ni.
Ne atendu, ĉiu minuteto
De mallonga vivo flugas for.
Lernu kun malmulta laboreto
Lingvon, kiun amos via kor’.

Estontaj planoj - daŭre pliboniĝi en la lingvo, sed ...
„… Tenas min en mallibero
Urba vivo, zorgoj, dev‘…“

96.
Assumpta je 2021-05-27 07:24:59    

Koran dankon pro via naskiĝtaga saluto kaj bela donaco! Ĝi estis plaĉa surprizo! Gratulon pro ĉiuj agadoj kaj iniciatoj de Edukado.net. Por ĉi tiu nova jaro mi deziras plu lerni Esperanton kaj finfine povi flue paroli. Mi ankaŭ satus ĉeesti iun kongreson de Esperanto.

95.
Musuqmuchik je 2021-05-25 07:49:36

Hooo! Tre Dankon al vi ĉiuj. Mi tre ŝatas. Mi esperas, ke ĉi tiu pandemio finiĝis baldaŭ kaj iutage ni povos renkontiĝi

94.
kvinalavurso je 2021-05-21 00:49:56    

Aminda kaj ĝojiga spektaklo. Ĝojan dankon!

93.
Diane je 2021-05-17 06:50:05    

Koran dankon pro via ĝoja naskiĝtaga kato! :-)

92.
biciklanto je 2021-05-03 20:44:52    

Dankon al tre kara triopo!
Mi havis belan tagon kaj aŭdis belan kanton je la fino de mia naskiĝtago.

91.
Ahmad je 2021-04-28 18:51:23

Tre karaj Katalin kaj Kajto!
Elkorajn dankojn pro la bela gratulado!
Mi esperas, ke mi sukcesos plenumi almenaŭ kelkajn el multaj planoj, kiujn mi havas, i.a.:
- Reeldoni mian elĉerpitan lernolibron en la persa (ĉu same, ĉu post radikaj ŝanĝoj...)
- Eldoni mian perslingvan verkatan libron "La Angla aŭ Esperanto?" (jam pli ol 500 paĝojn; eble laŭ la rekomendo de kara Ilona mi faros el ĝi kelkajn librojn aŭ mallongigos ĝin!).
- Eldoni kelkajn aliajn librojn (pleje Esperantajn tradukojn el la persaj poeziaĵoj).
- Iel estigi "Premgrupon/agadgrupon" por realigi planojn, kiujn ia porEspranta "Pensujo" proponos kadre de "La Mastroplano de Esperanto".
- Daŭrigi Esperantajn retinariojn (ret-seminariojn) en diversaj universitatoj kun sinsekvaj tradukoj etn-lingven por prezenti nian lingvon al la ekstera publiko.
- ...
Ni vidu kio fakte okazos...!
Redankon kaj ĉion plej bonan!
Amike kaj estime,
Ahmad

90.
Monik je 2021-04-27 20:16:31    

Dankon Katalin, Nane kaj Ankie pro via kortuŝa kantmesaĝo! Mi daùre provos informi pri Esperanto kaj instigi junulojn lerni ĝin. Ĉu Thomas Pasquet kaj liaj kunvojaĝantoj iam uzos ĝin en la ISS ? Ni esperu !
mi brakumas vin. Monika 05

89.
fudenesp je 2021-04-20 08:54:01    

Kara Katalin kaj Kajto,
Koran dankon pro viaj nskiĝtagaj bondeziroj kaj la bela filmeto, kiun mi kvankam neniam povas malfermi kaj spekti. Tamen mi havas jam kiel gajan kaj feliĉan datrevenon ĉijare!
Ĵus mi fintradukis el Esperanto al la ĉina lingvo la verkon de ĉeha verkisto František Omelka 《Aventuroj de Antonio》kiun nun voĉlegas rete multaj ĉinaj esperantistoj.
Ĉijare, mi planas daŭrigi kaj plibonigi la retan aŭdkapablan kurson de Esperanto, kiun mi funkciigis kaj gvidis dum pasinta unu jaro. Mi esperas, ke pli multaj junuloj eklernos nian lingvon kaj ke troviĝos pli multaj elstaraj esperantistoj en diversaj lokoj.
Amike, via Virto (ZHANG Fude)

