Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:El mia Esperanta skatolo
Aŭtoro(j): Čeliauskas, Petras
Eldonejo:LEA, Kaunas, 2009
ISBN:978-9955-03-542-8
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):literaturo
Nivelo:A1, A2, B1, B2, C1, C2
Celgrupo:internacia
Aĝgrupo:plenkreskuloj
Aĉeteblo:UEA: 30,00 EUR (sen varimposto)
Nia opinio:La firme bindita, dika kaj alloga eldonaĵo estas kulturhistorie grava kolekto de la aŭtoraj verkoj. Petras Čeliauskas estas konata publicito, tradukisto kaj redaktoro. La impona libro entenas plurdekon da poemtradukaĵoj de 23 litovaj poetoj, kaj 26 poemojn de 17 alilandaj poetoj, inter ili S. Jesenin, N. Taras, A. Mickiewicz, L. Zamenhof. En la sekcio 'kantoj' oni trovas litovajn popolkantojn, kantojn pri patrujo, pri amo, estradajn, humurajn, porinfanajn kaj religiajn kantojn. Inter la prozaĵoj troveblas fabeloj kaj pupteatraĵoj. La kolekto de esperantologiaj artikoloj koncernas lingvistikajn temojn, tre instruajn por ajna esperantisto. La kulturhistoriaj temoj larĝigas niajn konojn kaj pri movadaj kaj pri litovaj temoj.Librofine ni legas ankaŭ solvojn pri la kelkaj demandoj kaj enigmoj, kiuj troviĝas en la eldonaĵo. La impone riĉa libro viciĝu sur ĉies librobreto. Ni foliumu ĝin por amuzi nin, por lerni kaj ankaŭ por isntrui. Gratulojn al la aŭtoro kaj eldonisto.
Kreodato:2009-06-21 09:26:27
Lasta redakto:2011-09-07 06:33:57
Montroj:44011
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 1; Mezuma noto: 4; | Aldoni propran opinion

1.
cyriel van dijk je 2009-06-25 23:13:49    

Ĝi ŝajnas al mi tre interesiga libro.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.