Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Secondary School Esperanto, Book 1
Aŭtoro(j): MARKARIAN, R.H.M.
SULLIVAN, J.H.
Eldonejo:University Tutorial Press LTD, London, 1971.
ISBN:0 7231 0555 3
Akireblo:brokantaĵo
Tipo(j):lernolibro
Nivelo:A1, A2
Celgrupo:nacilingva
Aĝgrupo:infanoj super 10 jaroj
Aĉeteblo:
Lingvo(j):angla
Nia opinio:Hazardo ekkonigis al mi la duvoluman lernilon de Markarian kaj Sullivan, uzatan en la 70aj kaj 80aj jaroj. Kvankam la libroj ne plu estas aĉeteblaj en la libroservoj, mi trovis ilin indaj por prezento kaj listigo inter la valoraj malnovaj brokantaj lerniloj de nia Katalogo. Kial mi ŝatas la libron kaj kia ĝi estas fakte? La libroduopo verkiĝis por junuloj, por lernejklasa uzo ekde la 11a jaraĝo de la infanoj. La tesktoj kaj la maniero alproksimigi la lingvon, kulturon kaj movadon al tiu juna aĝgrupo estas mirinde kaj kun bonega pedagogia sento ellaboritaj. La intrigo estas ĉenrakonto trakuranta la 2x20 lecionojn de la du volumoj. Brita infano Petro kun sia familio esperantista helpe de korespondado kaj internaciaj kontakto ekkonas alilandajn kulturojn, korespondas kun infanoj, vizitas esperantistan familion, partoprenas infankongreson ktp. La tuto estas rakontita tute nature, sen travideblaj kaj altrudaj pedagogicele verkitaj tekstoj, sed kune kun humure spicitaj rakontoj, raportoj, taskoj kaj ludoj.
La aŭtoroj videble mem instruis laŭ la libro, mem spertis la efikon kaj utilon de siaj tekstoj kaj lernilo ĉe la celgrupaj infanoj.
La libroj celas angalingvanojn, la klarigoj, la ekzercoj kaj la taskoj prezentiĝas en tiu lingvo. La konstruo de unu leciono estas klasika: teksto, demandoj, vortolisto (dulingva), prezento de gramatikaĵo, ekzercoj (gramatikaj, leksikaj, aktivigaj), ĝeneralaj demandoj, rilataj al al lernanto mem kadre de la lernitaj materialoj kaj temoj. Ofte fermas la lecionojn tradukekzercoj. La serion de dufoje 20 lecionoj interrompas resumaj partoj, ripetigantaj la antaŭe lernitajn materialojn. (Vidu la detalan enhavtabelon...)

La unua volumo liveras materialon sufiĉan certe por unujara studo, por eventuale malpli rapidaj klasoj eĉ por pli longa periodo. La lernantoj renkontas 800 radikojn, 16 afiksojn pere de kiuj kapablas formi ĉ. 2000 vortojn kaj tiu kvanto sufiĉas por bonnivela komuniko en la lernata lingvo.La avantaĝo estas ke la dua volumo havas la saman strukturon kaj daŭrigas kaj la intrigon mem kaj la instruserion de gramatikaj kaj leksikaj lernotaĵoj. Tie aldoniĝas 500 pliaj vortoj kaj 9 novaj afiksoj, sekve fininte la duan volumon la lernantoj teorie kapablas formi 3000-4000 vortojn en Esperanto.

La aŭtoroj modele enplektis la movadon, edukon al praktika uzo kaj utiligo de Esperanto, instigante la lernantojn al korespondado, interŝanĝaj vizitoj kaj amikeco vekante ilian intereson pri alilandaj kulturoj, kutimoj kaj moroj. Kantoj, poemtoj, teatraĵetoj, spritaj grafikaĵoj kaj elmovadaj fotoj pri infanoj kaj E-klasoj faras la lernilojn pli allogaj.

La aŭtoroj ne forgesis ankaŭ pri utilaj kaj klerigaj informoj al la instruistoj kaj uzantoj de la lerniloj, prezentante Esperanton kaj ties propedeŭtikan valoron, donante kontaktadreson kaj de la landa asocio, proponante plian helpmaterialon pere de tiu kanalo.Mi ŝatas tiun lernilon kaj cerbumas kiel eblus fari ĝin konata al la nuntempaj instruantoj de Esperanto? Ĉu reverkita reeldono, ĉu reta publikigo? Bedaŭrinde la aŭtoroj ne plu estas inter ni. Sullivan jam delonge kaj kolego Markarian forpasis en novembro 2008, do, ili ne plu estas konsultebla pri tiu eblo. Ĉu iu havas ideon, konsilon? Ĉu iu havas spertojn pri la libroj? Proprajn memoraĵojn, personajn ligojn? Dankon al David Curtis pro la donacita ekzemplero kiu ebligis la prezenton kaj ebligos plian studadon de la lernilo.
Kreodato:2009-10-27 22:43:13
Lasta redakto:2011-09-07 06:31:06
Montroj:19848
Dosieroj: Elŝutoj de ĉiuj dosieroj sume: 16; Viaj elŝutoj: 0

Interna paĝo  JPG .jpg
Elŝutoj sume: 16
Kreodato: 2010-08-02 15:50:35

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 1; Mezuma noto: 5; | Aldoni propran opinion

1.
David Curtis je 2009-11-18 00:07:48    

Mi eklernis Esperanton per ili por la unua etapo de poŝtkurso por Diplomo de Esperanto Asocio de Britio (EAB), kiu komenciĝis en 1974, tuj post kiam mi malkovris hazarde ke Esperanto ne mortis sed estas sufokita de ĵaluzaj lingvo-instruistoj, timante ke neniu lernos naciajn lingvojn. (Nuntempaj spertoj pruvis al mi, ke tiu negativa kredo ankoraŭ motivas tiajn instruistojn).

Mi tre ĝuis ambaŭ librojn ĉar ili provizis bonegan ponton inter dependeco de la angla kaj memfido pri Esperanto. Por pli alta studado mi progresis, helpe de EAB, al Paŝoj al Plena Posedo, de Auld, kaj post kelkaj semajnfinoj en enloĝejaj kursoj en Kimrio por lerni konversacii, mi gajnis la diplomon en 1976.

Sed mi ne vidis la unuajn du librojn denove ĝis en 1996 mi alvenis en Guilin, Ĉinio por helpi instrui Esperanton al membroj de la Esperanto-Asocio de Guilin. (Poste mi reprezentis Brition – je mia propra kosto – ĉe Unua Azia Esperanto Kongreso, en Ŝanhajo). Mi trovis ke guilinanoj jam komencis studi Secondary School Esperanto, Book 1, sed la instruciojn oni tradukis en la ĉinan – kaj la dua libro estas simile traktita. La sperto utiligi ilin amuzis min, ĉar mi tute ne povis kompreni la instruciojn, sed klare komprenis la ceteron. Profesoro Liu Ŝaŭĵong, prezidanto de la asocio, fiere diris al mi ke lia organizo posedis du cent ekzemplerojn de ambaŭ libroj, do mi kredas ke ĉinoj en Guilin ankoraŭ lernas Esperanton, helpe de Markarian kaj Sullivan.

Kimie, la iama edzino de Raif Markarian (kiu mortis pasintjare) iĝis kara amikino de membroj de mia loka Esperanto-klubo en 1985, kaj mi vidis ŝin lastatempe kiam ŝi vizitis mian urbon, Weston-super-Mare, Britio. Pro tio ŝi afable informis min pri via demando, kio tre interesis min. Mi esperas ke mi informo helpos vin.

Amike,

David.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.