88.
fudenesp je 2021-04-20 08:46:35

Kara Katalin kaj Kajto,
Koran dankon pro viaj nskiĝtagaj bondeziroj kaj la bela filmeto, kiun mi kvankam neiam povas malfermi kaj spekti. Tamen mi havas jam kiel gajan kaj feliĉan datrevenon ĉijare!
Ĵus mi fintradukis el Esperanto al la ĉina lingvo la verkon de ĉeha verkisto František Omelka 《Aventuroj de Antonio》kiun nun voĉlegas rete multaj ĉinaj esperantistoj.
Ĉijare, mi planas daŭrigi kaj plibonigi la retan aŭdkapablan kurson de Esperanto, kiun mi funkciigis kaj gvidis dum pasinta unu jaro. Mi esperas, ke pli multaj junuloj eklernos nian lingvon kaj ke troviĝos pli multaj elstaraj esperantistoj en diversaj lokoj.
Amike, via Virto (ZHANG Fude)

87.
zukeraĵisto je 2021-04-13 10:39:10    

Kara Katalin, kara Kajto! Mi kore dankas vin pro la belega kaj gaja naskiĝtaggratulo.
Mi esperas, trovi nun sufiĉan tempon por "edukado.net".

86.
fejfi je 2021-04-08 20:34:17    

Dankegon por la tre gaja kaj vigla naskiĝtaga kanto! Bedaŭrinde, mi aŭskultas ĝin nur tri monatojn post mia naskiĝtago (pro la fermita Biblioteko, kie mi kutime retumadis), sed ĝojige, mi legas ĝin jam HEJME, helpe de mia antaŭnelonge aĉetita ret-modemo :-)

85.
esperantomaceio je 2021-03-30 16:58:06

Koran dankon kara Katalin kaj Kajto pro la bela mesaĝo!
Mi esperas emeritiĝi ĉi-jare por havi pli da tempo por instrui Esperanton kaj disvastigi ĝin ĉe Brazilaj edukejoj .
Amike,
Aristophio Alves Filho

84.
Renatocorsetti je 2021-03-29 09:26:22    

dankon pro la belegaj bondezirojn. mi ne sukcesi dum la unuaj 80 jaroj konvinki Esperanto-organizaĵojn disvastigi la lingvon kaj la ideojn de Zamenhof, sed mi esperas pri la postaj 80 jaroj. Amike, Renato

83.
silvia1941 je 2021-03-18 02:22:49

Karaj Katalin, Edukado.Net kaj Kajto. Pardonu min multe prokrastis la respondon. Mi estas ĉe mia filino ,bofilo kaj 5 genepojn en Usono. KORAN DANKON pro viaj salutoj. Bonege la videon Koran Naskiĝtagon, kaj la enirejo de Katalin. Multe festis miajn 80 jarojn. Ankau mi vizitis mian fratinon en Nort Kalifornio, kaj profitis por kunveni kun Enrike Ellemberg kaj Orlando Raola, ili trovis min bombonojn, ĉokoladojn kaj rozojn. Mi gastigis a Orlando en Bonaero en 1993.. Post kelkaj malbonaj jaroj en BEA Bonaera Esperanto Asocio tra gravaj problemoj kun Antonio Ferrer, ke preskau uzurpis la sidejon, finfine renoviĝis la komisionon, forpelis lin, kaj revenis multajn malnovajn samideanojn ke malaproksimiĝiis tra problemoj kun Ferrer. Kaj aliajn novan samideanojn.Mi estas denove post multaj jaroj Prezidantino, Jorge Cabrera Vicprezidanto ,Rikardo Coutinhio Sekretario,ktp..Bedaurinde kun la pandemio ne estas facila kunveni, sed tamen Rikardo preparas kurson per zoom dum aprilo. Koran dankon kaj daurigu kun Granda Sukseso. Kore. Ĝis baldau. Silvia Rotenberg

82.
iriza je 2021-03-12 23:39:38

Dankon!
En 2017 Japana Esperanto Asocio eldonis infanan rakonton ‘La nanoj en la domo kun granda zelkovo’, kiun mi esperantigis. Kaj mi daŭrigas esperatigi sekvan rakonton. La novelo estas tre longa, kaj mi ankoraŭ devos longe labori. Tamen mi ĝojas, ke mi povas multe lerni nian lingvon kun la laboro.

81.
ilonaesp je 2021-03-01 10:12:00

Dankon pro la gaja memorigo pri paso de tempo.
Mi denove havas pli da planoj ol mi povos realigi: verko de libroj, artikoloj kaj nova grupo de la Interlingvistikaj studoj; ordigo de miaj libroj, dokumentoj....

80.
MaggyMaggy je 2021-02-06 17:13:27    

Dankon pro la bondeziroj kaj la amuza filmeto kun Kajto kaj Katalina! Estis tre plaĉa surprizo!!
Ĉi tiun jaron mi intencas gastigi samideanojn kaj montri al ili la insulon en esperanto. Eble mi trovos lernanton al kiu mi povus inicii nian interesan lingvon?

