Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:La latina kiel interlingvo
Subtitolo:Latein als internationale Spache
Aŭtoro(j): BARANDOVSKA-FRANK, Vera
Eldonejo:KAVA-PECH -Dobřichovice, 1995.
ISBN:80-85853-12-4
Akireblo:brokantaĵo
Tipo(j):interlingvistiko
Nivelo:C1, C2
Celgrupo:internacia
Aĝgrupo:plenkreskuloj
Aĉeteblo:
Lingvo(j):Esperanto, germana
Nia opinio:La libro estas monografia prezento pri la estinteco, nuno kaj pluo de la latina lingvo, ĝia historia rolo kiel internacia komunikilo. La scienca verko pretiĝis kadre de AIS. Krom la detala kaj multflanka prezento de la Latina lingvo la aŭtorino traktas kaj komparas el ĝenerallingvistika vidpunkto plurajn planlingvojn kaj ties tekstojn (Esperanto, Ido, Latino Sine flexione, Occidental, Novial, Interlingua). Fine de la libro troviĝas detala bibliografia listo. La espersantlingvajn ĉapitrojn finas ĉiufoja detala germanlingva resumo. La dulingvan libron kompletigas paralela ĉeĥlingva eldonaĵo (Latina jako mezinárodni jazyk) entenanta la kernon de la verko. Ĝuste pro tiuj faktoj la studo certe tre utilas al interesuloj kaj studentoj pri interlingvistiko kaj amantoj de la LATINA lingvo ĉu esperantistaj ĉu nacilingvaj. Bedaŭrinde la libro ne plu aĉeteblas en la libroservoj. Dankon al la aŭtorino pro la donacita ekzemplero.
Kreodato:2008-09-25 09:46:33
Lasta redakto:2011-10-05 22:48:24
Montroj:40903
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 2; Mezuma noto: 5; | Aldoni propran opinion

2.
Catherine je 2008-09-29 14:17:44    

Mi tute ne sciis ke la libro ne plu aĉeteblas. Mi aĉetis ĝin, kiam ĝi estis eldonita : min rilate ĝi estas des pli bona, ke ĝi aperis du lingve esperante/germane, kaj mi ofte uzas la germanan kiel laborlingvon. Mankas nur latina traduko!! Ek... alvoko al tiuj, kiuj kapablus!!!

1.
Catherine Kremer je 2008-09-27 22:59:49    

La verkisto prezentas al ni la latinan kiel lingvon internacian kun ĝiaj evoluoj. Ŝi unue klarigas, kio estas internacia lingvo kaj kiuj aliaj lingvoj rolis tiucele antaù ĝi. La latina mem evoluis laù la jarcentoj ĝis la 17a jarcento (oni parolas tiam de la « humanisma latina »). Dun tiu periodo jam oni komencis konscii pri nova koncepto de internacia lingvo. Filozofoj (ekz Descartes en Francio aù Komenski en Ĉehio, ktp…) interesiĝis pri homa interkompreniĝo. Laù ili, la civilizo devus koncerni ĉiujn homojn kondukante al « memkonsciiĝo », »majstrado de la gepatra lingvo », « scipovo de la lingvo internacia »….


Interlingvistiko naskiĝis. En la 20a jarcento diversaj asocioj estas kreitaj por divastigi la latinan. Tamen la uzo de tiu lingvo kadre de la ĉiutaga vivo postulas ĝian modernigon. La vortokreado aŭ la vortotransprenadeo estis kritikata kvankam Cicerono mem, la majstro de la lingva pureco, uzis neologismojn el la grekaj kaj keltaj lingvoj. Hodiaŭ, kiel por ni geesperantistoj, ekzistas seminarioj, feriaj kursoj rilate la latinan, ankaŭ « Romiaj Festoj », kie homoj vivas laŭ la antikvaj manieroj (ĉefe en Germanio) kaj « Latinaj ludoj », kie oni spektas antikvajn teatraĵojn (ekz Plaute). Eblas dum renkontiĝoj paroli latine pri la nuna politika vivo aŭ informatiko. Ekzistas ankaŭ gazetoj (« Latinita » aŭ « Vox Latina »…) kaj diversaj novaj verkoj eldonitaj en la latina ĉefe beletraj kaj sciencaj.
Fine de la libro, Vera Barandovska analizas kaj komparas aliajn internaciajn lingvojn inter ili Esperanton, Idon, Novial, ktp.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.