Filmejo

Al la komenco

Titolo:13a Kronvirusa intervjuo kun Sten Johansson
Temo:literaturo, verkado, recenzado
Kategorio:intervjuo
Aŭtoro(j): Katalin Kovats
Rolanto(j): Katalin Kovats
Sten Johansson
Daŭro:1h13m
Priskribo:
Mian 13-an intervjuon mi faris kun Sten Johansson, sveda verkisto, tradukisto kaj recenzisto. Origine ni volis babiladi dum naturmarŝado en sveda arbaro, sed tio pro la pandemio ne povis okazi. Do, ni interparolis per skajpo.
Dum la agrabla babilado temas pri multaj aferoj: esperantistiĝo de Sten, pri sekretoj kaj kutimoj rilate al lia verkado, pri  provlegado, eldono de libroj, tradukado, recenzado, stiloj, pri la paĝaro Originala Literaturo Esperanta kaj pri multaj aliaj temoj, kiel la komuna hobio de la du babilantoj: paŝado en la naturo.  Mi, Katalin, scivolas kiujn verkojn de Sten vi konas kaj precipe kiujn vi ŝatis kaj konsilas al la aliaj legi. Fine de la intervjuo mi mencias iun projekton. Se vi havus emon partopreni, bv. kontakti min kun konkreta propono.
Informiĝi pri liaj verkoj vi povas en la paĝaro, pri kiu ni parolas ankaŭ en la filmo: http://esperanto.net/literaturo/roman/johansson.html

La aliajn intervjuojn vi povas vidi ĉi tie.
Kreodato:2020-05-18 23:31:24
Lasta redakto:2020-05-18 23:53:14
Montroj:12938
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 1; Mezuma noto: 5; | Aldoni propran opinion

1.
paulosviana je 2020-05-20 22:52:16    

Brila intervjuo, flanke de la intervjuanto kaj de la intervjuito. Fakte, richa interparolo, pli ol intervjuo! La rezervighema humuro de Johansson estas tre interesa!

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.