Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Sub la verda standardo
Subtitolo:Esperanto-instruo al infanoj laŭ la rekta metodo - Elementa kurso
Laboriloj 1+2
Aŭtoro(j): KORTE, P.
Eldonejo:Dansk Esperanto-Forlag, 1972
ISBN:87 85020 56 7
Akireblo:brokantaĵo
Tipo(j):lernolibro
Nivelo:A1, A2
Celgrupo:internacia
Aĝgrupo:infanoj super 10 jaroj
Aĉeteblo:FEL: Inter brokantaĵoj EUR (inkl. la varimposton)
Lingvo(j):Esperanto
Nia opinio:La tradicie rektmetoda, porinfana lernilo estis verkita en 1947, fare de nederlanda pedagogo, praktikanta instruisto de Esperanto. La lernilo estis tre vaste uzata kaj eldoniĝis plurfoje. (Nia ekzemplero estas la 7a eldono!).Al ĝi apartenas gvidlibo kun detalaj instruplano kaj lecionpriskriboj, pluse ankaŭ Memorigilo kun vortolistoj. La eldonaĵoj ankoraŭ aĉeteblas en brokantejoj, ekzemple ĉe FEL.La rektmetoda prezento, kun multaj ilustraĵoj taŭgis por sen nacilingvaj klarigoj vidigi, komprenigi la lernotaĵojn, leksikaj, gramatikaj. La konsisto de unu leciono estis la sekva: 1. vortoj2. legado3. respondado4. kompletigado5. serĉado6. atentigado7. elektado8. skribado9. frazformado10. korektado11. rakontado12. kantojLa libroj ne enhavas la solvoj de la ekzercoj, sed ĉar infanoj ne lernas aŭtodidakte, sekve la libro estas uzata en klasoj kun instruisto, tio verŝajne ne necesis. La du libretoj entenas po 20 lecionoj. La lecionoj de la dua volumo havas pli da enhavoriĉaj legaĵoj, a didaktikcele verkitaj tekstoj (spicitaj per priesperantaj kaj movadaj informoj) tekstoj instigas al korespondado kaj uzo de Esperanto, informas pri la movado. Tra la lecionoj de la dua volumo estas prezentita en 10 partetoj nordnederlanda infanrakonto pri Joĉjo en la papera dometo, kiun ni opinias klasika, tamen kruela kaj timiga rakonto, tamen tio en signifas, ke la infanoj ne volonte legis ĝin.La libretoj metodike estas bone strukturigitaj, en logike kunmetitaj malgrandaj paŝoj instruas la bazajn konojn pri Esperanto.La lernilo estis uzata en la fama eŭropa lerneja eksperimento, okazigita en la 70-aj jaroj. Vidu prezenton pri ĝi en nia ipernity--paĝo Ni scivolas pri la opinio de tiuj kolegoj, kiuj uzis mem aŭ lernis pere de tiu ĉi lernilo. Bonvolu lasi komentojn.
Kreodato:2009-10-27 09:24:24
Lasta redakto:2011-09-07 06:31:39
Montroj:33397
Dosieroj: Elŝutoj de ĉiuj dosieroj sume: 12; Viaj elŝutoj: 0

Interna paĝo  JPG .jpg
Elŝutoj sume: 12
Kreodato: 2010-08-02 15:50:35

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 0; Mezuma noto: 0; | Aldoni propran opinion

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.