Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:KATALOGO de la ESPERANTO-KOLEKTAĴO de KÁROLY FAJSZI (II. parto)
Subtitolo:Eszperantó gyűjtemény katalógusa
Aŭtoro(j): ZSEBEHÁZY, György
Eldonejo:Országos idegennyelvű könyvtár, Budapest, 2005
ISBN:936 7214 29 1
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):cetero
Nivelo:A1, A2, B1, B2, C1, C2
Celgrupo:internacia
Aĝgrupo:plenkreskuloj
Aĉeteblo:
Lingvo(j):Esperanto, hungara
Nia opinio:AntaŭaĵojKároly Fajszi (1911-2004) ekde 1966 kreis sian mondfaman, esperanto-kolektaĵon de pli ol 11.000 libroj, 1305 volumoj de 224, diversaj revuoj (grandparte propramane binditaj).Post la esperanto-bibliotekoj de Vieno, Londono kaj Roterdamo ĝi estas la 4-a, plej granda kolektaĵo en la tuta mondo. La kolektaĵo estas defendata de la Hungara Ŝtato depost la jaro 1982. Pro tiu ĉi kolekta laboro Károly Fajszi ricevis du altajn, ŝtatajn distingojn: en 1987 la oran Ordenon de Laboro kaj en 1994 la Malgrandan Krucon de Respublika Ordeno. La I-an volumon de la Katalogo jam en 1991 eldonis la Nacia Fremdlingva Biblioteko, kies tiama direktoro estis Jenő Juhász. Ĝia amplekso estis 542 paĝoj kun 5110 artikoloj. Patakiné Mária Czeller redaktis tiun unuan volumon. Zsuzsa Barcsay en la jaro 1997 pretigis sian diplomlaboraĵon pri la Kolektaĵo Fajszi en la Esperanto-fako de la Universitato Loránd Eötvös, Budapeŝt. La kolektaĵo ekde la jaro 2001 estas fermita kaj gardata, prizorgata fare de la Nacia Fremdlingva Biblioteko. La historio de la II-a volumo Post preparlaboroj de Patakiné Mária Czeller, Elza Novák, Zsuzsa Barcsay kaj Károly Fajszi la II-an volumon redaktis György Zsebeházy. Lian laboron subtenis flanke de la Hungaria Esperanto-Asocio Oszkár Princz, ĝenerala sekretario, poste Endre Dudich, vicprezidanto, László Szilvási afergvidanto, flanke de la NFB Sutáné Elzbieta Zielinska, kaj Balázs Wacha kunlaboris kiel lingvisto-profesiulo. En la jaro 2005 oni eĉ dufoje prezentis la II-an volumon: kadre de la Ekumena Esperanto-Kongreso en Piliscsaba, je peto de Farkasné Éva Tatár, kaj dum la 90-a UK en Vilno. En la lastaj jaroj kun aprobo de ĉefdirektorino de la NFB Tiborné Mender pretiĝis la indeksoj laŭ temoj kaj aŭtoroj dank' al la entuziasma kaj engaĝiĝinta laboro de bibliotekistino Józsefné Böde. Ŝi popularigis la kolektaĵon Fajszi ankaŭ kadre de intervjuo en la Radio Bartók la 17-an de septembro 2007. Decidan, financan subtenon ricevis la preseja efektivigo de la II-a volumo de Profesoro Humphrey Tonkin (Hartford University, USA, Esperanto Studies Foundation - 80%) surbaze de propono de D-ro Detlev Blanke (Gesellschaft für Interlingvistik, Berlin), kaj la Hungaria Esperanto-Asocio - József Baksa, prezidanto - donis 20 %-ojn. La II-a volumo estis prezentita ankaŭ la 29-an de majo 2008 en Vilno, fare de D-ro Árpád Máthé, kaj en julio en Roterdamo, dum la UK, fare de József Baksa. La II-a volumo mem- enhavas 6249 artikolojn sur XIV+506 paĝoj,- la uz-instrukcioj estis kompletigitaj - je propono de Profesoro Tonkin - ankaŭ per angla versio. Ĝiaj laŭtemaj proporcioj: 0 Ĝeneralaj verkoj 924 (artikolo) 14.8 (procentaĵo) 1 Filozofio, psikologio 152 (a) 2,4 (%) 2 Religio, teologio, ateismo 251 (a) 4,0 (%)3 Sociaj sciencoj 685 (a) 11,0 (%)4 Naturscienco, matematiko 90 (a) 1,4 8%)6 Aplikataj sciencoj 335 (a) 5,4 (%)7 Arto, distriĝo, sporto 242 (a) 3,9 (%)80 Lingvistiko 1549 (a) 24, (%)82Literaturscienco, beletro 1627 (a) 26,0 (%)9 Geografio, biografio, historio 397 (a) 6,3 (%) -------- ----- Entute: 6249 (artikoloj) 100,0 (%) La II-a volumo enhavas esperantajn-nacilingvajn vortarojn de 40 lingvoj, krome vortarojn de Basic English, Ido, Okcidental, Romanid kaj Volapük, kaj esperanto-lernolibrojn en 14 lingvoj.(La resumon sendis Ludoviko Molnar)
Kreodato:2008-09-26 17:47:10
Lasta redakto:2011-09-07 06:53:00
Montroj:31246
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 1; Mezuma noto: 5; | Aldoni propran opinion

1.
Blazio VAHA je 2008-09-27 08:25:29    

Katalogo de grandega kolekto povas esti nur valora. Ĝi ankaŭ ihas sekvebla literaturhistorion, aplikohistorion. Ĝi ankaŭ
reprezentas kolektivon, kiu formiĝis por produkti la verkegon. Aliaj klarigu pli.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.