Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Eszperantó írásbeli nyelvvizsga
Subtitolo:Alapfok (B1) - Középfk (B2)
Aŭtoro(j): SALOMONNÉ CSISZÁR, Pálma
Eldonejo:Budapest, Akadémiai Kiadó, 2010
ISBN:978 963 05 8841 6
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):ekzercaro
Nivelo:A2, B1, B2
Celgrupo:nacilingva
Aĝgrupo:pluraj aĝoj
Aĉeteblo:
Lingvo(j):Esperanto, hungara
Nia opinio:La prestiĝa hungara scienca eldonejo ‘Akadémiai Kiadó’ aperigis kolekton de ekzamenspecimenoj pri la internacia lingvo. La alloga eldonaĵo estas parto de la lingvolerniga serio de la ekzamencentro ‘ORIGÓ’ kaj troveblos en ĉiuj hungariaj librovendejoj faranta bonan propagandon por Esperanto.

Estas sciate, ke en Hungario jare ĉ. 5000 personoj ekzameniĝas pri Esperanto, en la ĉefa ŝtata lingvoekzamena Centro ITK, kies logotipo kun tiu de UEA pompas sur la kovrilpaĝo de la libro. La eldonaĵo entenas eksajn ekzamenmaterialojn, specimenojn je nivelo B1 kaj B2 de la dulingvaj Esperanto-hungaraj ekzamensistemoj. (Tiu diferencas de la unulingva KER-sistemo, ekzistanta en la sama instituto sed trapasebla ankaŭ por eksterlandanoj en tio, ke la dulingva entenas tradukekzercojn kaj dulingvajn taskojn, kaj ĝia sistemo ne estis adaptita al la postularo de la nova KER-sistemo.)
La zorge redaktita eldonaĵo estas utila helpilo por la hungaraj kandidatoj, sole aŭ eĉ kun instruistoj sin preparantaj. La solvado de la specimenoj, legado de utilaj konsiloj pri la tipaj eroj de la sistemo, kontrolantaj la komprenkapablojn, skribajn memesprimadon, traduklertojn kaj gramatikajn konojn, ebligas ne nur antaŭtestadon, sed ankaŭ laŭŝtupan sisteman trejniĝon.
Al la taskoj apartenas je la fino de la nivel-bloko ankaŭ solvoj, proponitaj versioj eĉ por la traduk- kaj leterskribigaj taskoj. Kvankam ne apartenas indekso kaj detala enhavtabelo al la libro, pere de la marĝenaj kolorigitaj indikoj eblas sufiĉe facile orientiĝi en al libro.

La redaktanto, delonga kunlaboranto de la ekzamencentro, en sia antaŭparolo klarigas detale la iom komplikan poentsistemon, kiun la korektantoj aplikas por prijuĝi la testojn. Pro la fakto ke en Hungario la atestiloj pri lingvokono, kaj tiel ankaŭ la diplomoj pri la kono de Esperanto donas multajn stud-, labor- kaj financajn avantaĝojn, la sukcesa ekzameniĝo estas ofte tre grava afero, kaj la kandidatoj sekvas siajn poentojn kiel investintoj la borsajn ciferojn, ankaŭ tiuj klarigoj estas esence gravaj.
Bedaŭrinde la eldonaĵo ne multe utilas por ne-hungaroj, ĉar krom la gramatikaj testserioj (nur en la nivelo B2) ĉiuj aliaj taskotipoj iel enhavas nacilingvajn erojn. Tamen por fakuloj pri ekzamenado aŭ por kursgvidantoj, pretigantaj siajn kursanojn al ekzameno, povus esti interese vidi la tekstojn kaj taskotipojn kaj mem eltrovi por ili nacilingvajn komprentaskojn.

La libro mendeblas ankaŭ rete, ekzemple ĉe Libri: aŭ rekte de la redaktoro Pálma Csiszár (abonasoft(ĉe)gmail.com).
La prezo varias inter 12-15 eŭroj, 2500-3500 HUF.
Ni dankas al Pálma Csiszár la donacitan ekzempleron.
Kreodato:2011-01-12 10:54:53
Lasta redakto:2011-01-12 13:13:33
Montroj:30620
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 0; Mezuma noto: 0; | Aldoni propran opinion

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.