Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Ĉu vi aŭdis, ke ...? NOVA
Subtitolo:Komprenekzercoj - Mezgrada lingvonivelo
Aŭtoro(j): SMIDÉLIUSZ, Katalin
Eldonejo:E-duKati, 2007
ISBN:963 550 138 2
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):kd+libro
Nivelo:B2
Celgrupo:internacia
Aĉeteblo:UEA: 15.00 EUR (sen varimposto)
FEL: ĉ. 17.00 EUR (inkl. la varimposton)
ELNA: 24.00 USD
Lingvo(j):Esperanto
Nia opinio:La eldonaĵo estas modernigita reeldono de la malnova populara instrumaterialo. La tiama kompleto konsistis el libro kaj sonkasedo, sed la moderna mondo postulis, ke la sonregistraĵoj estu aĉeteblaj ankaŭ sur KD. Responde al tiu bezono la aŭtorino surdiskigis la rakontojn kaj reredaktis ankaŭ la libreton (aldonante kelkajn korektojn kaj notojn). Kvankam la materialoj ne uzeblas unu sen la alia, la kompakta disko estas aĉetebla ankaŭ aparte, por ebligi al la havantoj de la malnova kompleto akiri ankaŭ ĝin. La instruilo enhavas 25 interesajn, laŭ longeco kaj malfacileco vicigitajn, ofte humurajn tekstojn pri strangaĵoj el multaj landoj de la mondo. Ilin laŭtlegas hungaraj kaj italaj esperantistoj. Akompane al ĉiu aŭdebla rakonto pretiĝis unu aŭ du testoj kun ruzaj demandoj, variaj ekzercoj. La libro enhavas kaj la respondojn kaj la tekstojn. Ni proponas ke antaŭ ol oni uzas la kompleton oni legu aŭ aŭskultu la antaŭparolon kaj konsilojn de la aŭtorino. Por ke vi havu imagon pri la ekzercotipoj, en nia LERNILOTEKO ni aperigis plurajn specimenojn, sed en la paĝaro la testoj estas en diversaj naciaj lingvoj kaj ne en Esperanto kiel en la libro. (La naciaj lingvoj donas alitipan ekzercoeblon.) La publikigitaj sonspecimenoj estas la samaj kiel tiuj sur la kasedo kaj KD. Jen la listo de la aperigitaj specimenoj LERNILOTEKO. Vidu la adaptitajn ekzercojn en esperanto, en la franca, germana, hungara, kataluna, pola kaj rusa lingvoj.
La nove eldonitaj libroj kaj KD-oj momente aĉeteblas nur ĉe la aŭtorino, sed ili espereble atingos ankaŭ la libroservojn.
Vidu la prezojn sur la sube elŝutebla PDF-paĝo.
La opinioj de la uzantoj
legeblas ĉe la malnova eldonaĵo.
Recenzoj:Esperanto, 1995.nov.(p.193.)----- IPR.,1993/2 (p.24.) ---- Debrecena Bulteno, 1993/aŭg. (p.16-17.) Monato, 1994.januaro (p.23.)
Kreodato:2007-06-06 20:44:52
Lasta redakto:2011-01-08 10:28:21
Montroj:70325
Dosieroj: Elŝutoj de ĉiuj dosieroj sume: 158; Viaj elŝutoj: 0

Interna paĝo  JPG .jpg
Elŝutoj sume: 87
Kreodato: 2010-08-02 15:50:35

Prezlisto  PDF .pdf
Elŝutoj sume: 71
Kreodato: 2010-10-19 13:26:18

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 1; Mezuma noto: 0; | Aldoni propran opinion

1.
karilo_cxinio je 2012-01-18 01:15:42

Mi aĉetis,ankoraŭ ne legis.Mi imagas,ke la libreto estas bona ilo por .....

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.