Filmejo

Al la komenco

Titolo:10a Kronvirusa intervjuo kun Bertilo, Birke kaj Gitta
Temo:pandemio, lingvolernado, edukado de infanoj
Kategorio:intervjuo
Aŭtoro(j): Katalin Kovats
Rolanto(j): Katalin Kovats
Birke Dockhorn
Bertilo Wennergren
Daŭro:56m31s
Priskribo:En nia 10a, jubilea intervjuo ni vizitis Esperanto-familion en Germanio. Nia gastiganto estis Bertilo Wennergren, konata gramatikisto, akademiano kaj muzikisto kaj lia edzino Birke Dockhorn instruistino ankaŭ de Esperanto. Kompreneble estis neeviteble lasi paroli ankaŭ ilian 7-jaran filinon Gitta. Ni havis vere abundan temaron. Ni parolis ekzemple pri la lingva situacio ene de la familio, pri tio kiel Gitta alproprigas lingvojn, pri la ĉiutaga vivo antaŭ kaj dum la pandemio, pri taskoj de gepatroj kun du zorg-infanoj, lerneja edukado al sano, pri la laboro de Bertilo pri la nova versio de PIV ktp, ktp. La babilado disvolviĝis en tipa familia etoso inter kaj kun du filinetoj, kvar katoj kaj du hundoj. Venu, spektu kaj aŭskultu nin, kaj premie fine vi havos surprizan donacon de niaj gastigantoj.

La aliajn intervjuojn vi povas vidi ĉi tie.
Kreodato:2020-04-20 19:49:54
Lasta redakto:2020-04-20 21:33:06
Montroj:14909
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 6; Mezuma noto: 5; | Aldoni propran opinion

6.
nazarelaroca je 2020-05-02 01:51:10    

Estis tre bone revidi Bertilon,
kiu gvidis nian kurson dum NASK
2016. Al mi tre plaĉis la intervjuon!
Bela familio!
Gratulon, Katalin!

5.
Forigita uzanto je 2020-05-01 16:57:23    

Dankon kaj gratulon pro ĉi tiu intervjuo.
Mi deziras multe da sukcesoj al la tuta familio.

4.
Mao87 je 2020-04-23 09:58:50    

Belega, kortuŝa kaj interesa filmeto. Dankon al ĉiuj! (sed nun mi volas vidi la novan version de la reta PIV...).

3.
homaran je 2020-04-21 15:46:09    

Saluton ĝemelo Gitta! –––Keneĉjo

2.
elisa je 2020-04-20 22:07:09    

Mi ne sufiĉe kapablas diri en Esperanto kiom ĉi-tiu filmo tuŝis min. Belega familio, plena de gajo kaj amo. Dankon pro la tre delikata intervjuo. Dankon pro tiu kora kaj varma momento.

1.
Sylvain je 2020-04-20 21:42:34    

Vera esperantista familio. Estas tre interese aŭdi ilin paroli pri la diversaj aspektoj de sia vivo. Gratuloj al ili, kaj al la lerta intervjuistino!

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.