79.
David_Pinheiro je 2021-02-06 16:25:26    

Dankegon.

78.
Henri je 2021-02-05 05:24:38    

Koran dankon pro viaj bondeziroj !

77.
rosemarie je 2021-02-01 19:33:24    

Korajn dankojn por la filmeto. Estas ĉiam agrabla surprizo ricevi tiun komplezemon. Kiel eble plej agrablan jaron por vi Katalin kaj ĉiuj partoprenantoj de Edukado.net.
Nia ĉefa celo,zorgo por Esperanto estas konigi la lingvon kaj varbi novajn klubanojn...se eblas;
Ĝis, Amike. R-M

76.
ustenhau je 2021-01-26 12:01:46

Amason de dankoj por la naskiĝtaga saluto!

75.
andor je 2021-01-18 15:18:09

Tre agrabla surprizo! Koran dankon ... kaj brakumojn!

74.
masajuki je 2021-01-16 11:49:52    

Mi dankas vin pro la filmo donaco.
Mi sentis, ke inter oriento kaj okidento ne staras muro tamen grundo estas ne ebena, dum mi partoprenis en la kurso en la vk.
Do,mi esperas ke la kapablo de Esperanto en oriento pli altiĝos.
Ankaŭ por tio mi volas altigi mian lingvan kapablon kaj klopodos, kredante ke tio fariĝos kontribuo al oriento kaj la mondo.

73.
sencay je 2021-01-12 11:30:03    

Dankon pro la belaj bondeziroj.
Mi deziras al edukado.net pluan sukceson.
El miaj planoj por Esperanto en la nova jaro, la plej altan prioritaton havas sukcesa okazigo de la Dua BEMI-semajno en kastelo Greziljono, https://bemi.tejo.org/semajno/

72.
Laimundas je 2021-01-10 19:14:06    

Mi elkore dankas pro la bondeziroj kaj la kanto okaze de mia jubileo.Mi ĵus pensiiĝis, do mi havas pli multe da libera tempo,mi kompilas la historion de E-movado en nia distrikto Jurbarkas,kiu komenciĝis en 1920.Ankaū mi provas mian sperton en beletro.

71.
matta je 2020-12-13 03:45:57    

Elkorajn dankojn al ĉiuj!

70.
karelumi je 2020-12-04 11:57:31    

Dankas mi vin tri, tutkore, pro tiu ĉi nova gratulkanto same gaja kiel la antaùa.

69.
StenSvenonius je 2020-12-03 20:37:55

Daŭrigi la laboron modernigi nian lokan agadon en Malmo kaj ĉirkaŭaĵo. Ni nun skanas ĉiujn dokumentojn, diapozitvojn, gazetartikolojn ktp ktp kaj transdonas al la urba arkivejo. La skanitan materialon ni ŝatus disponigi ie por esti konsultebla por ĉiuj interesitoj. Nia klubo seninterrompe laboras ekde 1906 kaj ĝia historio estas pruvo pri la kulturo de Esperanto. Kiam tiu laboro estas preta ni volas refari la klubon al esperanto-centro, malfermita por ĉiuj esperantistoj, membroj aŭ ne.

68.
Svetlana je 2020-12-03 19:28:26

Koran sinceran dankon pro viaj gratuloj kaj bondeziroj! Miaj planoj por mia nova vivojaro? Aktivi, vojaĝi,
instrui, organizi iujn interesajn aranĝojn. Unuvorte, ne ĉesi aktivan E-agadon.

67.
humphrey je 2020-12-02 04:07:33    

Dankon, karaj. Miaj planoj por la venonta jaro: verki, organizi, ĝui la lingvon.

66.
raneto je 2020-11-29 17:54:11

1000 dankojn pro viaj bondeziroj, kaj pro la gaja filmeto.
Mi kore salutas vin cxjujn!
Amike
Annarosa

65.
sandore je 2020-11-27 02:28:52    

Dankon, karuloj pro viaj deziroj. Estu bone ke vi rememorigas al mi ĉi daton.

Elkore dankon.

Brakumon,

Sandor

64.
Drahotova je 2020-11-25 05:05:02    

Dankon pro via afabla deziro al mi.
Mi tre, tre deziras daŭrigi kunvenojn kun samideanoj. La retaj kontaktoj ne povas esti same kvalitaj kiel peronaj.

63.
petit je 2020-11-23 20:04:32

Dankon al ĉiuj, ĝojiga kanto!

