Katalogo
Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!
Strukturo
Konstruo de unu lecionoOpinioj kaj komentojEntute komentoj: 30; Mezuma noto: 4.9; | Aldoni propran opinion 30.
Gxojo je 2023-11-15 19:35:26
Tiun ĉi libron mi uzis post mia ekzameniĝo pri B1 kaj ĝi vere helpis mian lernadon por pliboniĝo de la lingvo. La tekstoj uzataj estas tre diverstipaj kaj diverstemaj. Ne ĉiujn taskojn en la libro mi faris, sed tre profunde mi kaj mia kunlernanto analizis kaj studis por diskuti, verki raporton aŭ rakonton. 29.
masajuki je 2021-07-18 08:53:43
La libron mi uzis en la kurso kiam mi estis juna kaj mia kapo pli bone funkciis. 28.
Grazina je 2017-11-21 12:56:21
Ĝi estas vere bona lernolibro por progresantoj. 27.
GAZETARAJ KOMUNIKOJ DE UEA N-ro 216 je 2006-07-24 22:56:22
19-10-2005"VOJAĜO EN ESPERANTO-LANDO" PLEJE FURORIS EN VILNO. La plej populara Esperanta libro de la lastaj jaroj, "Vojaĝo en Esperanto-lando" de Boris Kolker, estis la pinta furoraĵo ankaŭ en la kongresa libroservo de la 90-a UK en Vilno, kie ĝia ĵus aperinta tria eldono vendiĝis en 96 ekzempleroj. Bonan debiton en la jubilea UK ĝuis ankaŭ "Sed homoj kun homoj". Tiu libro de Ziko Sikosek pri la 100-jara historio de Universalaj Kongresoj estis vendita en 66 ekzempleroj. La trian lokon en la vendostatistiko atingis la jam tradicia kajero kun la prelegoj de la Internacia Kongresa Universitato, kiu altiris 62 klientojn. 26.
GAZETARAJ KOMUNIKOJ DE UEA N-ro 209 je 2006-07-24 22:55:28
08-07-2005"VOJAĜO EN ESPERANTO-LANDO" DENOVE HAVEBLAS La nuntempe plej furora Esperanta libro, "Vojaĝo en Esperanto-lando" de Boris Kolker, estas denove havebla, nun jam en tria eldono. Ĝia antaŭa eldono aperis en julio 2002 kaj la tuta eldonkvanto elĉerpiĝis en iom pli ol du jaroj. La unua eldono aperis en 1992 ĉe la Moskva eldonejo Progreso, sed en sia dua eldono ĉe UEA ĝi spertis ĝisfundan transformiĝon. Ĝi internaciiĝis enhave kaj ĝia grafika prezento fariĝis moderna kaj tre alloga. La plej nova eldono konservis la viglan dezajnon de Francisco Veuthey kaj fariĝis eĉ pli bela, ĉar ĝi aperis en pli granda formato, kun pli grandaj literoj kaj pli klaraj bildoj. Krome, troviĝas en ĝi kelkaj novaj ilustraĵoj. La tekstaj ŝanĝoj estas minimumaj -- nur du tekstoj, kiuj intertempe malnoviĝis, estas anstataŭigitaj -- pro kio la dua kaj tria eldonoj estas uzeblaj samtempe en kursoj. Posedantoj de la nova eldono tamen profitos de multaj etaj modifoj (korektoj, aktualigoj, revortumoj kaj aldonaj informoj) en la komentaroj kaj apudtekstaj babiloj. Por la tria eldono Boris Kolker ankaŭ aldonis koncizajn informojn pri tipoj de planlingvoj, fundamenteco-oficialeco, Oficialaj Aldonoj, agad-direktoj de UEA, ktp. La teksto pri Interreto estas aktualigita kaj reverkita. Laŭ peto de multaj legantoj estas aldonita ankaŭ indekso de nomoj, kio ebligas facilan serĉon de informoj en tiu ĉi unika verko, kiu samtempe estas perfektiga kurso de Esperanto kaj vastpanorama gvidlibro pri la Esperanta kulturo. Malgraŭ pli granda formato, la prezo de la 280-paĝa libro restas 18,00 eŭroj. Ekde samtempa mendo de minimume 3 ekz. ĉe la Libroservo de UEA oni ricevas trionan rabaton. Aldoniĝas 10% por sendokostoj (minimume 2,25 eŭroj) kaj por klientoj en EU 6% por imposto. Aktualaj informoj pri "Vojaĝo en Esperanto-lando" estas troveblaj en la retpaĝo: http://eo.wikipedia.org/wiki/Vojaĝo 25.
