Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Esperanto tiel parolata
Subtitolo:Interparola praktiko de Esperanto
Aŭtoro(j): HUĜIMOTO, Tacuo
Eldonejo:Librokooperativo. Toyonaka-si. 2006
ISBN:4-88887-043-8 C1087 Y1000E
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):konversacia libro
Nivelo:B1
Celgrupo:nacilingva
Aĝgrupo:nedifinita
Aĉeteblo:UEA: 8,70 EUR (sen varimposto)
Lingvo(j):Esperanto, japana
Nia opinio:La laŭtema frazolibro enhavas fikciajn dialogojn, uzeblajn dum interparoloj en esperanto-aranĝoj. La du grandaj temaroj disvolviĝas dum universala kongreso kaj je ĉiutagaj temoj kaj situacioj.
Kadre de la unua parto oni povas legi frazojn en Esperanto kaj en la japana lingvo pri situacioj, eblaj ekzemple ĉe giĉeto por enskribiĝo, solena inaŭguro, internacia koruso, legeblas opinioj pri bankedo, kongresaj ekskursoj, kaj utilaj frazoturnoj por aktive partopreni eĉ komitatan kunsidon. Sume ĝi estas plena primovada eduko pri tipaj scenoj de Esperanto Kongreso. La recenzanto ne konas lernilon, kiu tiagrade koncentrite tra movadaj aranĝoj provas instrui konversaciajn parolturnojn. Jam pro tio certe valoras ekkoni kaj provi la materialon.
La duan temaron konsistigas pli ĝeneralaj temoj, necesaj ankaŭ ekster la kongresejo, tamen lokitaj en japana medio kaj kulturcirkonstanco.
La aplikata metodo estas la interlinia, kio signifas, ke frazo post frazo la esperantlingvan parton sekvas sube japanlingva tuja traduko. La enhavo de la frazoj vortigas pretajn opiniojn, levas problemojn, kelkfoje eĉ tiklajn vidpunktojn. Por konscia uzo kaj ebla anstataŭigo de la donitaj frazostrukturoj per propraj ideoj la leganto devas havi bazan konon de E-o - kaj lingve kaj leksike. Kvankam la frazoj estas relative simplaj, ne maloftas ankaŭ kompleksaj frazoj kaj subpropozicioj. La lingva ĝusteco estas bona, reviziis la eldonaĵon inter aliaj ankaŭ ne japanlingvano, konata E-pedagogo kaj verkisto. (Do, maloftas enŝteliĝintaj eraroj kiel: personoj, kiuj jam de antaŭe KONAS SIN UNU LA ALIAN p.9).
La aŭtoro tutcerte havas kaj utiligis siajn riĉajn movadajn kaj verkistajn spertojn, havas ankaŭ instruspertojn, lernigante la internacian lingvon ene de Oomoto. Li tamen fiere deklaras, ke por kompili sian libreton li ne prenis ideojn de aliaj, jam en Japanio aperintaj konversaciaj kaj lernolibroj, kvankam - laŭ ni - tiaĵoj ne forprenus meritojn de bona lernilo, kaj ofte eĉ utilas.
Opiniojn pri la lernilo kaj ideojn por efika enklasa uzo ni volonte akceptas de niaj legantoj.

Jen prezento de la libro en la japana eldoneja paĝaro.
Kreodato:2007-02-07 18:19:14
Lasta redakto:2007-04-03 22:41:31
Montroj:29627
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 0; Mezuma noto: 0; | Aldoni propran opinion

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.