Filmejo

Al la komenco

Titolo:La gefianĉoj
Alklaku ĉi tie por vidi la filmon.
Temo:Literaturaĵo
Kategorio:kulturo, literaturo
Aŭtoro(j): MANZONI, Alessandro (romano)
PIFFARERIO, Paolo (ilustraĵoj)
SAVIO, Gian Piero (filmo)
Rolanto(j): SAVIO, Gian Piero
Jehoŝua Tilleman
Doron Modan
Josef Ŝemer
Elona Meyronne
Eldad Zalman
Enrica Arbib
Matilda Landaŭ
Oded Gilad
Elvire-Nava Yeni
David Ŝamgar
Liel Elman
Lea Kodevicky
Daŭro:27m41
Priskribo:LEEN ("La Estonto Estas Nia"- grupo de ELI – Esperanta Ligo en Israelo) produktis novigan BILDSTRIAN FILMON, el la ege fama kaj klasika itala romano “I promessi sposi” (esperante “La gefianĉoj”), kies trafa traduko estis prezentita en Florenco dum la 91-a Universala Kongreso.

Bildstria filmo parolata en Esperanto ĉefe por lernantoj, kun esperantaj dialogoj sinkrone aperantaj en la rilataj "parolnuboj" de la bildoj. Ni tamen opinias, ke ankaŭ spertaj esperantistoj povus ĝin ĝui. La filmo rakontas la eventojn, priskribitajn en la historia romano "La gefianĉoj" ĝis la ĉapitro VII, tuj antaŭ la famega provo de geedziĝo per surprizo ĉe la parokestro.

La gefianĉoj (en la itala: I Promessi Sposi) estas la titolo de la plej grava verko de la itala verkisto Alessandro Manzoni (1785 – 1873). La libro estas la unua pruvo de la moderna itala romano kaj kun la Dia Komedio de Dante Alighieri estas konsiderata la verko de itala literaturo plej grava kaj studata en la italaj lernejoj.

La traduko al Esperanto, sur kiu baziĝas la filmaj dialogoj, estis farita de la pastro Battista Cadei kaj prezentita en la jaro 2006 en Florenco dum la 91-a Universala Kongreso.



Kreodato:2011-09-26 19:02:18
Lasta redakto:2014-10-14 15:34:54
Montroj:22724
Dosieroj: Elŝutoj de ĉiuj dosieroj sume: 14; Viaj elŝutoj: 0

Mallonge pri Gefianchoj  PDF .pdf
Elŝutoj sume: 14
Kreodato: 2011-09-26 19:17:23

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 0; Mezuma noto: 0; | Aldoni propran opinion

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.