62.
Raita je 2020-11-20 04:12:26    

Feliĉe mi audis tiun gratulkanton antaŭ unu jaro kaj memoras ĝin. Nun venis anonco ke ne estas permesate montri ĝin ĉi tie! Oni devas rigardi en YouTube. Kia surprizo. Nekredebla. Mi serĉis en YT, ne trovis, laciĝis pro la multegaj aliaj videoj proponataj. Tamen VIA gratulo ĝojigas min.
Kion mi faru en Esperantujo? MI zorgos pri miaj rilatoj kun geamikoj, korespondantoj, mi helpos se iu petas provlegi ion, mi pruntedonos librojn, partoprenas la Sumoon, pensas, parolas kaj sonĝas en Eo, mi ne lasu la Esperanto-venton ĉesi. Dankon ke vi en Edukado.net faras la samon kaj MULTEGE pli.

61.
Mikel je 2020-11-18 06:43:00

Koran dankon!

60.
fransoazo je 2020-11-14 16:58:37    

Koran dankon pro la ĉarma surprizo!

59.
jdgeorgoleg21 je 2020-11-09 00:26:31    

Koran dankon pro la ghojiga muzika filmeto kun bondeziroj. Feliche, la interreto ebligas proksimajn kontaktojn kaj rilatojn kun nia Esperanta mondo. Estu sanecaj kaj fortaj dum tiu chi malnova tempo. Sincere Jerzy/Georgo

58.
basiawarmia je 2020-11-08 16:01:59

Koran dankon al vi, karaj Katalin kaj Kajto!

57.
rodrigorz100 je 2020-11-04 15:19:40

Mi dankas la saluton okaze de mia naskiĝtago. Mi dezirus atingi la sonĝon ke esperanto estu rimedo por trovi amikojn (samideanojn), ĉar oni povas konatiĝi kun personoj sed ne ĉiam ili finfine fariĝas verajn amikojn.
Pro tio mi deziras alporti al la komunumo mian lernitajn sekretojn pri tiu atinginda amikeco kaj ankaŭ, plifaciligi la komprenon de mia kolombia kulturo.
Celant tion mi iom post iom konstruas ŝtuparon...:
1-KOLOMBIA KULTUR-EKSKURSO https://es.educaplay.com/recursos-educativos/?q=ekskurso
2- KOLOMBIA KULTURTREZOREJO https://eo.wikisource.org/wiki/Kolombia_Kulturtrezorejo.

Sugestojn kaj proponojn por plibonigo de tiuj proponoj estas bonvenaj.
Multan dankon al ĉiuj.

56.
kimjezus je 2020-10-28 08:01:50

Dankegon pro la gratulojn kaj la kanto, kiun mi ne antau'e au'dis.... kaj vi demandas min kiun mi deziras fari por Esperanto en la proksima futuro - do eble finfine finfari la albumon kun kantoj por infanoj

55.
ClaudeNourmont je 2020-10-27 17:48:15    

Dankon pro viaj bondeziroj!

54.
arrabalero je 2020-10-20 19:10:20    

Dankon estimata Katalia,okaze je mia nasktago,kaptas la okazon por esprimi miaj plej bonajn dezirojn al via persono.
amike kaj simpatie Enrique

53.
Yann17 je 2020-10-18 21:25:36    

Koran dankon pro tiu ŝatinda filmeto, karaj Katalin, Ankie kaj Nanne! Ĉiam ĝojige estas aŭdi (kaj vidi!) Kajton kanti!
Mi esperas revidi vin ĉiujn baldaŭ...
Yannick (Esperanto Gironde kaj Kvinpetalo)

52.
ZINZINHEDO je 2020-10-18 02:32:56    

Gesamideanoj mia! Mi suksese elŝtis la filmeto "koran naskiĝtagon" per YouTube kanalo. Mi dankas la tutan espérant-familion kadre de mia naskiĝtagon. Mi tre persone ŝatas la projekton *Edukado*. Dio nin benu ĉiuj. Ĝis

51.
MargaretZZ je 2020-10-16 06:28:43    

Fine mi sukcesis, kaj ricevis bonan energion por la nova vivjaro:-)

50.
MargaretZZ je 2020-10-16 06:26:13    

Dankon, estas ege kortuŝa donaco! Bedaŭrinde mi ne povis tuj spekti la filmeton, sed mi faros poste.

