Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Espéranto Express
Subtitolo:Premiers mots utiles - Grammmaire et phonétique - Guide de conversation - Renseignements pratiques
Aŭtoro(j): TRIOLLE, Renée
Eldonejo:Éditions du Dauphin, Paris, 2006
ISBN:2-7163-1310-5
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):lernolibro
Nivelo:A1, A2
Celgrupo:nacilingva
Aĝgrupo:nedifinita
Lingvo(j):franca
Nia opinio:La libro aperis en konata franca serio, kiu entenas rapidkursojn pri trideko da lingvoj, kiel araba, kroata, vjetnama, turka, ĉeĥa, hungara, ĉina ktp. Ĝi aĉeteblas en Francio, mendeblas ĉe retaj libroservoj kontraŭ 11.59 eŭroj (ekz. ĉe FNAC). Sekve ĝi estas bona ilo ankaŭ por propagandi pri la internacia lingvo. Ni devas tamen aldoni, ke la informoj pri la movado estas kelkfoje supraĵaj, kaj por eksteruloj eble ne ĉiam plene kompreneblaj sen kono de la kunteksto.
La libro konsistas el kvar ĉefaj partoj. Historio de Esperanto fakte entenas koncizajn informojn ankaŭ pri la movado, Esperanto-kulturo, nuntempaj uzebloj. La dua parto malkovrigas la lingvan strukturon al la legantoj; fonetikon, resuman gramatikon kun ekzemploj kaj mallongaj listoj. La tria konversacia parto traktas 15 temojn (vidu la enhavliston ĉe la paĝo Detalaj informoj). La unuoj komenciĝas per mallonga, ofte kulturligita klarigo (Jarlibro, Pasporta Servo, Rondo Familia, Esperanto-kantistoj ktp ) pri la utilo de la koncerna temo. Poste sekvas dulingva serio de vortoj kaj esprimoj, kaj je la fino estas loko por personaj notoj. La libron finas praktikaj informoj, listo de asocioj, retligoj de ĉefaj portaloj.
La eldonaĵo certe ne sufiĉas ellerni la lingvon, sed ĝi donas praktikan bazon por ekinteresiĝi kaj komenci la lernadon.
Kreodato:2008-04-24 08:23:36
Lasta redakto:2008-06-24 11:29:18
Montroj:21725
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 0; Mezuma noto: 0; | Aldoni propran opinion

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.