Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Secondary School Esperanto, Book 2
Aŭtoro(j): MARKARIAN, R.H.M.
SULLIVAN, J.H.
Eldonejo:University Tutorial Press LTD, London, 1971.
ISBN:0 7231 0213 9
Akireblo:brokantaĵo
Tipo(j):lernolibro
Nivelo:B1
Celgrupo:nacilingva
Aĝgrupo:infanoj super 10 jaroj
Aĉeteblo:
Lingvo(j):angla
Nia opinio:Hazardo ekkonigis al mi la duvoluman lernilon de Markarian kaj Sullivan, uzatan en la 70aj kaj 80aj jaroj. Kvankam la libroj ne plu estas aĉeteblaj en la libroservoj, mi trovis ilin indaj por prezento kaj listigo inter la valoraj malnovaj brokantaj lerniloj de nia Katalogo. Kial mi ŝatas la libron kaj kia ĝi estas fakte? La libroduopo verkiĝis por junuloj, por lernejklasa uzo ekde la 11a jaraĝo de la infanoj. La tesktoj kaj la maniero alproksimigi la lingvon, kulturon kaj movadon al tiu juna aĝgrupo estas mirinde kaj kun bonega pedagogia sento ellaboritaj. La intrigo estas ĉenrakonto trakuranta la 2x20 lecionojn de la du volumoj. Brita infano Petro kun sia familio esperantista helpe de korespondado kaj internaciaj kontakto ekkonas alilandajn kulturojn, korespondas kun infanoj, vizitas esperantistan familion, partoprenas infankongreson ktp. La tuto estas rakontita tute nature, sen travideblaj kaj altrudaj pedagogicele verkitaj tekstoj, sed kune kun humure spicitaj rakontoj, raportoj, taskoj kaj ludoj. La aŭtoroj videble mem instruis laŭ la libro, mem spertis la efikon kaj utilon de siaj tekstoj kaj lernilo ĉe la celgrupaj infanoj. La libroj celas angalingvanojn, la klarigoj, la ekzercoj kaj la taskoj prezentiĝas en tiu lingvo. La konstruo de unu leciono estas klasika: teksto, demandoj, vortolisto (dulingva), prezento de gramatikaĵo, ekzercoj (gramatikaj, leksikaj, aktivigaj), ĝeneralaj demandoj, rilataj al al lernanto mem kadre de la lernitaj materialoj kaj temoj. Ofte fermas la lecionojn tradukekzercoj. La serion de dufoje 20 lecionoj interrompas resumaj partoj, ripetigantaj la antaŭe lernitajn materialojn.

Kiel la unua volumo, ankaŭ la dua liveras materialon sufiĉan certe por unujara studo, por eventuale malpli rapidaj klasoj eĉ por pli longa periodo. La lernantoj en la unau volumo renkontas 800 radikojn, 16 afiksojn pere de kiuj kapablas formi ĉ. 2000 vortojn kaj tiu kvanto sufiĉas por bonnivela komuniko en la lernata lingvo. En tiu ĉi volumo aldoniĝas 500 pliaj vortoj kaj 9 novaj afiksoj, sekve fininte la duan volumon la lernantoj teorie kapablas formi 3000-4000 vortojn en Esperanto. La avantaĝo estas ke la unua parto havas la saman strukturon kaj stilon do, ne okazas rompo en la lernoproceso.La aŭtoroj modele enplektis la movadon, edukon al praktika uzo kaj utiligo de Esperanto, instigante la lernantojn al korespondado, interŝanĝaj vizitoj kaj amikeco vekante ilian intereson pri alilandaj kulturoj, kutimoj kaj moroj. Kantoj, poemtoj, teatraĵetoj, spritaj grafikaĵoj kaj elmovadaj fotoj pri infanoj kaj E-klasoj faras la lernilojn pli allogaj. La aŭtoroj ne forgesis ankaŭ pri utilaj kaj klerigaj informoj al la instruistoj kaj uzantoj de la lerniloj, prezentante Esperanton kaj ties propedeŭtikan valoron, donante kontaktadreson kaj de la landa asocio, proponante plian helpmaterialon pere de tiu kanalo.Mi ŝatas tiun lernilon kaj cerbumas kiel eblus fari ĝin konata al la nuntempaj instruantoj de Esperanto? Ĉu reverkita reeldono, ĉu reta publikigo? Bedaŭrinde la aŭtoroj ne plu estas inter ni. Sullivan jam delonge kaj kolego Markarian forpasis en novembro 2008, do, ili ne plu estas konsultebla pri tiu eblo. Ĉu iu havas ideon, konsilon? Ĉu iu havas spertojn pri la libroj? Proprajn memoraĵojn, personajn ligojn? Dankon al David Curtis pro la donacita ekzemplero kiu ebligis la prezenton kaj ebligos plian studadon de la lernilo.
Kreodato:2009-10-27 22:50:18
Lasta redakto:2011-09-07 06:30:49
Montroj:20295
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 0; Mezuma noto: 0; | Aldoni propran opinion

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.