Titolo: | Eszperantó nyelvkönyv |
Aŭtoro(j): |
ÓDOR, György |
Eldonejo: | Ódor György, 2008 |
ISBN: | 978-963-08-0244-4 |
Akireblo: | aĉetebla |
Tipo(j): | lernolibro |
Nivelo: | A1, A2, B1, B2 |
Celgrupo: | nacilingva |
Aĝgrupo: | pluraj aĝoj |
Aĉeteblo: | UEA: 13,50 EUR (sen varimposto) |
Lingvo(j): | hungara |
Nia opinio: | Hungaraj studantoj de la internacia lingvo havas relative riĉan kokekton de novaj lerniloj, kiujn la aŭtoroj en propraj lingvolernejoj kaj entreprenoj uzas kiel unusolan kaj la plej miraklan rimedon por alproprigi la lingvon ene de rekorda tempoperiodo kaj sukcesigi la lernantojn je la ŝtataj lingvoekzamenoj.
Ankaŭ la ĵus aperinta lernilo de György Ódor estas verkita kaj reklamita kun tiuj celoj.
En Hungario Esperanto estas tre populara lingvo (laŭ la statistikoj pri lingvoekzamenoj la tria post la angla kaj la germana), sed sincere dirite la Esperanto-lernolibroj de la hungara merkato ĝis nun ne povis konkuri kun tiuj de la aliaj lingvoj; nek en moderneco, nek en allogeco, nek en belaspekto. La nova lernolibro de Gy. Ódor celas viciĝi inter la alilingvaj modernaj lerniloj kaj superi la jam ekzistantajn Esperanto-lernilojn. Ĉu li sukcesas en la konkuro?
La libro celas hungarojn, kiuj intencas trapasi Esperanto-lingvoekzamenon. La aŭtoro deklaras en la antaŭparolo, ke lia verko servas kiel unusola ilo por prepari la lernantojn de tutkomencanta nivelo al la C1-lingvoekzameno kaj anstataŭas la ekzistantajn lernolibrojn, ekzercarojn, gramatikajn kaj testpreparajn librojn. Kvankam la libro estas bona, tiu aserto ŝajnas iom troiga.
La eldonaĵo estas dulingva, la instrukcioj estas parte en Esperanto, parte en la hungara lingvo. Ankaŭ multaj klarigoj estas hungarlingvaj. Signifa kvanto de la ekzercoj baziĝas sur tradukado inter la du lingvoj. La libro konsistas el 16 lecionoj. Aldone ĝi enhavas la proponitajn solvojn por la ekzercoj, koncizan gramatikon, indekson, tre mallongan (kaj laŭ tre subjektiva vidpunkto kompilitan) liston de rekomenditaj legaĵoj kaj hejmpaĝoj, tri novelojn kaj mallongan parton el la Biblio, hungarlingvajn informojn pri la ŝtata lingvoekzameno kaj Esperanto-hungaran vortaron. Ĝi entute ampleksas 202 paĝojn.
La moderneco de la libro montriĝas ne nur en la alloga aspekto (kolora ĉefpaĝo, multaj ilustraĵoj) sed ankaŭ en la aktualaj, modernaj temoj, kiujn ĝi pritraktas (ekz. vegetarismo, renoviĝanta energio, komputilaj vortoj, slangaĵoj). Eĉ, aparta leciono okupiĝas pri la Eŭropa Unio. La eldonaĵo aparte atentigas la lernantojn pri kelkaj tipe hungaraj eraroj (ekz. pri tipaj prononceraroj, paĝo 15.), kio estas tre laŭdinda ideo. Por eviti la tipajn hungarajn erarojn de la aŭtoro mem ('aĉeti'anstataŭ 'aĉetumi', verbo 'alveni' en la senco de 'deveni' ktp.), estintus bona ideo provlegigi la materialon al alilingva korektanto, kio ĉiam devus okazi kiam temas pri lerniloj.
La enhavo de la lecionoj konstruiĝas laŭ la temoj de la ŝtata lingvoekzameno. La lecionoj ne estas strukturitaj; miksite aperas diverslongaj tekstoj pri la temo de la leciono, ŝercoj, proverboj, gramatikaj klarigoj, ekzercoj, kelkaj paroligaj demandoj, kaj vortolistoj. Malgraŭ la fakto, ke la aperantaj tekstoj estas interesaj kaj tre variaj, ili estas selektitaj nur laŭ temoj, kaj ofte ne ligiĝas al la novaj gramatikaĵoj de la lecionoj, eĉ, kelkfoje ilia lingvaĵo estas tro malfacila kompare kun la koncerna fazo de la lernilo (ekz. la tekstoj pri Nobel kaj Curie, 4a leciono, la paĝoj 34-35). La gramatikaĵoj estas prezentataj en kadroj kun trafaj ekzemploj, sed kaj ili kaj la plimulto de la nova vortoprovizo aperas sen kunteksto. Kelkfoje eĉ tio okazas, ke ekzerco pri iu gramatika ero aperas pli frue ol mem la prezento de la gramatikaĵo. (Vd. La ekzercojn pri la prefikso mal- en la 1a leciono).
