Katalogo
Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!
|
![]() |
Opinioj kaj komentoj
Entute komentoj: 3; Mezuma noto: 3.33; | Aldoni propran opinion
Mi donas du stelojn ĉar la sistemo en si mem ne estas malbone elpensita. Ĝi estis mia unua libro kaj mi lernis - mi diru - okaze de ĝi, preskaŭ malgraŭ ĝi. La tekstoj estas nome tiom enuigaj kaj la ŝercoj kaj desegnaĵoj tiom dubindgustaj ke transiri ĝin estis pruvo de mia granda motiviĝo.
La lernprogramo "Esperanto-programita" estas - laŭ mia opinio - la plej bona germana lernprogramo (pri la nederlanda mi ne povas juĝi) por lerni Esperanton mem.
Sen ĝi mi eble neniam lernus Esperanton !
Germanparolantoj trovas pli da informojn en la hejmpaĝo de la Esperanto-Centro Berlin, kiu gvidas sinjoro Behrmann.
Vidu http://home.snafu.de/behrmann/pakistan.htm
Tie vi ankau povas mendi ĝin.
Mia personaj spertoj pri "Esperanto programita" vi povas trovi en la germana parto de mia hejmpaĝo sub:
http://www.fen-net.de/~ea1448/behrmann.html
Kore kaj amikece
Bernhardo
http://www.fen-net.de/~ea1448
En Germanio "Programita" estis la plej sukcesa Esperanto-lernilo en la 70aj kaj 80aj jaroj. Sed la germana eldono intertempe apenaŭ plu estas uzebla. Ĝi estas pedagogie bone farita, sed aspektas jam arkaike. Frazoj kiel "Du belaj fraŭlinoj kaj du inteligentaj sinjoroj venas" forpuŝas nuntempajn lernantojn.