49.
vasilkadifeli je 2020-10-15 06:57:42

Dankon pro la bondeziroj kaj ĉion bonan ankaŭ al vi kaj ĉiuj esperantistoj. Tio, kion mi deziras kaj planas por mia nova jaraĝo estas ia nova lernilo uzebla kaj rete, kaj poŝtelefone por turkaj lernantoj. Simpla lernilo kun multaj ekzercoj, kiu sufiĉe profunde enkondukos la lernanton al Esperanto lingvo. Mi fakte jam laboras sur ĉi tiu projekto...

48.
Aeden je 2020-10-14 10:22:57    

Mi ĉiam ege estimas viajn korajn bondezirojn por naskiĝtaga datreveno de ĉiu membro de la esperanta komunumo. Do dankegon pro viaj afablaj mesaĝojn pri la mia :) Kaj mi deziras al vi bonan daŭron kaj kuraĝon konsiderante la penon kiun vi prenas por vivigi la familion esperanto.

47.
Migdalo je 2020-10-13 16:15:44    

Kun surprizo mi ricevis, legis kaj tre interese mi aŭdis vian kortuŝan gratulon okaze de mia naskiĝtaga datreveno.
Mi vere dankegas viajn afablajn bondezirojn. Ankaŭ komplimenti Kajton pro lia tre ĝoja komponaĵo.
Rilate novaj planoj aŭ derizroj… Ho ve, mi ĵust plenumis okdek kavar jarojn. Kompreneble mi alvenis tro malfrue al Esperantujo, tamen ankoraŭ ne mankas al mi iluziojn kaj farotaĵojn. Mi ja esperas finiĝon de la pandemio, intertempe mi daŭrigos la lernadon de Esperanto kaj partopreni plurajn retajn aktivaĵojn.
Al ĉiuj miajn elkorajn salutojn.
Alfred Santacana

46.
kolombisto je 2020-09-30 09:07:10    

Ege mi dankas por la bondeziroj kaj la kanton kaj muzikon de la paro Kajto. Vere mi havas tempon taksi pasintecon, kiel pensiulo. Sed deziron mi planas nur laŭ mia aĝo. /77 jara/ Mi legas librojn en esp. kaj skribas ofte artikolojn sur la paĝo Ipernity. Ege mi deziras ke vi kaj tuta familio estu supersana, ke evitu la viruson.

45.
testudo je 2020-09-27 16:33:01    

Ĝoje mi aŭskultis la bondezirkanton de Kajto, miaj plej ŝatataj muzikistoj-kantistoj! Kaj kore mi dankas vin, kara Katalin, pro la belaj vortoj!
Programo por la estonteco? Multo kirlas en mia kapo, ideoj aperas kaj tiujn mi devas - por la momento - meti en grandan sakon, kie jam kuŝas ĉiuj miaj deziroj, pensoj, intencoj, atende ke la kronviruso permesu al mi/ni ĉion realigi. Mia plej unua espero pri konkretiĝo de revo estas komenci unuagradan kaj duagradan kursojn mardon la 6an de oktobro. Ĉu mi sukcesos? Jes, jes, ĉar ĉio iros bone!
Feliĉon kaj sukceson al vi ĉiuj!

44.
probal53 je 2020-09-19 03:29:23    

Saluton, karaj samedukanoj. Dankon, edukadestroj kaj Kajto, pro la bela donaco! -- Kion do mi planas por la komuna estonteco de nia komuna lingvo? Mi plej reliefe planas ne kabei, fakte malkabei. Ĉar mi lernis antaŭ pluraj jaroj la arton krei mal-vortojn per inversigo de la literoj en la radiko (modelo: malo de noc/i = con/i), mi do evidente planas ebak/i. Feliĉege, tiu kreaĵo koincidas kun la ideo e-baki, kunbaki Esperanton kun ĉiuj aliaj uzantoj. Post jardekoj da atendigado mi fine aperigis unuan etudon survoje al ankoraŭ prirevata aŭtobiografio libroformata. La etudo aperis en _Beletra Almanako_, kajero 38, sub la titolo 'La frikta vojo'. (Frikto estas hibrido el fridujo kaj kakto.) Se pluraj el vi legos ĝin kaj ne esprimos konsterniĝon aŭ malŝaton, mi eble sukcesos flegme ĝisverki la libron. Kiu scias! Sub la stranga signo de l' viruso, ĉio aspektas pli mistere kaj malpli antaŭdireble. Ĉiuj fartu bone! Sanon kaj feliĉon!

43.
Akajo je 2020-09-17 22:18:49    

Treege malaĉa!
Mi dankegas pro tio! Brakumon al ĉiu naskiĝtaga persono. Pri miaj intencoj en la komunumo, mi volegas labori kiel kineisto kaj rakonti multajn historiojn uzante nian verdan lingvon!

