Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Esperanto dum 7 tagoj
Subtitolo:Эсперанто за 7 дней
Aŭtoro(j): TUĤVATULLINA, Liana
ŜILO, Gennadij
Eldonejo:Eŭropa Universitato Justo, Moskvo, 2007
ISBN:5-85941-237-1
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):lernolibro
Nivelo:A1, A2
Celgrupo:nacilingva
Aĝgrupo:plenkreskuloj
Aĉeteblo:UEA: 7.50 EUR (sen varimposto)
Lingvo(j):rusa
Nia opinio:Esperanto estas oficiala, propedeŭtikcela studobjekto en la Eŭropa Universitato Justo en Moskvo. La libreto entenas la materialon de la tiea enkonduka kurso. Laŭ la praktiko la grupo de studentoj (de 15-60) lernas Esperanton en 7 tagoj , tage 5-6 horojn en la aŭditorio kaj dediĉas ankoraŭ plurajn horojn por memlernado.La konatiĝo kun la TUTA Esperanto-gramatiko okazas dum la unua leciono/tago. La instruado disvolviĝas en formo de dialogoj, interparoloj, deklamado, kantado.Fine de la kurso okazas spektaklo pri jura temo (kun elementoj de ekonomio). Ankaŭ ties teksto legeblas en la libreto. La temo estas rusia juĝproceso pri kriminala afero en miniaturoj, kiun partoprenas ĉiuj studentoj de la grupo. La speco helpas lerni la fakajn terminojn kaj praktiki la esprimojn, kun bona prononco.La konstruo de la unuopaj lecionoj estas la jena: vortolisto (60-100 elementoj), gramatiko, tekstoj, klarigoj, proverboj kaj taskoj. La kursfina ekzameno konsistas el la rolludo, komuna kantado, individua demandado pri anekdotoj, versoj, ŝercoj, proverboj; gramatiko kaj interparolo kun la ekzamenantoj pri ĉiutagaj temoj kaj profesiaj demandoj. Ĉar stenografio formas parton de la studoj en la universitato la librofina vortaro entenas ankaŭ tiujn formojn de la vortoj. La kurso estas vere intensa, farebla nur por motivitaj studentoj, ĝi gvidas al bonaj rezultoj kaj pluraj el la partoprenintoj plu lernas Esperanton. Gratulojn al la profesoroj por la ellaborita materialo kaj ĝia publikigo en libroformo.
Kreodato:2009-02-22 13:08:41
Lasta redakto:2011-09-07 06:36:17
Montroj:36124
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 0; Mezuma noto: 0; | Aldoni propran opinion

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.