Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Woordvolgorde in het Esperanto
Subtitolo:Normen, taalgebruik en universalia
Aŭtoro(j): JANSEN, Wim
Eldonejo:LOT. Utrecht. 2007.
ISBN:978-90-78328-36-0
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):lingvistika libro
Nivelo:C1, C2
Celgrupo:nacilingva
Aĝgrupo:plenkreskuloj
Aĉeteblo:UEA: 34,50 EUR (sen varimposto)
Lingvo(j):nederlanda
Nia opinio:La alloga eldonaĵo estas nederlandlingva doktoriga disertaĵo de la aŭtoro (defendita en oktobro 2007), kies ĉefa temo estas la vortordo en Esperanto, kiun la aŭtoro ekzamenas tra la universalaĵoj de homaj lingvoj. La nacilingva libro en sia unua ĉapitro donas sciencan trarigardon pri la lingva strukturo, funkcio kaj pri la historio kaj fazoj de la kreiĝo de Esperanto. La asertojn subtenas detalaj kaj precizaj bibliografiaj aludoj, piednotoj. La ĉefa parto de la laboraĵo analizas la vortordon de Esperanto, ĝian sintaksan strukturiĝon kun aparta atento pri la malkovro kaj pruvo de ĝiaj universalaj trajtoj. La aŭtoro faris ampleksan analizon surbaze de korpuso de 280.000 vortoj el la revuoj de Esperanto kaj Monato. Li analizis la lingvouzon ankaŭ de enketitaj profesiaj lingvouzantoj kun diversaj lingvaj devenoj kaj de du aliaj grupoj, de tiuj kun nederlanda kaj franca gepatraj lingvoj. Apartan atenton donas profesoro Jansen en la studo al plurdeko da lernolibroj kies lingvaĵo estas analizata surbaze de la zamenhofa kaj klasika lingvouzo kaj normoj kun la celo malkaŝi la efektiviĝon de la reguloj en la praktika uzo de la lingvo. La ĉefa celo de la aŭtoro estis trovi kiugrade la natureco de la lingvoj dominas ne nur en la lingvouzo de la esperantistaro, sed ankaŭ en tiu de la kreinto mem. Interesaj estas la partoj pri la baza vortordo, vortordo rilate negacion kaj lokadon de adverboj kaj adjektivoj en la frazon, ilustritaj kun trafaj kaj pragmatikaj ekzemploj. Ili estas pensigaj kaj stimulas al pli konscia uzo de la lingvo. La tiuvidpunkte analizitaj lerniloj kaj ties rezulto nature invitas ankaŭ la verkantojn de lernolibroj kaj lernomaterialoj al pli konscia kaj fundamenta uzo de la lingvo, des pli, ĉar ili havas la potencon disvastigi bonan aŭ ĝuste malbonan, ne-norman, eĉ kontraŭregulajn kliŝojn kaj kutimojn. La disertaĵo ne celas esti preskriba normaro. (Aŭ eble "La disertaĵo celas esti ne preskriba normaro". :-))Profesoro Jansen simple kaj modeste konstatas la faktojn kaj sobre formas siajn konsilojn kaj kun klaraj analizo kaj ekzemploj prezentas al la lingvouzantoj la ĝeneralajn normojn ĉi-rilatajn. La studo estas skribita en la nederlanda lingvo kaj tio donas la oportunon, ke la nederlandlingva medio de lingvistoj nun havas altnivelan kaj seriozan lingvistikan studon pri la sintakso de Esperanto. Pri la verko en pluraj forumoj kaj revuoj aperis pozitivaj prezentartikoloj. La libron cetere kompletigas resumoj en la germana, angla kaj E-o, elŝuteblaj ĉi tieLa studo - en sia kompleta nederlandlingva versio - estus utila dokumento en la manoj ankaŭ de niaj lingvoinstruistoj, konsciaj esperantistoj kaj lingvisto-kolegoj. Tion konsiderante la aŭtoro verkis laŭbaze de la esencaj partoj de sia disertaĵo studon pri la naturaj vortordoj ankaŭ en Esperanto. Tiun libreton ni konsilas nepre trastudi al niaj kolegoj, al la studentoj de interlingvistikaj studoj kaj partoprenantoj de metodikaj trejnadoj. Vidu nian prezenton pri la Naturaj vortordoj en Esperanto. La dokumento por surekrana legado elŝuteblas en nia LEGEJO, en la sekcio Diplomlaboraĵoj kaj libroforme aĉeteblas ĉe UEA.Gratulon al profesoro Jansen pro tiu altnivela studo kaj lia doktoriĝo pri Esperanto-temo, kaj dankon pro la donacita libro, kiu riĉigas nian Katalogon.
Recenzoj:Mathilde Jansen: nederlandlingva artikolo en www.kennislink.nl
Kreodato:2008-10-17 21:39:38
Lasta redakto:2011-09-10 12:55:47
Montroj:43644
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 1; Mezuma noto: 4; | Aldoni propran opinion

1.
Le thien Thu je 2008-10-28 13:23:28    

La libro ŝajnas interesa. Mi klopodos aĉeti ĝin.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.