Dieter Dungert je 2006-07-24 22:54:37
09-12-2004Mi volas represi mian rezenzeton en "Magdeburga folio", n-ro 51, oktobro 2002: "Tiel nomiĝas la eminenta verko de akademiano Boris Kolker, ĵus eldonita de UEA. La libro apartenas al malofta ĝenro de perfektigaj kursoj de Esperanto, kiuj pro klaraj kialoj estas multe malpli oftaj ol la startigaj lerniloj. Aparte ĝin elstarigas la fakto, ke ĝi estas samtempe gvidlibro pri la Esperanta kulturo. "La ambiciaj celoj de tiu ĉi neordinara lernolibro estas instrui krean regadon de la literatura lingvo kaj kreskigi emocian ligitecon al Esperanto", - skribis Boris Kolker, prezentante la libron. Tio estas la dua eldono de la libro, radikale relaborita kaj internaciigita. La instruado okazas per la uzo de verkoj de Ludoviko Zamenhof, Claude Piron, Istvan Nemere, Julio Baghy, John Wells, Marjorie Boulton, Albert Goodheir, Emilja Lapenna, Cezaro Rossetti, Lorjak, Kalomano Kalocsay kaj dudeko da aliaj konataj kaj ne tre konataj, sed interesaj aŭtoroj. La tekstojn akompanas E-temaj fotoj, zorge elektitaj el la foto-arkivo de la Centra Oficejo. La antaŭa Ĝenerala Direktoro de UEA Osmo Buller, dum kies direktorado la libro komencis prepariĝi al la presado, skribis pri ĝi tiel: "La libro estas abunde ilustrita kaj fakte ne ekzistas alia libro por simila celo, kiu povas rivali kun ĝi. ... Mi nur bedaŭras, ke la libro ne povis aperi jam dum mia oficperiodo..." Lin reeĥas Trevor Steele, kiu daŭrigis la laboron pri la preparado de la eldono: "Vojaĝo en Esperanto-lando" estas certe la plej riĉe ilustrita originala libro en nia eldonhistorio". Boris Kolker: Vojaĝo en Esperanto-lando. Perfektiga kurso de Esperanto kaj Gvidlibro pri la Esperanta kulturo. Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio, 2002. 291 p. Prezo: EUR 18,00. Triona rabato ekde 3 ekzempleroj. Kelkaj lecionoj el la libro troviĝas en la reto: http://www.esperanto.mv.ru/Vojaĝo/index.html" 24.
marlon GARREN je 2006-07-24 22:53:44
13-07-2004Mi pensas ke ĉi tiu libro estas bonega. mi legis ĝin lastjare (2003) kaj studis kun kaj per ĝi. Sed, mi kredas ke la titolo estas iomete miskondukanta ĉar mi atendas ian specon de rakonto pri vojaĝoj pere de Esperanto. Tamen, estas ege bona libro por progresantoj aŭ altnivelaj parlantoj, kiuj volas havi iun libron, kiu traktas nian Kulturon kaj kulturon (oni devas distingi inter majuskla Kulturo = beletroj/artoj, kaj minuskla kulturo = la ĉiutagaĵoj de iu grupo aŭ gento). Mi sugestus tiun libron al miaj geamikoj, kiuj volus lerni pri la Esperanto (K)kulturo kaj samtempe plibonigi propran Esperantan sperton. 23.
Elda je 2006-07-24 22:52:43
04-06-2004 22.
Lee Hyun Hee je 2006-07-24 22:51:45
09-09-2003 21.
alessandro je 2006-07-24 22:50:45
06-05-2003 20.
