Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Paco - (Afiŝo)
Aŭtoro(j): CAIN, Barbara
Eldonejo:Eisenkorn. Berlin. 2003.
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):cetero
Nivelo:A1, A2, B1, B2, C1, C2
Celgrupo:nacilingva
Aĉeteblo:UEA: 3.90 EUR (sen varimposto)
Nia opinio:La afiŝon kreis la grafikistino Barbara Cain el Berlino, ŝi ne nur pri la grafika prezento respondecas, sed ankaŭ pri la organizo kaj kvalito de la diverslingvaj tradukoj. La iom alia originala afiŝo (kun la centra teksto en la irokeza, germana kaj angla lingvoj) same aperis en la eldonejo Eisenkorn/Berlino. La eldonon de la afiŝo en la nuna prezento kun la teksto en Esperanto en la centro kaj pliaj 118 lingvoj estas iniciato de familio Blanke.
La esperantigon de la indiana saĝaĵo (de irokezo) faris la irlanda diplomato Seán O'Riain. La esperantlingva frazo legeblas meze, grandlitere.

Jen la teksto, tradukita en la menciitajn lingvojn:
"Paco ne estas nur la kontraŭo de milito, ne nur la periodo inter du militoj. - Paco estas multe pli. Paco estas la leĝo de la homa vivo. Paco estas tiam, kiam ni agas juste kaj kiam inter ĉiuj unuopaj homoj kaj ĉiuj popoloj regas justeco".

Sur la afiŝo ankaŭ troveblas jena atentigo:Kontaktoj: Universala Esperanto-Asocio, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam . Apud tio estas spaco por plua adreso. Krome oni trovas jenajn retadresojn: : www.uea.org , www.lernu.net , www.esperantic.org.

La pac-afiŝo ne estas evento-dependa kaj efike montreblas sur ĉiuj aranĝoj, kie temas pri lingvoj kaj pri Esperanto kaj bone uzeblas ankaŭ kiel klasĉambra kaj kluba edukcela dekoracio.

Pliajn informojn petu ĉe: Wera kaj Detlev Blanke, Otto-Nagel-Str.110, DE-12683 Berlin, dblanke.gil@snafu.de aŭ de wera.blanke@snafu.de, Tel. +49-30-54 12 6 33 Fakso: +49-30-54 56 742.
Kreodato:2007-06-29 00:46:31
Lasta redakto:2007-07-01 21:17:24
Montroj:69933
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 0; Mezuma noto: 0; | Aldoni propran opinion

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.