42.
Akajo je 2020-09-17 22:16:16    

Treege malaĉa! Mi dankegas pro tio! Brakumon al ĉiu naskiĝtaga persono.

41.
Telemo je 2020-09-15 05:08:02

Koran dankon al Edukado.net

40.
Esperti je 2020-09-14 20:35:46

Karaj, mi tre dankas al vi la naskiĝtagan bondeziron. Per ĝi vi plibeligis mian festotagon.

39.
michelegazzola je 2020-09-11 09:25:55    

Kore dankon por la bondeziroj! :-)

38.
dobri je 2020-09-03 07:19:47

Saluton!
Dankon pro la bondeziro!
Mi daŭre korektas artikolojn de niaj samideanoj precipe rilate akuzativon. Bedaŭrinde ĉi-jare mi ne partoprenis iun E-aranĝon. Mi esperas, ke la venonta jaro ebligos al mi pli engaĝi.
Karel

37.
Solano je 2020-08-20 06:20:20    

Koran dankon pro la muzika saluto kaj gratulo dum mia naskiĝtago. Tiuj tre ĝojigis min kaj varmigis mian maljunan koron. Vivu Edukado net! Vivu Kajto! Vivu Esperanto!

36.
cristixav8 je 2020-08-09 16:46:53

Dankon! Mi ŝatus, en 2020-2021, lerni iom pli pri la E-kulturo, literaturo ktp, eble ankaŭ pere de la liberaj kursoj en la Klerigejo. Mi klopodos ankaŭ plu aktivi en IKUE!

35.
viktor_lufimpu je 2020-07-27 17:23:23

Mi dankas vin pro via deziresprimo rilale al mia naskightago, el kore via Viktor Lufimpu

34.
PaolaT je 2020-07-27 12:47:14

Rilate al Esperanto mi deziras daŭrigi la instruadon per kursoj, la agadon per tradukoj, recenzoj, prelegoj, artikoloj kaj mi intecas kontribui al la movado kiel mi kapablas. Dankon pro la bondeziroj. Ĝis revido

33.
karinko je 2020-07-25 20:58:00

Dankegon, karaj,
Vere tre bela donaco por la naskiĝtago!!!

32.
Soso je 2020-07-21 17:04:59    

Dankegon. Kun ĝojo mi spektis kaj auskultis kanton. Prosperon al Vi

31.
Kelli je 2020-07-20 22:23:51    

Dankegon, kara Katalin kaj Kajto!
"Koran naskiĝtagon" bele surprizis min.

30.
slavneui je 2020-07-20 06:04:33    

Multan dankon Katalin kaj Kajto.
Koncerne Esperanton, mi intencas daŭrigi mian lokan e-kurson kaj mian laboron kiel ĉefredaktoro de la revuo de Flandra Esperantoligo.
Piet

29.
Boris je 2020-07-19 23:05:25    

Koran dankon al vi, karaj Katalin kaj Kajto, pro la admirinda gratulo okaze de mia naskigxtago. En mia agxo estas malfacile plani por la estonteco. Sed se suficxos al mi energio, mi preparos la 4-an eldonon de “Vojagxo en Esperanto-lando”.
Mia kuzo Roman Kolker kreis belan videon. Gxi estas rigardebla cxi-tie: https://www.youtube.com/watch?v=Ley9dDI7cWs&feature=youtu.be

28.
lorenzoN je 2020-07-16 05:38:26    

Kia surprizo! Kiel mirinda momento (duoble kaj duope)!! Magia Kajto flugigas niajn korojn supren, tra spaco kaj tempo...
DanKon, Koran danKon, kun granda K de Kajto, Koro, muziKo, "Ĝojan nasKiĝtagon", Katalin, eduKado.net, IJK, AnKie, N. Kalma, Ktp, Ktp...

27.
lorenzoN je 2020-07-14 07:12:22

Kajtan (Korflugeman) dankon pro la agrabla surprizo kaj bondeziroj! La video ne reproduktiĝis (aperis mesaĝeto indikante, ke la proprietulo de la vdeo malpermesas reprodukti ĝin en aliaj lokoj), sed pli (g)ravis la intenco. Krome, mi jam konas tiel belan kanton.
Miaj planoj? Morgaŭ spekti la koncerton de Kajto duope en IJK, duope kun mia amatino!!

26.
sesflankoj je 2020-07-12 15:26:57    

Dankon por la ĝoja kanto! Ĉi-jare, mi kaj mia familio vizitos miajn gepatrojn ĉe loka lago por tagmangi kaj festi!

