Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Žmogus, metęs iššūkį Babeliui
Subtitolo:Liudvikas Lazaris Zamenhofas
(la Homo kiu defiis Babelon)
Aŭtoro(j): CANTASSI, René
MASSON, Henri
RINKEVIČIUS, V. (trad.)
Eldonejo:Eldona Instituto pri Sciencaj kaj Enciklopediaj Libroj. Vilnius. 2006.
ISBN:5-420-01588-9
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):movadhistorio
Nivelo:C1, C2
Celgrupo:nacilingva
Aĝgrupo:nedifinita
Aĉeteblo:UEA: 15,00 EUR (sen varimposto)
Lingvo(j):litova
Nia opinio:“La homo kiu defiis Babelon” estis elektita de la korea eldonista mondo kiel “Libro de la jaro 2005 rekomendinda al la junuloj". Eldonita en oktobro 2005 fare de la Universitato Hankuk de Fremdlingvaj studoj de Seulo, en kunlaboro kun Korea Esperanto-Asocio, tiu libro povos sekve surhavi sur sia kovrilo la markon "Libro rekomendinda al la junuloj -- 2005".Tiu biografio de Dro Zamenhof, kies unua eldono aperis en 1995 ĉe Ramsay, en Parizo, sub la titolo "L'homme qui a défié Babel", havas jam pli ol dekjaran historion. Parolata versio de tiu eldono, nur por vid-handikapuloj, estis produktita sur kasedoj fare de la asocio de voĉdonantoj.Dua eldono aperis en decembro 2001ĉe L'Harmattan, samtempe kun sia Esperanto-traduko ("La homo kiu defiis Babelon").La versio en la hispana, publikigita en Madrido fare de Gram Ediciones, kun la partopreno de la Esperanto-Liceo de Madrido, estis vendata sub la titolo "El hombre que desafió a Babel" komence de novembro 2005.Ĝia apero en la litova, dank' al Litova Esperanto-Asocio che Mokslo ir enciklopediju leidybos institutas (Instituto pri eldonado de sciencaj kaj enciklopediaj libroj) estas anoncita sub la titolo "Zmogus, metes issuki Babeliui". Ĝia unua prezento okazos dum la Librosalono kiu havos lokon komence de februaro 2006 en Vilno, Litovio.La rekomendo de la korea eldonista mondo reprezentas la plej fortan subtenon ĝis nun ricevita de tiu biografio redaktita de René Centassi, eksa ĉefredaktoro de la franca informagentejo Agence France Presse, kaj Henri Masson, prezidanto de Espéranto-Vendée kaj Ĝenerala Sekretario de SAT-Amikaro (Parizo). Tiu verko havigis ankaŭ al la asocio SAT-Amikaro, en 2002, la premion de la Fondaĵo Grabowski (laŭ la nomo de la unua granda poeto kaj tradukisto de Esperanto) de UEA. Ĝi estis objekto de proponoj de tradukado en la chinan kaj ĉeĥan.(Laŭbaze de la gazetara servo de SAT-Amikaro. )
Kreodato:2007-02-07 20:33:54
Lasta redakto:2010-08-31 06:34:57
Montroj:50935
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 0; Mezuma noto: 0; | Aldoni propran opinion

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.