La aŭtoro skribas, ke humuro estas uzata kiel grava ilo por montri la allogecon, modernecon kaj ĉiutagan uzeblecon de la lingvo. Tiun gvidlinion la aŭtoro sekvis ne nur rekte (en humuraj tekstetoj, iom erotikaj kaj/aŭ seksismaj ŝercoj), sed ankaŭ senkonscie, ĉar la legantojn ridetigas ankaŭ kelkaj kaŝitaj eraroj, kiuj restis en la libro vole-nevole (sur la paĝo 16, kie junulino serĉas allogan, riĉan, muskoplenan junulon). Kelkaj proverboj verŝajne vere pensigas lernantojn kaj embarasas instruistojn. Mi persone havus malfacilaĵon kiel klarigi la signifon de la proverbo, verŝajne pli Handzlik-devena ol Zamenhofa: „Kun edzo plej malmola estas pli bone ol sola.” (paĝo 25.)
La libro progresigas en tre rapida maniero, kun tre granda kvanto de leksikaj unuoj, kelkfoje temas pri ducento da novaj radikoj en unu leciono. Eble tio estas ankoraŭ akceptebla, se la lernanto kapablas ensorbi tiom da novaj vortoj. Tamen grava problemo de la libro estas, ke en ĝi mankas ebloj por praktiki la novajn elementojn, kio estas esenca por enprofundigi la lingvokonojn.
La lernilo de Ódor sekvas la ritmon de la nuntempe tre modaj hungariaj fulmkursoj, dum kiuj la lernantoj ene de 100 lecionoj akiras tre supraĵan lingvokonon por trapasi lingvoekzamenon je nivelo C1. Kvankam en la antaŭparolo la aŭtoro promesas materialon, kiun oni ne devas suplementi per ajna instruilo, entute mankas taskoj por plibonigi la aŭdkomprenan kapablon, bedaŭrinde ne apartenas al la libro ankaŭ sonmaterialo. .
La plimulto de la ekzercoj estas la tipaj ekzercoj de la dulingva ŝtata lingva ekzameno: tradukadoj, verkado de letero/eseo, kaj kvarelekta testo. Krom la tipaj lingvoekzamenaj taskoj, estas nur malmultaj alitipaj ekzercoj, kiuj celas ekz. vortofaradon aŭ ekzercadon de esprimoj. Kvankam fine de la libro troviĝas po unu ekzemplo de kaj la unulingva kaj dulingva ekzamenoj, la eldonaĵo preparas la lernantojn verŝajne nur al la dulingva, ĉar ĝi ne proponas eblojn praktiki la taskojn de la unulingva ekzameno.
Alia manko de la libro estas, ke komence ĝi diras nenion pri la lingvo mem, nek en la hungarlingva enkonduko, nek en la unuaj lecionoj. Kvankam fine oni ekscias detale pri la historio de la lingvo (en la 14a leciono), la lingvo mem prezentiĝas nur en la antaŭlasta leciono (la 15a leciono). Verŝajne la aŭtoro kalkulas je celkonscia publiko, kiu interesiĝas pli pri la facile akirebla lingvokono, ol pri la lingvo mem. Pro tio estas nature, ke la lernantoj de tiu libro neniam turnos sin al la movado, kiel tio okazas plej ofte al la jare 5000 hungaraj ekzamenkandidatoj.
Konklude: mi proponas la lernilon al tiuj, kiuj volas plibonigi sian jam akirititan bazan lingvokonon, ĉefe pri vortprovizo, ja la libro vere enhavas tre riĉan, laŭ temoj zorge kolektitan vortostokon. La eldonaĵo certe uzeblas ankaŭ dum ekzamen-preparaj fulmkursoj, se kune kun ĝi disponeblas bona instruisto, kiu lerte povas utiligi kaj praktikigi la enorman vortprovizon, kaj eventuale pretas prilabori aldonajn ekzercojn por bone enprofundigi la instruataĵojn.
(Recenzis Petra Smidéliusz el Hungario)
Aldonaj informoj:
Krom UEA, la lernolibro aĉeteblas en Rumanio ĉe Dávid könyvkereskedés, en Hungario ĉe HEA, KEA kaj en la magazenoj, vendejoj de la libro-distribuanta ĉeno Alexandra. Kompreneble ĝi mendeblas ankaŭ Interrete.
La hejmpaĝaro de la lernolibro kun multaj gravaj, praktikaj informoj pri la lingvo kaj movado, lingvoekzamenoj en Hungario, sonmaterialoj, muzikvideoj, aldonaĵoj kaj korektoj ktp.: http://esperanto.gportal.hu
Reklamfilmetoj pri la lernolibro:
http://www.youtube.com/watch?v=77y1dGQUBJI
http://www.youtube.com/watch?v=uLqvWzu0Q58&feature=related |
Kreodato: | 2010-12-25 16:04:22 |
Lasta redakto: | 2011-05-29 09:03:07 |
Montroj: | 21364 |
Dosieroj: |
Mankas dosieroj.
|
Strukturo
Enkonduko: |
estas |
Unuoj: |
16 lecionoj |
Vortolisto: |
lecionfine |
Direkto de la vortolisto: |
dudirekta |
Gramatikaj resumoj: |
estas |
Solvoj por la ekzerco: |
estas |
Indekso: |
estas, leksika |
Ekstera formato
Mezuro: |
21 x 30 cm |
Paĝnombro: |
202 |
Koloreco: |
nigra-blanka |
Ilustraĵoj: |
multaj fotoj, desegnaĵoj |
Legebleco: |
tre bona |
Kunligmaniero: |
bindita |
Ĝenerala aspekto: |
Alloga |
|
|