Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Esperanta vortokonsisto, La
Subtitolo:Propra teksto sen supersignoj
LINGVA KOLEKTO 5
Aŭtoro(j): MATTOS, Geraldo
Eldonejo:Fonto. Chapecó. 2006
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):lingvistika libro
Nivelo:C1, C2
Celgrupo:internacia
Aĝgrupo:nedifinita
Aĉeteblo:UEA: 9,90 EUR (sen varimposto)
Lingvo(j):Esperanto
Nia opinio:Fragmento en la enkonduko de la libro"En la komenco estis la Vorto, kaj la Vorto estis kun Dio, kaj la Vorto estis Dio, diras Sankta Johano en la unua versiklo de sia Evangelio. La legita teksto memorigis min, ke lingvo estas triunuo, kiun produktas gramatiko, semantiko kaj stilistiko. La unua, la plej videbla el ili, estas tamen tiel privilegiata, ke la du aliaj estas denaske forlasitaj infanoj, kvankam vere la stilistiko estas la spirito de la lingvo, la semantiko estas la animo, kaj la gramatiko nur la korpo ... Esperanto estas lingvo principe regula, kaj tial ajna lingvonormo devas esti senescepta en la kampo de la gramatiko, en kiu anomalio estas simpla eraro, se ne pravigebla per ia normo stilistika. Nur por ekzemplo ni nun analizu kelkajn vortumojn de nia Akademio de Esperanto. La demonstro de tiaj misskriboj tute ne celas ofendi la esploron de tiu unika Institucio de Esperantujo, rekte deveninta de Zamenhof ene de la 1-a Universala Kongreso de Esperanto, en 1905, sed pli simple evidentigi la devojojn, kiujn trudas la tradicia gramatiko simple pro tio, ke por tia hereda normaro stilistiko tute ne ekzistas ... Gramatiko kaj semantiko laboras super ordonoj, kiuj povas esti jen devigoj, jen restriktoj…."La 5-a ero de la serio LINGVA KOLEKTO estas libreto entenanta profundan analizon pri la vortofarado en Esperanto. La aŭtoro – prezidanto de Akademio de Esperanto - rigore kaj kritikeme analizas la decidojn kaj deklarojn pri vortofarado, aperigitajn en la la 9-a Oficiala Bulteno de la Akademio. G. Mattos kun klarigoj prezentas la kontraŭdirojn, akuzas la Akademion je blinda sekvo de leciono de Kalocsay-Warenghien en ilia Plena Analiza Gramatiko. En la studo estas kritikataj pro siaj asertoj ankaŭ Piron kaj Cherpillod, citaĵoj de PIV. La legaĵo - krom la citaĵoj skribitaj sen supersignoj - plena je gramatikaj fakvortoj, prezentas al la leganto multajn klarigojn, argumentojn, tabelojn kaj skemojn pri konstruiĝo de vortoj, ties reguloj, efikoj, logikaĵoj kaj mallogikaĵoj, distingo inter akcidentaj kaj esencaj elementoj, inter morfemoj, vortoj, lokucioj kaj sentencoj, klerigas pri tipoj de vortofarado (fleksiado, derivado kaj kunmetado) kaj tiel plu. Ni konsilas la libreton al legantoj emaj je teoriumado, kutimaj al legaĵoj pri gramatiko kaj lingvistikaj diskutoj.
Kreodato:2007-02-07 17:57:23
Lasta redakto:2014-01-02 22:13:33
Montroj:18554
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 1; Mezuma noto: 5; | Aldoni propran opinion

1.
László Vörös je 2007-03-18 09:17:26    

Laŭ la informoj la libro estas ege valora.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.