Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Ekzerciĝu proverbare - Prepozicioj
Subtitolo:Kajero 1
Aŭtoro(j): TENORJO, Joseo
Eldonejo:Oportuno, 2006
ISBN:85905625-4-9
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):ekzercaro
Nivelo:B1
Celgrupo:nacilingva
Aĝgrupo:nedifinita
Aĉeteblo:
Lingvo(j):Esperanto, portugala
Nia opinio:La ĉarma eldonaĵo pere de proverboj, kun la temoj pri ĉiutagaj agoj kaj saĝoj alproksimigas al la lernatoj de Esperanto ne nur la lingvon kaj ties vortostokon, sed ankaŭ helpas ekzerci specifan gramatikaĵon. En ĉiu tiu 1a kajero ĝuste la prepoziciojn (dum en la 2a kajero la korelativojn kaj adverbojn). La aŭtoro por ĉiu temo (vidu ilin en la sekva paĝo, ĉe la enhavtabelo) elektis 5-6 proverbojn, kiujn oni devas kompletigi per mankantaj prepozicioj, listigitaj fine de la koncerna paĝo. La komprenon helpas, ke sub la esperantlingvaj proverboj legeblas ankaŭ la portugallinga traduko (same kun mankantaj prepozicioj, sed ĉi-foje jam ne aldoniĝas helpo, kompreneble!).La temojn ĉiupaĝe vigligas tekstorilataj, ĉarmaj ilustraĵoj de de Osmar da Silva Alves. Fine de la kajero la aŭtoro disponigas tri seriojn da ekzercoj, surbaze de la antaŭe lernita materialo. Per la ekzercoj oni povas ripeti kaj la vortostokon kaj la enhavon de la proverboj. La unua tasko estas respondi per E-lingva proverbo al portugallingva demando pri proverboenhavo. Dua tasko serĉigas esperantlingvan respondon al esperantlingva demando pri proverbo. Dum en la tria ekzerco oni devas per Esperanto-proverbo esprimi la esencon de la portugallingvaj esprimoj. La kontrolon de la laboro helpas librofinaj solvoj. La belan kolekton ni konsilas ne nur por portugallingvaj lernantoj de la internacia lingvo, sed ankaŭ al tiuj instruistoj kaj kursgvidantoj, kiuj surbaze de la eldonaĵo volas pretigi propran version aŭ ĉerpi ideojn por siaj lecionoj. La kajero kostas R$ 10,00 kaj mendeblas ĉe la eldonejo/aŭtoro aŭ ĉe la libroservo de Brazila Sekcio de ILEI.
Kreodato:2008-04-16 17:38:11
Lasta redakto:2011-05-02 21:28:26
Montroj:29814
Dosieroj: Elŝutoj de ĉiuj dosieroj sume: 13; Viaj elŝutoj: 0

Interna paĝo  JPG .jpg
Elŝutoj sume: 13
Kreodato: 2010-08-02 15:50:35

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 0; Mezuma noto: 0; | Aldoni propran opinion

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.