Josias je 2006-07-24 22:48:00
05-05-2003Kara S-ro Boris Kolker, Mi estas esperantisto ekde 1996 kaj poste mia unua kurso (baza kurso), mi vojaĝis al eta Kongreso, okazinta en Buenos Aires. Poste tio, mi flugis al Montpeliero en la jaro 1998. Esperanto estas parto de mia historio. Mi gratulas vin pro via belega libro "Vojaĝo al Esperanto-Lando". Mi legis kaj lernis tro da aferojn antaŭe neebla. Dankon! Josias 19.
Maria je 2006-07-24 22:46:55
07-04-2003La kovrilo mem estas sufiĉe por mi pensi ke mi tuj vojaĝos.Mi amegas fari tion.Ekrigardo ene,tute plezurigas la leganto.Pro tio,mi mi tute gratulas vin. 18.
ANGEL GARCIA je 2006-07-24 22:44:56
05-04-2003Mi komencis legi kaj ĝui viajn elektitajn tekstojn. Estas por mi granda plezuro trovi vian instru-materialon en la reto. Dankon!. 17.
Reginald Jaderstrom je 2006-07-24 22:44:09
03-04-2003Mi legis g^is nun eble kvin c^apitrojn: iom lante pro aliaj devigataj taskoj. Eble mi ne longe memoros la multajn rusaj^ojn, sed ili rajtas enesti kiel konsultilo por kiu ajn deziras havi tion informon. La redakta laboro spegulas la viglan, vervan personecon de la kompilinto, kun kiu mi konatig^is en 1993 en San-Francisko, 16.
Phil DORCAS je 2006-07-24 22:43:17
24-02-2003 15.
N. Cvileneva je 2006-07-24 22:42:21
05-11-2002 14.
Bruna Ŝtono je 2006-07-24 22:41:14
04-11-2002La libro, laŭ mi, meritas esti celo de la vivo. Laŭ signifo por la irantoj en Esperanto-landon kun celo resti ties civitanoj ĝi restos eterne utila. Mi nur bedaŭras pro mia partopreno per ne la plej bona mia verko; nu, tiu ne ankoraŭ estas verkita. Cetere, la 3-an de novembro la klubkunsido en Tiĥvina urba E-klubo decidis aranĝi ekstran kunvenon ĉiumonate speciale por studi la " Vojaĝon". Dankon al la aŭtoro! 13.
Oswaldo Cabral Franco je 2006-07-24 22:40:23
29-10-2002Antaŭe, mi verkis neniom. Estis vera psika traŭmo, kvazaŭ tragedio mem. Neverki absolute vundadis mian propran amon. Hodiaŭ, la afero ĵus ege ŝanĝiĝis. Mi jam sufiĉe verkas por materialigi miajn pensojn. La simpleco de Esperanto, la profundeco de Vojaĝo en Esperanto-Lando kaj la senlima dediĉo de nia profesoro Boris Kolker sekurece kondukis min ĝis akcepteblaj kondiĉoj por verki iom. Se tio jam okazas, en la komenca dua duono de la kurso, mi antaŭvidas, kiel plibone estos postkiam mi plenumigos la tutan _Vojaĝo en Esperanto-Lando_n. Ververe estos mia granda revo realigita. El Brazilo, en 10/29/2002 Osvaldo, Franco < ocf_espero@uol.com.br > 12.
Michail N. Gorshkov je 2006-07-24 22:39:33
06-10-2002Mi estas tre feliĉa, ke en la aŭtobuso, vojaĝonta en Esperanto-lando restis unu libera loko por mi. Mi atendis ĝin 9 jarojn.Mi ankoraŭ ne estis civitano de tiu ĉi lando, sed jam konatiĝis kun ĝia historio, konataj homoj kaj ĝia geografio, malgraŭ tio, ke ĝi ne estas sur geografia karto. Mi tralegis la libron ankoraŭ laŭ diagonalo, sed deziro atingi Verdan Parnason estas granda. Amike Mikaelo. 11.
