Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Felkészülés a középfokú eszperantó nyelvvizsgára (5. javított, kiegészített kiadás)
Subtitolo:minták és megoldások
Aŭtoro(j): PRINCZ, Oszkár
Eldonejo:Peranto Kiadó, Budapest 2007
ISBN:963 7397 03 5
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):kd+libro
Nivelo:B2
Celgrupo:nacilingva
Aĝgrupo:nedifinita
Lingvo(j):Esperanto, hungara
Nia opinio:La libro celas doni helpon por tiuj, kiuj pretiĝas por la mezgradaj hungariaj ŝtataj lingvoekzamenoj pri Esperanto. Ĝi iusence estas daŭrigo de la simila libro Felkészülés az eszperantó nyelvvizsgára.

La enkonduko donas konsilojn por la prepariĝo kaj informas pri la lernebloj kaj kaj atentigas pri la malvero de la kelkfoje troige prezentata facileco de la lingvo mem. Ne mankas ankaŭ aludo al la historio de la lingvo kaj alkonduko al la movado utiligo de Esperanto. Tiu parto des pli valoras, ĉar sciatas, ke la granda amaso de ekzameniĝontoj en Hungario lernas la lingvon ne por utiligi ĝin - kiel veraj esperantistoj faras tion - sed por akiri ateston pri scio de „ajna” lingvo, postulata por diplomiĝo en hungaraj altlernejoj kaj universitatoj. La libro ne nur en la enkonduko sed tra pluraj specimenoj semas informojn pri la E-kulturo kaj ĝia movado kaj provas ankaŭ tiumaniere „enmovadigi” la uzanton.

La kolekto de elpensitaj aŭ iam uzitaj specimenoj bone povos helpi al la kolegoj, kiuj gvidas kursojn, donas privatajn lecionojn por ekzameniĝontoj. Laŭ la ideo de la verkinto kaj redaktoro la eldonaĵo estas uzebla ankaŭ por memlernantoj. Tio verŝajne nur en tiu situacio veras, se tiu memlernanto pro siaj pli fruaj provoj ekzameniĝi pri E-o aŭ pri alia lingvoj am havas konojn kaj spertojn pri la ekzamensistemo.

La eldonaĵo informas pri enhavaj kaj administraj sciindaĵoj, t.e. krom la specimenoj legeblas ankaŭ priskriboj pri la tipoj de la ekzamenoj, ties diversaj eroj kaj postuloj. Laŭ la titolo la libro preparas al la meznivela ekzameno, tamen troviĝas en ĝi pluraj, kelkloke eĉ misgvidaj informoj pri la supergradaj ekzamenpostuloj. Ekzemple ĉiu el la 8 testospecimenoj (kun po 50 demandoj) celas samtempe kaj la mezan gradon kaj la superan, el kio oni konkludas, ke estas neniu diferenco inter tiuj, almenaŭ ne en tiu parto de la ekzameno.

La enlibra kolekto de la materialoj helpas orientiĝi pri la ekzamenataj temoj, legeblas modelleteroj kaj ellaboritaj situaciaj konversacioj. Ĉe la tradukendaj tekstoj (preskaŭ nure pri lingvopolitiko aŭ turismo) estas klara indiko pri la postulata longeco. La informiĝon pri la atendeblaj taskoj helpas ankaŭ la indiko de la akireblaj poentoj.
Por vere testi la komprenkapablon oni devas aŭskulti la tekstojn, do aldona sonmaterialo sur KD perfektigas la ilon. (Nia redakcio ne havas ĝin, sed nur legis pri ties ekzisto).
Bedaŭrinde mankas el la libro la helpo por bone simuli la bildpriskriban ekzamentaskon. Inter la tekstoj estas bildpriskriboj, sed fakte ne videblas la priskribendaj bildoj. Kompreneble aldono de koloraj bildoj altigus la koston de la eldonaĵo, sed certe proporcie plibonigus la efikon de la pretiĝo al la ekzamenoj.

Malgraŭ la menciitaj kritikoj ni konsilas la eldonaĵon por hunagraj ekzameniĝontoj kaj ties helpantoj. Por ne-hungaroj la libro nur limigite povus esti utila, nome pere de la testoserio, traduktekstoj de Esperanto al nacia lingvo kaj per la bildriskriboj (sen bildoj).

La kompleto estas aĉetebla ĉe la eldonisto kaj ĝis la monatfino validas ankoraŭ rabatita prezo.
Kreodato:2008-03-06 11:53:25
Lasta redakto:2008-03-06 18:27:08
Montroj:17845
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 1; Mezuma noto: 3; | Aldoni propran opinion

1.
Forigita uzanto je 2011-01-04 09:49:04    

La libro estas tute bona por prezenti aŭ ekscii kiel funkcias la hungara du-lingva ŝtata lingvoekzameno pri Esperanto. Tamen kelkaj eroj jam ne estas validaj. Kiel ekzemple la priskribo de la poentado. Ankaŭ tio ne estas tro bona, ke la taskoj priskribas preskaŭ nur unu aŭ du temojn, sed en la oficiala ekzameno povas esti renkontebla eĉ 15! Kaj en la libro estas kaj gramatikaj, kaj mistajpaj kaj konfuzigaj eraroj. Mi rekomendus alian libron por pretiĝi al tiu lingvoekzameno. Jam aperis eĉ oficiala versio, eldonita de la lingvoekzamena centro ORIGÓ.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.