Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Esenca lernolibro de la itala lingvo
Subtitolo:Gramatika lernolibro por komencantaj lernantoj akompananta ĝis meza nivelo
Aŭtoro(j): MEZZADRI, Marco
ASTORI, Davide (trad.)
Eldonejo:Guerra. Perugia. 2006.
ISBN:88-7715-917-0
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):gramatika libro
Nivelo:A1, A2, B1, B2, C1, C2
Celgrupo:nacilingva
Aĉeteblo:UEA: 11,40 EUR (sen varimposto)
ELNA: 23.20 USD
Lingvo(j):Esperanto, itala
Nia opinio:Gramatika lernolibro por (en la itala lingvo) komencantoj kaj progresantoj.
Jen praktika libro pri la itala lingvo por tiuj, kiuj uzante Esperanton volas alproporigi aŭ ripeti la gramatikon de tiu lingvo.
La alloga libreto per siaj amuzaj grafikaĵoj, bona kaj facile travidebla paĝaranĝo, zorge kompilitaj indeksoj kaj enhavtabelo (vidu ĝin en la sekva paĝo) helpas sisteme kaj laŭgrade lerni, ripeti la plej esencajn partojn de la gramatiko.
La tradukintoj evitis la abundan uzon de la italaj gramatikaj terminoj. Tiuj estas plejparte tradukitaj al la internacia lingvo. Nur tiuj konservis sian italan nomon, kiuj nepras en la orientiĝo. Grandan helpon donas en tio unu el la librofinaj apendicoj, la Glosaro.
La 96 unuoj (po 2-3 paĝaj) de la libro trairas la materialon helpe de tabeloj, resumoj kaj ekzemploj, baziĝantaj je moderna ĉiutaga lingvouzo.
La legantoj povas ankaŭ taksi sian konon uzante la 120-demandan teston, kies grupigitaj partoj rilatas al indikitaj unuoj de la libro. (Unitá = Unuo(j), netradukitaj en tiu libroparto!). La ŝlosiloj troviĝas post la testoj.
La libro bone uzeblas kaj en klasa lernado kaj en manoj de memlernantoj.
La esperantigo de la moderna gramatika lernilo produktiĝis danke al bona kunlaboro de niaj italaj samideanoj je la iniciato de Itala Esperanto-Federacio.En la laboro partoprenis Davide Astori, Pedro Aguilar, Cosetta Bernardi, Laura Brazzabeni, Umberto Broccateli, Pierluigi Cinquantini, Silvia Garnero, Frederico Gobbo, Luisa kaj Vittorio Madella, Graziano Ricagno, Armigi Rodari kaj Aldo Taccani.
Dankon al ili por la bona kaj utila laboro.
Kreodato:2007-02-08 14:27:49
Lasta redakto:2007-05-21 15:09:18
Montroj:17969
Dosieroj: Elŝutoj de ĉiuj dosieroj sume: 14; Viaj elŝutoj: 0

Interna paĝo  JPG .jpg
Elŝutoj sume: 14
Kreodato: 2010-08-02 15:50:35

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 0; Mezuma noto: 0; | Aldoni propran opinion

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.