
Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!
Al la komenco
Titolo: | Wise Owl Grammar! Book 1 - nouns |
Aŭtoro(j): |
TELLIER, Angela Tellier DAVIES, Simon |
Eldonejo: | Springboard to languages 2007 |
Akireblo: | aĉetebla |
Tipo(j): | gramatika libro |
Nivelo: | A1, A2 |
Celgrupo: | nacilingva |
Aĝgrupo: | nedifinita |
Aĉeteblo: | UEA: 6,00 EUR (sen varimposto) |
Lingvo(j): | angla |
Nia opinio: | Gramatika kajero, laborfolioj kun klarigaj notoj por instruistoj kaj infanoj partoprenantaj en la projekto Lingvolanĉilo - Springboard to languages. La gramatika kajero traktas la nomvortojn, ties karakterizajn trajtojn. La mallongaj kaj trafaj eksplikoj estas akompanataj de belaj ilustraĵoj. En la kajero instrukcioj rilatigas la temojn kun la koncernaj laborfolioj, kiuj celas ekzercigi la lernitajn terminojn kaj fenomenojn. La lingvo de la klarigoj estas la angla. En la ekzercoj la lernantoj devas observi, kompari, trovi, parigi, marki, produkti la ekvivanlentojn en la angla lingvo kaj en Esperanto. Plurfoje aperas ekzemploj ankaŭ en la germana kaj franca lingvoj (genroj, artikoloj).La materialo kompreneble ne elĉerpas la tutan temon, sed donas facile travideblan kaj digesteblan bazon por ne nur eklerni la gramatikon de Esperanto, sed ankaŭ por malkovri la sekretojn de la angla (propra lingvo de la lernantoj). Vidu la specimenon. Por la prezento la instruistoj trovas detalan helpan klarigon kaj povas kompletigi la informojn mem. La paĝaranĝoj estas belaj, la kvanto de la tekstoj kaj grandeco de la literoj estas taŭgaj por infanoj. Pliajn informojn pri la libro, pri aliaj eldonaĵoj kaj pri la projekto petu ĉe springboard @ esperanto-uk.org (La spacojn forigu!)Krom la indikita libroservo la materialo prezentiĝas kaj mendeblas ankaŭ ĉe la eldonejo EAB. |
Kreodato: | 2007-06-04 22:48:43 |
Lasta redakto: | 2014-10-09 12:56:11 |
Montroj: | 68540 |
Dosieroj: |
Elŝutoj de ĉiuj dosieroj sume: 6; Viaj elŝutoj: 0
Interna paĝo
.jpg
Elŝutoj sume: 6
Kreodato: 2010-08-02 15:50:35
|
Strukturo
Enhavo: |
Temoj de la gramatika kajero: What is a noun?Common and proper nounsCapital lettersConcrete, abstract and collective nounsSingular and pluralGender: masculine, feminine and neuterArticlesWord orderNouns have caseAparta kolekto entenas 15 laborfoliojn, rilatajn al la temoj de la gramatika kajero. |
Unuoj: |
9 temoj, 15 laborfolioj |
Longeco de unu unuo: |
1-2 paĝoj / ĉiu laborfolio estas unupaĝa |
Vortolisto: |
ne estas |
Gramatikaj resumoj: |
estas |
Solvoj por la ekzerco: |
ne estas |
Indekso: |
ne estas |
Ekstera formato
Mezuro: |
A4 |
Paĝnombro: |
20 + 15 |
Koloreco: |
multkolora |
Ilustraĵoj: |
bele ilustrita |
Legebleco: |
tre bona |
Kunligmaniero: |
vinktita / lozaj paperoj |
Ĝenerala aspekto: |
tre alloga |
|
|