25.
elinjo je 2020-07-03 07:00:03

Dankon Katalin, Nane kaj Ankie pro via kortuŝa kantmesaĝo! Pro la pandemio plejparto de fizikaj esperantistaj renkontiĝoj estas nuligitaj sed tamen positiva punkto estas malkovro de ebleco partopreni en multegaj retaj eventoj. Tio certe influos niajn estontajn agadojn.

24.
sxanjo je 2020-06-30 19:56:57

Karaj,
Koran dankon pro via ĝoja kanto kiu kortuŝis min. Mi esperas revidi vin baldaù reale aù virtuale, vivo decidos
Amike
Ŝanjo

23.
betulo04 je 2020-06-25 23:50:29    

Dankon Katalin, Ankie kaj Nane pro belan kanto kun viaj bondeziroj.
Fartu bone. Amike. Betulo04

22.
Antero je 2020-06-24 09:11:18    

Elkoran dankon, Katalin kaj Kajto!
Kia honoro havi naskiĝtagan gratulan kanton de vi, en nia amata lingvo!
Tio vere fariĝis ĉi tio tago plibone.
Koran Dankon!
Sanon kaj Pacon!

21.
Forigita uzanto je 2020-06-19 05:30:01    

Karega Katalin, unue dankon kaj al vi kaj al Kajto pro viaj bondeziroj.
Mi ŝategas la kantojn de Kajto. Per tiu ĉi saluto Vi kaj Kajto pli beligas mian tutan tagon pro kio denove dankon al Vi kaj al Kajto.
Kio estas mia plano en tiu ĉi ege kara komunumo Edukado.net, rilate Esperanton? Instrui nian lingvon al pli kaj pli da lernantoj, antaŭprepari ilin sukcesaj ekzamenoj.

20.
Forigita uzanto je 2020-06-19 05:30:01    

Karega Katalin, unue dankon kaj al vi kaj al Kajto pro viaj bondeziroj.
Mi ŝategas la kantojn de Kajto. Per tiu ĉi saluto Vi kaj Kajto pli beligas mian tutan tagon pro kio denove dankon al Vi kaj al Kajto.
Kio estas mia plano en tiu ĉi ege kara komunumo Edukado.net, rilate Esperanton? Instrui nian lingvon al pli kaj pli da lernantoj, antaŭprepari ilin sukcesaj ekzamenoj.

19.
sudaprintempo je 2020-06-07 09:19:05    

Nu, mi neniam festas mian datrevenon... sed mi ĝojas ke la duono de Kajto verkis naskiĝdatrevenan kanton ĉar ŝajnas al mi ke tio ne ekzistis ĝis nun... Krome la kanto tre indas kaj gajas. Eble la alia duono de Kajto estonte verkos alian kanton...
Bedaŭrinde, mi ne instruas Esperanton ĉijare. Tempo mankas al mi kaj mi ne plu vizitas Edukado.net
Post mia emeritiĝo, certe mi havos pli da tempo !!! Kuraĝon al la aktivuloj de Edukado.net mi deziras.
Aleks

18.
homaran je 2020-05-31 06:46:58    

Kara Katalín, Feliĉe okazos zome rondo nia ĝuste kiam, mi, dironte nenion ( ! ), ja ĝojos! Vidos mi poste, plezure, la vizaĝon de la amatino! –––Keneĉjo

17.
Naciulo je 2020-05-28 16:41:42    

Mi elkore dankas la redakcion de edukado kaj kajton.

16.
Rob je 2020-05-27 16:56:20    

Koran dankon pro tiu gaja, agrabla kansoneto. Miaj planoj por Esperanto? Dank al IKEF kaj ĝia presidanto Chielismo mi ĵus komencis importi buŝmaskoj el Ĉinio. Espereble tiu komerco gvidos al pliaj mendoj.

15.
Burdo je 2020-05-25 10:23:20

Koran dankon por la naskiĝtagaj bondeziroj! Miaj ĉijaraj planoj ligitaj kun Esperanto kaj ankaŭ aliaj reduktis pandemio de la koronaviruso. Nun ĉiutage mi aŭskultas kio kaj kiam estos ebla ....
Ankoraŭfoje koran dankon!

Amike,
Dorota Burchardt

14.
edmond je 2020-05-23 18:59:44    

Dankegon al Katalin, Sylvain kaj Kajto. En tiu periodo de koron-viruso viaj bondeziroj varmigas la koron.
Ni bone zorgas pri nia sano kaj ĝis nun bone fartas.
Plej amike,
Edmond Plutniak kaj Arlette.