Neusa Priscotin Mendes (MiMa) je 2006-07-24 22:37:24
08-09-2002Mi estas vojaĝantino, gvidate de mia kara ĉiĉerono Boris. Malgraŭ tio, ke mi travojag'is nur la unuajn lecionojn, mi jam ege profitis de ĝi. Mi konatiĝis kun selektitaj tekstoj kaj poeziaĵoj,literaturaj juveloj la plej valoraj, kiuj elstarigas Esperanton kiel Literaturan Lingvon kaj la aŭtoron kiel lingviston kaj literaturiston. Vojaĝi por mi estas rafinita ĝuo, mi sentis min tuŝita en miaj plej profundaj sentoj homaj kaj artaj. La prezento de gramatiko fariĝas per ekzercoj kapablaj tre agrable trejnigi kaj fiksigi al ni la konataĵojn. Ne mankas prezento de Esperanta Historio, ties gravaj okazintaĵoj kaj roluloj, evidentiĝas ke Esperanto jam havis siajn heroojn kaj martirojn, krom siajn literaturistojn la plej altnivelajn, kreskigante al ni amon kaj respekton por la Internacia Lingvo. Rekomendinda, ĝuinda vojaĝo, ĉi tiu! Des pli nun, prezentata bildkolore en la ĵus lanĉita eldonaĵo, kun grafikaj elstarigoj atentovekaj al siaj plej gravaj eroj. Gratulon, kara Boris! 10.
Boris Kolker je 2006-07-24 22:36:17
27-07-2002 Kara kolego Lee Hyun Hee! Plezure mi legis sube vian komenton. S-ro Ma Young Tae diris al mi dum la 85-a UK en Tel-Avivo en la jaro 2000, ke vi estas granda ŝtatanto de "Vojaĝo en Esperanto-lando" kaj trastudis ĝin dek-du-foje. Evidente, tio estas rekordo! Mi ne dubas, ke vi ŝatos la duan eldonon de la libro eĉ pli - mi mem estis konsternita per ĝia beleco. Pro la grafika aspekto, farita de Francisco Veuthey, "Vojaĝo" estas fiere montrebla al kiu ajn neesperantisto. Ne vane jam komenciĝis rapida disvendo de la libro: ne preterlasu la okazon akiri ĝin. 9.
Aparecida Ruiz Tagliari je 2006-07-24 22:35:20
22-07-2002 8.
Adriana je 2006-07-24 22:34:20
21-07-2002Mirinda libro! Pere de ĝi, tute certe ni lernos iom pli pri Esperanto kaj Esperantujo, kiu estas afero tre grava al tiu, kiu vere volas esti Esperantisto. 7.
Debra je 2006-07-24 22:33:13
17-07-2002Ĝis nun mi vojaĝas ĉapitron post ĉapitro, ĉiuj senditaj retpoŝte de nia gvidanto, S-ro Boris Kolker, al mi ... sed mi senpacience atendas la momenton kiam mi povos foliumi la veran libron! Gratulon al vi, Boris! 6.
Luiz Vencio je 2006-07-24 22:31:26
12-07-2003Bonega libro! Kaj ankaŭ bonege estas vojaĝi kun Boris en lia perinterreta-kurso http://www.esperanto.mv.ru/Vojaĝo/index.html Gratulon denove, Boris! 5.
Den Drown je 2006-07-24 22:26:34
11-07-2002 4.
Harald Helfgott je 2006-07-24 22:25:19
10-07-2002Mi legis la unuan eldonon kaj ege profitis per ĝi. 3.
Ro.Sartor je 2006-07-24 22:23:22
10-07-2002Mi gratulas vin, S-ro Boris, kaj mi atendas havi vian verkon, kiun mi ankoraŭ ne konas. Viaj paĝoj en la reto certe multe helpas nin en la konatiĝo kun niaj plej gravaj S-noj. Sukcesu! 2.
Lee Hyun Hee je 2006-07-24 22:11:02
10-07-2002 1.
DENIS je 2006-07-24 21:57:51
10-07-2002
Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
|