Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Inleiding in de Interlinguïstiek
Subtitolo:(Studiejaar 2007-2008)
Aŭtoro(j): JANSEN, Wim
Eldonejo:Universiteit van Amsterdam, 2007
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):interlingvistiko
Nivelo:C1, C2
Celgrupo:nacilingva
Aĝgrupo:nedifinita
Aĉeteblo:
Lingvo(j):nederlanda
Nia opinio:La eldonaĵo estas lernilo, utiligata en la interlingvistika fako de la amsterdama universitato kie kaj interlingvistiko kaj enkonduko al Esperanto funkcias kiel du, libere elekteblaj studprogramoj, valoraj po 10 kreditoj. La studentoj en la unua semestro studas interlingvistikon kaj en la dua povas kompletigi tiujn studojn en la kurso pri Esperanto. La kurson povas frekventi ne nur studentoj de la universitato sed ankaŭ eksteruloj. La kompilita materialo je alta nivelo traktas temojn kiel komunikado, planlingvoj (historio kaj struktoro), inter ili aparte detale la lingvojn Volapuko, Esperanto, Ido kaj Interlingua kun iliaj historio kaj lingva strukturo. La prezentojn kompletigas ankaŭ lingvaj specimenoj. Inter la analizitaj lingvoj ricevas emfazitan rolon Esperanto kaj ĝiaj kulturaj, movadaj, lingvaj kaj lingvopolitikaj trajtoj. La libron riĉigas plurdeko da ilustraĵoj, grafikaĵoj. La materialo estas eldonata por interna uzo en la universitato, ĝin de jaro al jaro la aŭtoro kompletigas kaj aktualigas.Ni opinias la verkon bonega bazo por similaj kursoj en aliaj universitatoj, pro tio ŝatus havi ĝin (aŭ almenaŭ ĝian kernon) tradukita al Espernato kaj eventuale al aliaj lingvoj por ke ĝi povu servi kiel elirmaterialo por aliaj interlingvistikaj kursoj je universitata nivelo.Por interesuloj ni konsilas trastudi la enhavtabelon (kiun ni publikigas en la E-traduko de la aŭtoro). Ĝi jam en si mem donas utilan gvidlinion al konstruantoj de kursoplanoj. Se vi volas ekscii pli pri la libro aŭ pri la kursoj, bv. kontakti profesoron Jansen.
Kreodato:2008-09-01 09:50:25
Lasta redakto:2011-09-10 12:56:46
Montroj:17433
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 0; Mezuma noto: 0; | Aldoni propran opinion

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.