Filmejo

Al la komenco

Titolo:Debato pri fumado
Temo:paroliga ekzerco
Kategorio:metodiko
Aŭtoro(j): KOVÁTS, Katalin
Rolanto(j): CONDE, Xosé
Przemysław Wierzbowski
Christophe Chazarein
Katarina Noskova
Svetlana Smetanina
Vas-Szegedi Julianna
Ildikó Joóné Ladányi
Daŭro:12m50s
Priskribo:Mallonga modelleciono dum la instruista trejnado en Poznan - fllmita en februaro 2010.

La trejnadon gvidis kaj filmis: Katalin Kováts,
La lecionon partoprenis: Przemek (Pl), Katka (SK), Christophe (FR), Edit (HU), Ildiko HU), Svetlana RU), Vale (LT) kaj Julianna (HU).

La filmeto celas igi la spektantojn je metodika analizo de la ekzerco, kion ni gvidas pere de obskervopunktoj. Jen kelkaj el inter ili:

1. Je kiu nivelo aplikeblas la sama temo kaj ekzercotipo?
2. Je kiu nivelo estas la grupanoj ?
3. Pri kiu metodo temas?
4. Al kiu kategorio apartenas la ekzerco?
5. Kiujn elementojn havas tiutipa ekzerco, kiuj helpas ĝian dinamikan disvolviĝon?
6. Kio estis la celo de la ekzerco?
7. Kiujn kapablojn ĝi evoluigas?
8. Kiel efektiviĝas la lingva kontrolo kaj korektado?
9. Kiuj estas la ekzercopartoj ?
10. Kiel plaĉis al vi la temo mem?
11. Nomu kelkajn debattemojn, kiujn oni povas uzi por simila ekzerco.
12. Kia estas la etoso dum la leciono?
13. Kiu estas la rolo de la instruisto?
14. Kiel li gvidas la ekzercon, kiel li (mal)helpas la atingon de la celo?
15. Kia estas la proporcio inter la parolado de instruisto kaj lernantoj?
16. Kion vi farus alimaniere se vi estus la instruisto?

Similajn analizojn kaj ne nur tion ni faras kadre de la metodika parto de la RITE-kursaro al kiu ankaŭ tiu ĉi materialo apartenas.
Kreodato:2011-09-05 22:15:40
Lasta redakto:2019-03-18 20:26:59
Montroj:32837
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 5; Mezuma noto: 4.8; | Aldoni propran opinion

5.
Katalin je 2011-09-26 14:40:10    

@petrolaverno:
Jes, vi pravas, temas ne pri arta kinofilmo, sed farita por metodikaj celoj sen pretendo esti perfekta. Ni volis ne pli vidigi kaj aŭdigi ol kion flanka observanto sukcesis surloke kapti.
La grupoj laboris inter si kaj por la celoj de la filmo ne ĉiam gravis kion ili diris. La celo estis vidigi la labormanieron laŭ kiu la instruisto aktivigis ilin kaj la studantoj (re)agis.

4.
petrolaverno je 2011-09-19 11:24:40    

Mi plezure spektis la filmeton. Bedaŭrinde, mi ne povas klare aŭdi la diskutadon de la du grupoj. Mi ankaŭ trovis, ke la filmist(ant)o tro rapide movigis la kameraon.
Tamen tio estas bonega ideo, por plibonigi la instruadon.

3.
laszlo je 2011-09-18 18:53:20    

Mi tiel opinias, ke en filmeto kiu intencas havi instrucelon, la gvidanto de leciono ne devas tre vortogalope paroli. Mi certas, ke ni ĉiuj ja volonte kredas tion, ke li povas tre flue paroli, sed ĉi-kaze li devus koncentri sin pli multe al klara, malpli rapida parolado.

Se laǔ leciongvidanto estis necese doni helpon a kursantoj pri kiel esprimu sin (”mi pensas ke, mi kredas ke, mi opinisa ke ...”), tio signifas, ke li kalkulis pri progresantoj. Tio signifas, ke li devintus eĉ pli multe klopodi paroli ne vortogalope.

Por tiatipa registrado estas utila speciala (tamen ne multekosta) mikrofono kun mallonga ricev-radiuso. Tian mikrofonon oni devas teni/fiksi proksime al buŝo.
Surloke, helpe de du oreloj (spacosenta kapablo), oni povas atenti je certa diskuto, eĉ se miksiĝas pluraj diskutoj. Sed en ne-spaca (ne stereo) registraĵo ne eblas atenti selektante certan paroladon.

Pri la frazo:
[i]”Ĉu oni devas malpermesi fumi en ĉiaj publikaj lokoj, aǔ ne.”[/i]

[i][u]jes aǔ ne[/u][/i] devas rilati al ago.

Ĝi estu:
”Ĉu oni [u]devas malpermesi aǔ ne[/u] fumi en ĉiaj publikaj lokoj?”

La filmeton eblas spekti aǔ elŝuti per Download Helper de la suba ligilo:

http://www.youtube.com/watch?v=80fCJOWniAY&feature=player_embedded#!

Cetere gratulon al la bona ideo, kaj al partoprenantoj. Mi esperas, ke ĝi estis nur komenco de tia lingvotrejnado! :-)

2.
Katalin je 2011-09-18 17:40:27    

Kara Luigia, dankon pro via kontribuo.
Mi reagu mallonge: la filmeto estas ekstrakto, ne entenas ĉion kio okazis dum la leciono. Do, la longeco de la debato ne estas la vera. Mi tamen faris ĉion por ne tordi la veran lecionon, do, la vicordo estas kia ĝi estis dum la instruado, kaj ankaŭ la traktataj temoj kaj punktoj. La leciono okazis en februaro 2010, do, jam de certa tempo antaŭ nun.
Mi lasos al la aliaj la eblon respondi kaj komenti pri viaj aliaj punktoj.

1.
Luigia je 2011-09-18 16:59:59    

Karaj geamikoj,
la filmo estas tre interesa kvankam ne ĉiujn eldirojn de la rolantoj mi sukcesis audi kaj kompreni.
Se mi estus farinta similan paroligan ekzercon, mi estus skribinta unue la necesajn frazstrukturojn sur la nigran tabulon. Mi ne scias, kial sinjoro CONDE fiksis ilin nur post la unuopaj intervjuoj.
Pardonu se mi devas aldoni ke oni ne sufiĉe longe debatis kaj ke oni ne sukcesis klarigi la praktikajn solvojn kiujn antau nelonge elpensis kaj realigis multaj europaj ŝtatoj.
Tamen resume mi povas gratuli kaj la instruiston kaj la du grupojn kaj kompreneble ankau la filmiston. La filmo tre plaĉis al mi.
Amike
Luigia Oberrauch

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.