Filmejo

Al la komenco

Titolo:08a Kronvirusa intervjuo kun Mónika Molnár
Temo:Kronviruso, lerneja instruado de Esperanto
Kategorio:intervjuo
Aŭtoro(j): Katalin Kovats
Rolanto(j): Katalin Kovats
Monika Molnar
Daŭro:40m14s
Priskribo:Jen nia 8a intervjuo. Ĉi-foje Katalin Kováts parolas kun Mónika Molnár, sia eksstudentino, nun instruistino en baza lernejo en Svislando, kie la infanoj ne nur lernas, sed ankaŭ scias bone Esperanton kaj uzas ĝin en la ĉiutaga vivo. En la intervjuo Mónika rakontas pri la lernejo kaj ĝia funkciado, kaj ankaŭ pri tio, kiel ili laboras nun dum la pandemio.
Bedaŭrinde la sono de la skajpkonekto ne estis perfekta, sed kun bona intenco ĉio kompreneblos, kaj vi ne bedaŭros la penon!
La kolekton de la intervjuoj vi povas trovi ĉi tie.
Kreodato:2020-04-09 11:26:06
Lasta redakto:2020-05-02 07:12:41
Montroj:14923
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 3; Mezuma noto: 5; | Aldoni propran opinion

3.
Forigita uzanto je 2020-04-10 10:55:31    

Estas tre grava laboro en la nuna situacio por Monika Molnar, al kiu ankaŭ ĉi tie mi gratulas.
Mi deziras al ŝi pliajn multe da sukcesoj en la diversaj taskoj plenumataj. Ankaŭ al ŝiaj
lernantoj mi sendas miajn gratulojn, kiuj entuziasme lernas laŭ la interkonsento kun Monika.

2.
Myntsy je 2020-04-09 13:29:42

Dankegon ambaux.Vere interesa Intervjuo. MONIKA FARAS elkore tre valoran laboron .

1.
trezoro je 2020-04-09 11:42:30    

Gratulon al Mónika Molnár por grava kontribuo en instruado en la lernejo. Dankon al Katalin pro la bela intervjua video.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.