Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Ekzerciĝu proverbare - Korelativoj - Adverboj
Subtitolo:Kajero 2 (tria eldono)
Aŭtoro(j): TENORJO, Joseo
Eldonejo:Oportuno, 2006
ISBN:85905625-5-7
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):ekzercaro
Nivelo:B1
Celgrupo:nacilingva
Aĝgrupo:nedifinita
Aĉeteblo:
Lingvo(j):Esperanto, portugala
Nia opinio:La ĉarma eldonaĵo pere de proverboj, kun la temoj pri ĉiutagaj agoj kaj saĝoj alproksimigas al la lernatoj de Esperanto ne nur la lingvon kaj ties vortostokon, sed ankaŭ helpas ekzerci specifan gramatikaĵon. En ĉiu tiu 2a kajero ĝuste la korelativojn kaj adverbojn (dum en la 1a kajero la prepoziciojn). La aŭtoro elektis dekojn da proverboj (kaj por la korelativa, kaj por la adverba parto) kaj ilin oni devas kompletigi per mankantaj tabelvortoj aŭ adverboj, listigitaj fine de la koncerna paĝo. La komprenon helpas, ke sub la esperantlingvaj proverboj legeblas ankaŭ la portugallinga traduko (kun mankantaj samkategoriaj eroj, sed ĉi-foje jam ne aldoniĝas helpo, kompreneble!).La temojn ĉiupaĝe vigligas tekstorilataj, ĉarmaj ilustraĵoj de de Osmar da Silva Alves. Fine de la kajero la aŭtoro disponigas tri seriojn da ekzercoj, surbaze de la antaŭe lernita materialo. Per la ekzercoj oni povas ripeti kaj la vortostokon kaj la enhavon de la proverboj. La unua tasko estas respondi per E-lingva proverbo al portugallingva demando pri proverboenhavo. Dua tasko serĉigas esperantlingvan respondon al esperantlingva demando pri proverbo. Dum en la tria ekzerco oni devas per Esperanto-proverbo esprimi la esencon de la portugallingvaj esprimoj. La kontrolon de la laboro helpas librofinaj solvoj. La belan kolekton ni konsilas ne nur por portugallingvaj lernantoj de la internacia lingvo, sed ankaŭ al tiuj instruistoj kaj kursgvidantoj, kiuj surbaze de la eldonaĵo volas pretigi propran version aŭ ĉerpi ideojn por siaj lecionoj. La kajero kostas R$ 10,00 kaj mendeblas ĉe la eldonejo/aŭtoro aŭ ĉe la libroservo de Brazila Sekcio de ILEI.
Kreodato:2008-04-17 10:36:24
Lasta redakto:2011-05-02 21:28:10
Montroj:31432
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 0; Mezuma noto: 0; | Aldoni propran opinion

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.