Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:L'espéranto (1) - l'essentiel - PETIT GUIDE N°169
Subtitolo:PETIT GUIDE N°169
Aŭtoro(j): MRAIHY, Zodra
SALADIN, Thierry
Eldonejo:AEDIS éditions 03200 VICY
ISBN:2-84259-263-8
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):cetero
Nivelo:A1 , A2
Celgrupo:nacilingva
Lingvo(j):franca
Nia opinio:Belaspekta, alloga informmaterialo pri Esperanto aĉeteblas jam de jaroj dise en Francio, ĉefe en benzinejaj libroservoj, sed troveblas ankaŭ en aliaj lokoj.
La 8-paĝa, disfaldebla materialo estas parto de populara kleriga serio, en kiu de jaroj aperas jam diversaj resumaj, ilustritaj informmaterialoj de klasikaj lernejaj temoj (matematiko, biologio, historio ktp, kaj plurdekoj da aliaj ĝeneralaj temoj). Al la serio apartenas lingvaj broŝuroj, polingve apartaj pri leksiko, gramatiko kaj frazokolektoj. Des pli bone, ke ankaŭ la broŝuroj pri la internacia lingvo ricevis lokon en la populara serio.

Longe nur la unua broŝuro L’espéranto (1) l’essentiel aĉeteblis, kun la serionumero 169, prezentante la bazajn konojn pri la internacia lingvo, bele ilustrite kaj kun klaraj franclingvaj tradukoj kaj klarigoj. (La liston de la partoj vidu en la sekva paĝo ĉe la enhavo).
La lasta paĝo donas ankaŭ esencajn informojn pri la lingvo kaj ĝia historio kun indiko de pliaj informpaĝoj pri Esperanto.
La prezo de la materialo estas malalta, iom pli ol samloke aĉetebla taso da kafo, do je kazo de ioma intereso vojaĝanto ne hezitas akiri ĝin.
Ankaŭ esperantistoj mem amase kunaĉetas kaj disdonas ilin kiel varbomaterialojn, kvankam min mem tio retenis de tia amasaĉeto kaj elĉerpo de la stoko, ke tiukaze ĝuste la hazardaj interesatoj ne trafos ĝin…..
Kaj fakte veras, ĉar nuntempe la kajerojn ni mem ne sukcesis trovi kiel ni neniam sukcesis kapti la aliajn du broŝurojn (relative novajn), pri kiuj ĉi-sube vi povas legi la necesajn detalojn.
Eble konstanta informiĝo, serĉado povos instigi la librovendistojn al plia mendo kaj vendo. Provu!
Gratulojn al la francaj samideanoj, kiuj efektivigis tiun imponan kaj efikan reklamon por la lingvo, kion ni konsilas imiti ankaŭ al alilandaj Esperanto-asocioj.

Jen la prezento de la dua broŝuro L'espéranto (2) - PETIT GUIDE 170 kaj

al la tria L'imagier français - espéranto - 225 mots illustrés

Petoj, demandoj al la francaj legantoj:
1. Bonvolu helpi per konkretaj indikoj pri tio, kie aĉeteblas la broŝuro krom ĉe benzinejoj ĉe aŭtoŝoseoj.
2. Kiu havas sperton, informojn pri la varboforto de la broŝuroj?
3. Ĉu iu uzis ĝin por instrui en kurso?
Kreodato:2007-02-06 15:44:12
Lasta redakto:2007-03-04 15:27:13
Montroj:41510
Dosieroj: Elŝutoj de ĉiuj dosieroj sume: 3; Viaj elŝutoj: 0

Interna paĝo  JPG .jpg
Elŝutoj sume: 3
Kreodato: 2010-08-02 15:50:35

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 1; Mezuma noto: 5; | Aldoni propran opinion

1.
Kim KEEBLE je 2007-02-28 01:25:37    

Bona novaĵo! Eble mi povus aĉeti kopion de tiu libreto kaj montri ĝin al instruistoj de la franca en Kanado. Multan dankon.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.