Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:L'Espéranto de poche
Aŭtoro(j): DAHMANN, Klaus
PUSCH, Thomas.
TEXIER, Jean-Louis
TRIOLLE, Renée
Eldonejo:Assimil 2009
ISBN:978-2-7005-0399-9
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):konversacia libro
Nivelo:A1, A2, B1, B2, C1, C2
Celgrupo:nacilingva
Aĝgrupo:pluraj aĝoj
Aĉeteblo:
Lingvo(j):Esperanto, franca
Nia opinio:La poŝformata libreto aperis en la serio Assimil kaj fariĝis unu el la plurdekoj da similaj alilingvaj eldonaĵoj. Ĝi aĉeteblas en librovendejoj farante ankaŭ bonan propagandon pri Esperanto. La aŭtoroj R. Triolle kaj J.-L. Texier (forpasinta en tiu ĉi monato, julio 2009) tre lerte trateksis la jaman strukturon de la libreto pere de kulturaj, movadaj kaj ideologiaj aldonaĵoj, karakterizaj Esperanton kaj Esperantujon. Ili ne mistrafas la okazon skribi ekzemple pri Pasporta Servo (kiam temas pri loĝigo, hoteloj), pri la eldonaĵo Jaro, pri la Semajno de Amikeco, Tago de Lingvoj kiam la temo estas festoj; pri projekto Interkulturo ĉe kulturŝokoj kaj pri nepagipovaj landoj ĉe la temo de bankaferoj. Jam mem en la enkonduko la leganto ricevas mallongan trarigardon pri la historio de la lingvo, ĝiaj lernfacileco, kultura valoro kaj internaciskalaj, multflankaj uzebloj. La libreto konsistas el tri grandaj partoj el kiuj la unua 'Gramatiko' okupas kvardekon da paĝoj kaj per trafaj kaj ilustritaj ekzemploj trairigas la leganton tra la bazo de gramatiko. La ekzemplofrazoj estas donitaj unue en Esperanto, poste en transkribita formo por helpi la prononcon kaj fine tradukitaj al la cellingvo, ĉi-okaze al la franca. Preskaŭ 100 paĝojn okupas la ĉefa parto de la libreto kie estas traktataj konversaciaj temoj, redaktitaj laŭ la modernaj lingvoinstruaj konceptoj, servante tamen prioritate la bezonojn de turistoj kaj vojaĝantoj. Interkulturaj temoj, esprimoj de parolintencoj, leksiko utila por renkontiĝoj, tempoindikoj, vojaĝo, loĝado, konsumado, aĉetumado, sano-malsano, burokratio, bankaferoj, komunikado, religioj, amrilatoj, aliĝformularoj. Ne ĉiam en sekvebla logika ordo, tamen multaj temoj estas traktataj en mallongaj unuoj, kiujn konsistigas enkonduko, vortolisto kaj ekzemplofrazoj, ofte kun amuzaj ilustraĵoj. La tria kaj fina parto estas du vortolistoj tien-reen inter la franca kaj Espertanto. Estas lerte elpensite pubklikigi sur la faldeblaj kovertoj la alfabeton, numeralojn, kelkajn utilajn esprimojn, plej oftajn demandvortojn (en la antaŭa parto) kaj la afiksojn kaj utilajn espimojn sur la dorsa kovrilo. Gratuloj al la aŭtoroj de la esperantlingva versio kaj al niaj francaj samideanoj, kiuj ne mistrafas la okazojn envicigi Esperanto-librojn inter la aliajn lernolibrojn en 'normala', neesperantista merkato. Serĉu la libreton en via kutima libroservo, aŭ mendu ĉe DECITRE aŭ ĉe FNAC.
Kreodato:2009-07-12 23:35:11
Lasta redakto:2011-09-07 06:32:47
Montroj:22247
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 1; Mezuma noto: 5; | Aldoni propran opinion

1.
Symoens Margaretha je 2009-07-14 20:01:31    

Ŝanas tre interese, do mi mendos ĉe Fnac en Belgio. Poste mi skribos mian opinion;

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.