Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Moderna Esperanto por infanoj
Aŭtoro(j): WEILUN, Li
Eldonejo:BEIJING LANGUAGE AND CULTURE UNIVERSITY PRESS, 2007.
ISBN:978-7-5619-1908-8
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):lernolibro
Nivelo:A1, A2
Celgrupo:nacilingva
Aĝgrupo:nedifinita
Lingvo(j):ĉina, Esperanto
Nia opinio:Simpla, utila kaj tre alloga libreto, verkita speciale por etaj ĉinaj infanoj. Ĝin konsistigas 18 lecionoj, kun utilaj simplaj ekzercoj pri interkonatiĝo, lernejo, tieaj agoj, ekipaĵoj, familiaj rilatoj, naturo, korpopartoj, kalendara leksiko, numeraloj ĝis 20, internaciaj kontaktoj ktp.
La vortprovizo estas kun zorgo elektita, ĝi servas la unuajn lingvajn bezonojn de la celgrupo, kaj samtempe inkludas tiujn erojn, kies instruado ebligas alproprigi la bazajn gramatikajn erojn.
La materialo - laŭ mia takso - alproprigeblas ene de unu lernojaro, kiam la infanetoj lernas skribi latinlitere (imagu, kiam eĉ la skribigo de literoj kiel K, B, Ŝ estas jam defio), legas, solvas taskojn, respondas al demandoj, kompletigas frazojn kaj KANTAS. Kaj kantas multe, ĉar fine de ĉiu leciono troviĝas kanto, bazita je la koncerna teksto de la leciono. Mi scivolas pri la melodioj, kaj volonte aŭdus ilin en sonmaterialo. Ekzistas muziknotoj, kiuj povas sugesti la melodion, sed ili aperas en maniero, kiu por ni europanoj, edukiĝintaj laŭ la Kodály-metodo - estas ne tuj deĉifrebla.
Finlerninte la libron la infanoj konas jam la 160-200 vortelementojn, multajn demandvortojn kaj strukturojn (bazo de dialogoj!), el gramatikaĵo akuzativon, plurajn prepoziciojn, afiksojn. Ili certe kapablas baze konversacii kun pedagogie kaj lingve konscia partnero.
Ni gratulas la aŭtoron por la saĝa kaj utilega libro, kiu ne nur enhave, sed ankaŭ laŭaspekte tre taŭgas por la celita aĝgrupo.

Vidu kelkajn fotojn pri la libro ĉi tie.

La eldonaĵo aĉeteblas kontraŭ 10 ĉinaj dolaroj (proksimume 1 eŭro) ĉi tie.
Atentu, la sendokostoj al eksterlanda adreso povas plurobligi la sumon!
Kreodato:2008-04-05 01:51:59
Lasta redakto:2009-09-12 13:24:28
Montroj:48813
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 0; Mezuma noto: 0; | Aldoni propran opinion

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.