Anstaŭ nekrologo
En la ĉapirto 22 lecionoj la lecionoj sekvas unu la alian laŭ metodikaj postuloj kaj materialo de ĉiu leciono eliras el pasinta leciono, ĉiam po iomete iĝas pli kaj pli malfacila. En komenco de ĉiu leciono oni ripetas materialon de pasinta leciono. Post ekspliko de ĉiu gramatikaĵo, la aŭtoro prezentis multajn proverbojn, kiuj estas fonto de frazeologio kaj permesas pli bone kompreni kaj enkapigi la lernitan materialon.
Interesa estas kaj la metodiko de prezentado de la lingvo kaj ĝia gramatiko. Tiu ĉi lernolibro estas dediĉita por litovlingvanoj ' ĉiuj gramatikaj fenomenoj estas eksplikitaj en la gepatra lingvo (sed la aŭtoro tute ne sekvas la modernajn metodojn de rekta instruado). La materialo per kiu estas prezentata la gramatiko kaj historio de la lingvo estas agrabla, amuza, gaja, sed samtempe metodike strikte prilaborita. La lecionojn vivigas dialogoj, rakontoj, poemoj, anekdotoj. Tre bonaj estas la ilustraĵoj kaj skemoj, tabeloj. En fino de ĉiu leciono estas prezentita mallonga vortareto kun novaj vortoj, uzitaj en konkreta leciono.
La ĉapitro Resuma praktika gramatiko estas ege utila por instruistoj kaj por lernantoj, por ripeti la jam lernitan materialon, kontroli siajn sciojn. La klarigo pri gramatiko en ĝi estas strikta, sinsekva kaj sistema. Aparte prezentiĝas morfologio, vortfarado kaj diversaj pecoj de gramatiko: prefiksoj, sufiksoj, finaĵoj, frazeologio kaj ĉefaj ecoj de esperanta stilo.
Por evoluado de parola lingvo kaj praktika uzo por lernantoj tre taŭgas la ĉapitro Litovaj ' Esperantaj konversaciaj frazoj. ĉi tie oni trovas multajn ĉiutage uzatajn vortojn, eldirojn, esprimojn, parolturnojn, ordigitajn laŭ temoj. En ĝi troviĝas ankaŭ nomoj de litovaj naciaj, ŝtataj kaj religiaj festoj, memorindaj tagoj. Aperas ankaŭ eprimoj, uzataj por korespondado (en oficiala kaj amika stiloj), zodiakaj signoj, plej ofte vidataj (avertaj) afiŝoj.
Tre bona kaj utila estas la ĉapitro Ni kantu en Esperanto kiun la aŭtoro preparis tre zorge kaj diligente. La kantojn akompanas muziknotoj ' tio ege utilas por muzikemaj instruistoj kaj gelernantoj. La unua, kompreneble, estas La Espero de L. Zamenhof. Post internacie konataj kantoj venas kelkaj en Litovio tradicie uzataj preĝkantoj, kiuj fontas el la litova katolika kulturo.
La ĉapitro Krestomatio estas dividita al subĉapitroj Amuzaj legaĵoj, Originalaj verkoj, Tradukoj. Krom la unua subĉapitro, la verkoj sekvas unu la alian kronologie. Legante tiun ĉi ĉapitron la gelernantoj povas konatiĝi kun la multkolora esperantista kulturo kaj literaturo de diversaj landoj kaj la esperanta multnacia literaturo. Glorinda estas la strebo prezenti famajn aŭtorojn el diversaj landoj kaj, samtempe, ankaŭ litovajn aŭtorojn. La Krestomatio ne estas adaptita kaj legi ĝin sen vortaro aŭ helpo de instruisto komencantoj ne povos ' ĝi taŭgas nur por memstara studo de progresintoj. Tradukojn el la litova literaturo gelernantoj povas kompari kun originaj tekstoj kaj tiamaniere konvinkiĝi ĝis kiu grado la interacia lingvo povas transdoni nuancojn de nacia lingvo, pensmaniero, kulturo.
En la fino estas multaj informoj pri Litova Esperanto-Asocio, revuo Litova stelo, estas prezentitaj Internaciaj Esperantistaj organizoj, Naciaj Esperantistaj organizoj, Esperantaj sigloj.
Mallonga ĉapitreto Pri la aŭtoro aperas kaj litovlingve kaj en esperanto.
Legante la lernolibron oni povas fari konkludon, ke la 'ĉefa celo de la aŭtoro estas konvinki, ke per pli ol 100 jaroj de sia vivo kaj disvastiĝo esperanto iĝis vera natura lingvo kaj estas egala al naciaj lingvoj per manieroj de sia evoluo, ke ĝi havas proprajn leĝojn, sian vojon kaj aserto pri artefariteco de tiu ĉi lingvo estas nur mito perforte puŝata al ni ne pro malbona volo, sed, pli ofte, pro nescio aŭ ideologia obstino' ' kiel en sia recenzo skribis Antanas Grincceviĉius.
Laŭ mia opinio tiu ĉi lernolibro estas la plej bona el ĉiuj, dediĉitaj por litovoj (kaj ne nur) lernolibroj de esperanto. Tre bona ĝi estas laŭ metodika, gramatika, lingva kaj literatura vidpunktoj.
P.s. Ne estas facile skribi recenzon pri la libro, kiun verkis amata instruisto, gvidanto de miaj diplomlaboraĵoj, bona amiko kaj mirinda samideano. Laurynas Algimatas Skūpas, la aŭtoro de la libro forpasis antaŭ kelkaj tagoj, la 10an de januaro 2005.
Ĉiam mi sentos mankon de la kara, estimata docento.
Mi esperas ke dankemo al li pro gravaj laboroj restos ne nur en mia koro, sed ankaŭ kreskos en koroj de ĉiuj, kiuj legos liajn librojn kaj artikolojn, lernos el la libro Espeanto kalbos vadovĉlis.
Sekretariino de Litova Esperanto-Asocio
Aida ĉi?ikaitĉ