Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Manual de limba Esperanto
Subtitolo:O limbă pentru toate popoarele, şi a doua pentru fiecare
Aŭtoro(j): CONSTANTINESCU, Marian
Eldonejo:Graphica, Braşov 2009
ISBN:978-973-88004-7-2
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):lernolibro
Nivelo:A1, A2
Aĉeteblo:UEA: 9,00 EUR (sen varimposto)
Lingvo(j):Esperanto, rumana
Nia opinio:La lernilo estas detala kaj abunda materialo por tiuj memstudantoj kiuj el gramatika startpunkto volas alproprigi la internacian lingvon. La aŭtoro unue sur ĉ. 100 paĝoj prezentas mallonge la lingvon kaj ĝian movadon, poste detale trairas ĉiujn klasikajn partojn de gramatiko (ortografio, leksiko, morfologio, sintakso). La rumanlingvan prezenton riĉigas multaj ekzemploj, detalaj vortolistoj kaj esprimoj.La lernanto, alvenante al la 6a ĉapitro, renkontas mem la lecionojn, laŭtemajn legaĵojn, verkitajn en Esperanto por mezniveluloj. Tiun lingvaĵon la leganto tamen povas kompreni trastudinte la antaŭan gramatikan parton. Kaj se ne, jen la helpo: la prezento de la tekstoj estas farita strikte laŭ la interlinia metodo, t.e. unu frazo en Esperanto kaj tuj poste la sama en la rumana lingvo (tipografie diferencigitaj per kursivaj literoj). La interlinia prezento trateksas la legaĵaron, la tekstojn de ĉiuj 26 lecionoj, kies enhavon konsistigas parte la kutimaj kaj klasikaj lernolibraj temoj (lernejo, familio, apartamento, tempo, sezonoj, homa korpo) kaj parte sufiĉe subjektivaj aliroj al intereskampoj (bieno de miaj geavoj, terveturiloj, botanika ĝardeno, pri la religio). La tekstojn akompanas fotoj, grafikaĵoj, prezentitaj, bedaŭrinde, en ne tre bona kvalito. La 70-paĝan legaĵ-parton sekvas laŭtema, dulingva vortolisto en 46 temoj (parte kongruaj kun la leciontekstoj). La libron finas listo de utilaj esprimoj, kelkaj nacilingvaj poemoj kun ties traduko al Esperanto, bibliografio kaj kelkaj priesperantaj dokumentoj, deklaracioj. La lernilon ni proponas al persistaj memlernantoj, kiuj antaŭ ol aktive uzi la lingvon en interkomunikado volas lerni ĝin perfekte laŭ la gramatika-traduka, relative klasika metodo.
Kreodato:2009-10-19 22:34:35
Lasta redakto:2011-09-30 14:29:46
Montroj:49139
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 0; Mezuma noto: 0; | Aldoni propran opinion

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.