Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Trezoro, La
Subtitolo:Kolekto de arabaj kaj islamaj proverboj kaj anekdotoj
Aŭtoro(j): HUSSAIN, M. Al-Amily
Eldonejo:Araba Komisiono de UEA. Rotterdam. 2008.
ISBN:978-92-9017-101-0
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):legolibro
Nivelo:A1, A2, B1, B2, C1, C2
Celgrupo:internacia
Aĝgrupo:nedifinita
Aĉeteblo:UEA: 15 EUR (sen varimposto)
Nia opinio:La verko konsistas el ĉirkaŭ 3000 proverboj, diraĵoj kaj anekdotoj, kiuj estas aranĝitaj laŭ tema ordo, pri kiu orientas la leganton la enhavtabelo. La materialo estas origine tradukita ĉefe el arabaj fontoj, sed pluraj proverboj devenas el Sumero, antikva civilizo en nuna Irako, kaj el la malsamlanda islama kulturo, ĉefe afgana, kurda, persa kaj turka originoj.Detala enkonduko, redaktoraj notoj, listoj de transskribitaj nomoj kaj de la islamkulturaj personoj kaj fine de la libro transliteruma tabelo helpas al la leganto eĉ pli facile orientiĝi. La nun en Britio loĝanta aŭtoro (naskiĝinta en Irako de libana patro kaj iraka patrino kaj farinte araban kaj islaman studojn en universitato) kun riĉa kultura fono kaj profundaj konoj, transdonas al Esperantujo valoregan kulturhistorian verkon. En la verkado helpis aliaj kleraj kontribuintoj kiel G. Berveling, M. Cayley, R. Corsetti. Ankaŭ tiu eldonaĵo estas bona ekzemplo pri tio kiel la internacia lingvo fariĝas vera ponto inter malsamaj civilizoj je monda nivelo kaj helpas pri objektiva informado kaj forigo de kliŝoj kaj antaŭjuĝoj.Ni konsilas la uzon de la kolekto, enkonstruon de ties eroj en la kursomaterialojn kaj en la programojn de klubkunvenoj por larĝigi la konojn de la lernantoj pri alia kulturo. Nia KATALOGO ricevis la libron por prezento de Rob Moerbeek (NL), al kiu ni dankas la donacon.
Kreodato:2008-06-17 08:51:08
Lasta redakto:2010-08-31 06:41:53
Montroj:18973
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 1; Mezuma noto: 5; | Aldoni propran opinion

1.
Dimitrije Janicic je 2008-06-17 10:24:46    

Tre utila libro. Mi malbone konas araban kulturon, pli klare, krome "1001 nokto" kaj libroj de Ĉubran ĉe ni havas malmulte da libroj el araba kulturo

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.