Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Strana Esperantija - Karmannaja enciklopedija
Aŭtoro(j): GUDSKOV, N.L.
Eldonejo:AST. Moskva. 2006.
ISBN:5-17-038545-5
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):movadhistorio
Nivelo:C1, C2
Celgrupo:nacilingva
Aĝgrupo:nedifinita
Aĉeteblo:UEA: 7,50 EUR (sen varimposto)
Lingvo(j):rusa
Nia opinio:La eldonaĵo estas la kvara ero de la libroserio, celanta memlernantojn, elirantoj el la rusa lingvo.
La "poŝenciklopedio" estas skizo pri ideologio, historio kaj aktuala stato de la E-movado kaj kulturo.En la libro la leganto povas legi interesajn faktojn, ne nur historiajn, sed ankaǔ koncerne la aktualan situacion, organizadon, instruadon de la lingvo, ties politikan kaj lingvopolitikan pozicion kaj ekkoni la lingvouzan medion. (Malaktualaj estas jam la informoj pri la E-radioelsendoj kaj mankohavaj tiuj pri la reto.) Signifan parton okupas la “panteono” kun prezento de 25 tre gravaj – tamen preskaǔ kvindekprocente rusaj - figuroj de la historio kaj kulturo de Esperanto. La libron finas listo de konsilataj legaĵoj kaj utilaj adresoj (ambaǔ listoj estas faritaj ĉefe por rusoj).
La eldonaĵo viciĝas inter la centoj da prilingvaj publikaĵoj de la eldonejo ВОСТОК–ЗАПАД (Oriento-Okcidento), mendeblas ĉe la eldoneja paĝaro.

La aliaj tri eroj de la serio:
Jazyk Esperanto za odin mesjac
Elementarnaja grammatika jazyka esperanto
500 samyh vaĵnyh slov jazyka esperanto
Recenzoj:Katalin Kováts: Rusa kvarteto ESPERANTO julio-aŭgusto 2007 1205 (7-8)
Kreodato:2007-02-07 20:24:07
Lasta redakto:2007-06-28 09:34:08
Montroj:29821
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 0; Mezuma noto: 0; | Aldoni propran opinion

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.