Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Historio de Esperanto
Aŭtoro(j): KORĴENKOV, Aleksander
Eldonejo:Kaliningrado: Sezonoj, 2005.
ISBN:neindikita
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):movadhistorio
Nivelo:C1, C2
Celgrupo:internacia
Aĝgrupo:nedifinita
Aĉeteblo:UEA: 12.00 EUR (sen varimposto)
FEL: 12.00 EUR (inkl. la varimposton)
ELNA: 12.60 USD
Nia opinio:La allogaspekta, moderna libreto traktas ĉapitrojn el la historio de Esperanto. La materialon la aŭtoro pretigis por siaj universitataj prelegoj kaj seminarioj pri movadhistorio, interlingvistiko, inter aliaj ankaŭ por la studintoj de la interlingvistika fako de la universitato en Poznan. La iom pli ol 100-paĝa materialo kompreneble ne povas esti kompleta historio, sed donas kronologian trarigardon pri la ĉefaj mejloŝtonoj, epokoj kaj personoj de la movadhistorio (inklude la plej lastajn eventojn, direktojn kaj skolojn) kaj traktas ilin kelkfoje laŭ malsama aliro ol oni kutimis fari en aliaj historiaj verkoj pri la movado kaj pri Zamenhof, precipe pri liaj celoj rilate la kreadon kaj destinon de la lingvo. La libro enhavas biografieton de 36 historie gravaj personoj (ĉu vere la plej gravaj?) kaj esencan bibliografion. Bedaŭrinde mankas nom-indekso, kio multe helpus en la orientiĝo de tiuj, kiuj ne povas (ne volas) tralegi la tutan libron, sed nur serĉas konkretajn informojn. Plurajn partojn, i.a. la enhavliston kaj specimenojn vi povas atingi tra nia sekva paĝo. Sube ni indikas recenzojn - aperintaj en la retejo Libera Folio - iom kontraŭdirajn. Ne pretervidu la interesajn komentojn sub la recenzoj.Ĉu la libro utile uzeblas por instruistoj, kandidatoj por la internaciaj ekzamenoj? Certe, se ili jam havas la bazajn kaj necesajn informojn, kiuj bezonas plilarĝigon, enprofundigon kaj konas ankaŭ la ali-starpunktajn verkojn pri la sama temo. Ni volonte legus viajn komentojn en la suba "opiniejo".
Recenzoj:Reinaldo Marcelo FERREIRA: Historio sen vualo de mitoj, MonatoJosé Antonio Vergara: Valora historiografia nepraĵo, Libera FolioMiroslav Malovec: Spegulo de nia historio, sen mitologia vualo, Libera Folio
Kreodato:2005-11-06 21:55:30
Lasta redakto:2019-12-03 09:04:37
Montroj:18436
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 1; Mezuma noto: 5; | Aldoni propran opinion

1.
Pauxlo Gajdosx je 2005-11-09 12:30:42    

Mi volonte legus tiun libron, eĉ mi deziras aĉeti.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.