Katalogo
Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!
|
Opinioj kaj komentoj
Entute komentoj: 1; Mezuma noto: 5; | Aldoni propran opinion
Versoj de la alzaca bankoficisto Raymond Schwartz, kiu estis majstro de kalemburoj - vortludoj, ravigis min jam antaŭ sufiĉe longa tempo.
Ne eblas ne ĝui la ludon per diversaj signifoj de la vortoj en "Ne estas diferenco", ludon per kunmetitaj vortoj en "La diversaj aĝoj de l´ homo", historion kaj estontecon de E-movado en "Sibilla orakolas" aŭ ridi je tio, kio okazos, se el la frazo perdiĝos la komo, kiel okazis en "Miskompreno". Se al la ĉarmaj versoj aldoniĝos la agrabla voĉo, kiel estas tiu de Stano Marček, la ĝuo pligrandiĝos eĉ pli.
Kaj se oni hazarde trovas la aĉetproponon pri ĉi kompaktdiskoj en publikaj ne-esperantistaj retaj librovendejoj, oni nur povas admiri simplan "ruzecon", per kiu la aŭtoro provas proponi ĉi versojn al la „tuta mondo“. Eble per ĉi ago ni gajnos novajn esperantistojn...