Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:L'espéranto (2) - PETIT GUIDE N° 170
Subtitolo:Franca-esperanta konversacio
Utilaj frazoj por elturniĝi en Esperanto
Aŭtoro(j): MRAIHY, Zodra
SALADIN, Thierry
Eldonejo:AEDIS éditions 03200 VICY
ISBN:2-84259-264-6
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):konversacia libro
Nivelo:B1
Celgrupo:nacilingva
Aĝgrupo:nedifinita
Lingvo(j):Esperanto, franca
Nia opinio:Jen la dua broŝuro, aĉetebla dise en Francio kaj servanta kiel tre alloga kaj bona reklam- kaj informomaterialo pri Esperanto.
Legu pli la detalan prezenton pri la serio kaj ĝia signifo ĉe la unua broŝuro

Tiu ĉi dua kajereto en deko da temoj donas frazolistojn, utiligeblajn dum bazaj konversacioj. La listoj estas dulingvaj (paralelaj kolumnoj en la franca kaj Esperanto). Vidu la detalan enhavliston ĉe la sekva paĝo.

Kvankam la temoj plejparte estas bone elektitaj, iom surprizas la enhavo de du blokoj. La ekzemploj pri slango jes ja povas esti esenca en konvinkado pri tio, ke Esperanto estas viva lingvo, sed la elektitaj esprimoj kaj ties formo ne vere ŝajnas utilaj. (Nur kelkaj ekzemploj: Ul’, ulin’, piĉulin’, fazeolo, langvore kisi, vaĉo, vaĉi, bubali).
Pro la uzo de la infinitiva formo ne montriĝis praktika la listo ankaŭ de la legeblaj francaj esprimoj Rekte akceli. Alveni ĝustatempe. Laŭte protesti. Havi hundeĉan vivon. Kiam la kokinoj havos dentojn. La aliaj temoj estas plaĉaj, bonaj.
La broŝuro donas kiel aldonajn informojn en apartaj kadroj primovadajn kaj lingvajn helpojn kaj adresojn de asocioj, retejoj kaj informejoj ne nur en Francio, sed ankaŭ en Belgio, Kanado kaj Svislando.
Malgraŭ tiuj etaj kritikoj la broŝuron ni trovas tre bona, utiligebla ankaŭ dum kursoj, sed ĉefe por varbado kaj informado pri la internacia lingvo.
Kaj jen la ligo al la tria kajero L'imagier français - espéranto - 225 mots illustrés
Recenzoj:
Jen la retejo de la eldonejo, kie aĉeteblas la unuaj du broŝuroj.
Kreodato:2007-03-04 13:35:13
Lasta redakto:2007-04-05 22:57:13
Montroj:29432
Dosieroj: Elŝutoj de ĉiuj dosieroj sume: 3; Viaj elŝutoj: 0

Interna paĝo  JPG .jpg
Elŝutoj sume: 3
Kreodato: 2010-08-02 15:50:35

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 0; Mezuma noto: 0; | Aldoni propran opinion

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.