13.
RoSartoro je 2020-05-06 01:07:35

Salutojn al granda amikaro de Edukado Net... Dankon pro la memoraĝo.... la muziko. Laŭ GOOGLE, mi jam vivis dum 31.776 tagoj.... Multaj el tiaj tagoj ekde mia juneco mi dediĉis al Lernado, studado, instruado kaj ĝuado de la avantaĵoj de la internacia lingvo. Dank al la Dia kosma Energio... ankoraŭ mi estas en bona sano post mian aventureman vivon! Do resalutojn al mia amikaro!!! Saluton al ĉiu miaj miloj da amikoj en la reto... Google eble scias preskaŭ tuton pri mi... eĉ se mi klopodis kaŝi, do multaj informiĝis pri mia naskiĝtago.....! Nun mi adiŭas ĝis la venonta jaro post la kvarenteno kaj.... (se eblus) post tia ĉi unua intenco de genetiko-biologia milito por la tuta kontrolo de la homaro!... "Kuraĝe ne flankiĝante ni iru..." ĉiam antaŭen! - Ĝis.

12.
Myntsy je 2020-05-01 09:59:34

Koregan dankon pro la gaja ludado al mi tre nekonata kaj kara loko. Nun printempaj floroj floradas en la parko kaj mi ofte trejnadas sur la ŝtona ŝtuparo tie. Dependas de la pandemio, kion mi povos fari por Esperanto.

11.
aldand je 2020-04-19 09:47:07    

Bondeziroj de vi vere min surprizis. Dankon tutkoran! Ĉi-jare mi planis partopreni Pontofeston en Frankfurto (komuna Germana- Pola Kongreso) sed preskaŭ neniu nun povas antaŭvidi ĉu tio okazos?

10.
Rosadelibertad je 2020-04-11 16:40:13

Kara Katalin, Ankie kaj Nane, koran dankon pro la bela kanto. Ĝi emociis min, vi ĉiuj estas proksime al mia koro.

Mia plano pri Esperanto, mi esperas partopreni la venonta marto 2021 en "Esperanto plaĝo" Ĝi estas du monatoj kurso gvidata de Dennis Keefe post ĝi mi esperas sukcese ekzaminiĝi je la C1 KER ekzameno. Varman brakumon al vi. Rosa

9.
goodall je 2020-03-30 03:16:04

Dankon, kara Katalin, kaj dankon pro via treege interesa serio de intervjuoj pri la koronaviruso en Jutubo!

8.
vaikuku je 2020-03-27 06:32:28

Koran dankon! Estas tiel agrable vidi ĝojon kaj ridetojn!

7.
Gaspero je 2020-03-20 17:18:49

Mi ŝatas viajn feliĉajn kantojn.
Mi ne havas apartajn planojn pri nia komuna lingvo, sed mi atentegas prezenti ĝin kiam mi havas la ŝancon (mi estas mezlerneja instruisto). Do mi havas projektojn kiuj povus ankaŭ realiĝi, kvankam mi nun ne vidas la eblon.
Kore dankon pro la bondeziroj.

6.
hknoedt je 2020-03-20 14:29:12    

Dankon elkoran, Katalin. En tempo de KV19, ni bezonas senti ke homoj ekzistas kaj atentas pri aliaj.

5.
hknoedt je 2020-03-20 14:28:58    

Dankon elkoran, Katalin. En tempo de KV19, ni bezonas senti ke homoj ekzistas kaj atentas pri aliaj.

4.
penivos je 2020-03-18 22:42:43    

Dankon, kara Katalin!

3.
Povorin je 2020-03-18 07:09:37    

Kara Katalin! Dankon al vi kaj la kajtanoj pro la gaja gratulo! Tre agrable! :-)

2.
Ina je 2020-03-17 17:23:00    

Kara Katalin,
Multan dankonj por la bela gratulkanto.
amike
Ina

1.
Desmares je 2020-03-16 11:22:12    

Dankon kara Katalin,
Viaj bondeziroj kortuŝas min kaj la kansono plene ekridigis min...
Pri la estonteco de nia komuna lingvo, mi daŭre klopodos praktiki ĝin kune kun miaj geklubanoj kvankam ni pli kaj pli maljunigxas...Mi regule partoprenas al Sumoojn de sinjoro Hori Jasuo kaj kadre de tiu evento mi tute plene finlegis PIVon (eldono 2005). Laŭ mi, tio estas bonega ilo por kompreni kaj majstri la lingvon...
Mi kore brakumas vin.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.