Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Naturaj vortordoj en Esperanto
Aŭtoro(j): JANSEN, Wim
Eldonejo:Rotterdam, 2008
ISBN:978 92 9017 103 4
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):lingvistika libro
Nivelo:A1, A2, B1, B2, C1, C2
Aĉeteblo:UEA: 4,50 EUR (sen varimposto)
ELNA: 7.30 USD
Lingvo(j):Esperanto
Nia opinio:La libreto estas esperantlingva studo, verkita de la aŭtoro surbaze de sia doktoriga disertaĵo pri la sama temo. En ĝi profesoro Jansen tra la universalaĵoj de homaj lingvoj ekzamenas la karkteron de la vortordoj en la moderna, praktika Esperanto. Nepre legu la prezenton pri Woordvolgorde in het Esperanto en la Katalogo. En la esperantlingva eldonaĵo centran rolon havas la analizo de la baza vortordo, vortordo rilate negacion kaj lokadon de adverboj kaj adjektivoj en la frazon. Tiuj temoj estas ilustritaj kun trafaj kaj pragmatikaj ekzemploj. Ili estas pensigaj kaj stimulas al pli konscia uzo de la lingvo. Profesoro Jansen por sia disertaĵo analizis plurdekon da lerniloj kaj per tio emfazis la gravecon de la ĝusta lingvouzo de la kreintoj de lernomaterialoj. La aŭtoro, kvankam tre mallonge, donas ankaŭ metodikajn konsilojn por praktikantaj instruistoj, nome indikas KION NE DIRI, kaj anstataŭe KION JES JA DIRI, eksplikante regulojn pri la vortordo. La studo pri la naturaj vortordoj estas tre utila legaĵo por verkistoj de lerniloj, lingvistoj, studentoj kaj instruantoj de Esperanto. La dokumento por surekrana legado elŝuteblas en nia LEGEJO, en la sekcio Diplomlaboraĵoj kaj libroforme aĉeteblas ĉe UEA.
Kreodato:2008-10-26 20:54:59
Lasta redakto:2011-09-10 12:55:31
Montroj:83732
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 0; Mezuma noto: 0; | Aldoni propran opinion

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.