Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Talking to the Whole Wide World
Subtitolo:Integrated LOTE and Intercultural Studies for Australian Primary Schools
Aŭtoro(j): VOS, Penelope
Eldonejo:VOS, Penelope
ISBN:978-0-646-51961-6
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):kd+libro
Nivelo:A1, A2, B1
Celgrupo:nacilingva
Aĝgrupo:infanoj
Aĉeteblo:
Lingvo(j):angla
Nia opinio:Jes, ĉi tiu libro estas verkita en la angla, sed jam tradukata en Esperanton kaj plurajn aliajn lingvojn. Por juĝi la valoron de ĉi tiu ducent-paĝa libro necesas unue konatiĝi kun la Aŭstralia kunteksto en kiu ĝi estas verkita. Aŭstralio, grandega ‘fora’ lando estas ĉefe angle-parolanta, sed kiel familia lingvo parolatas ofte multaj aliaj lingvoj: de indiĝenoj kaj de enmigrintaj popoloj. Tiel ĉiuj homoj strebas venki la anglan por la ĉiutaga uzado. Aliaj lingvoj, eŭropaj kaj aziaj estas ankaŭ instruataj, sed ĝis 1992 nur en mezgradaj kaj altgradaj kolegioj kaj universitatoj. Tiun jaron la nacia registaro komencis rajtigi ĉiun ŝtaton elekti kelkajn el 16 lingvoj por ke ili estu instruataj en bazaj lernejoj per kvalifikitaj lingvoinstruistoj, pagitaj de la ŝtata registaro. Tamen pro la graveco de tre diversaj komunumaj lingvoj, iom post iom ankaŭ ili estas akceptitaj. Eventuale pro diverseco ankaŭ de ekzamennivelo je ĉiu lerneja fako, ne nur lingva, la nacia registaro decidis krei Nacian Studplanon kiun la Komisiono ankoraŭ prilaboras en 2011. Bone atenta pri la malfacila, ulte kosta kaj malsukcesa antaŭa studplano, Penny Vos, kiel sperta instruistino je Montessori-metodo komprenas la bezonon je tute alia programo por lingvolernado per Esperanto en bazaj lernejoj.

Kial necesis verki la libron? Por anglalingvaj infanoj jam ekzistas multaj Esperanto-lernolibroj, sed ĝis nun en Aŭstalio povas instrui L.O.T.E (lingvo krom la angla) nur speciale trejnita instruisto kaj nur unu horon unufoje semajne. La celo de “Talking to the Whole Wide World" estas ebligi normalan, ne aparte lingvotrejnitan instruiston enkonduki Esperanton kaj mondkulturojn je iu ajn tempo en la tago kaj, per la tre diversaj lerniloj, ebligi lernadon je tre diversaj momentoj. Prefereble ĉiu infano lernu laŭ sia propra ritmo kaj per siaj propraj interesoj. En Aŭstralio tio eblos se la Nacia Studplano de la registaro permesos kaj kapablaj instruistoj trovatas. Ankaŭ en aliaj anglalingvaj landoj agemuloj povas promocii la libron kiel praktikan kaj flekseblan komencon al lingolernado.
Inspirita instruistino mem kaj kreema verkistino, Penny Vos verkis la libron kun alloga trikolora A4 kovrilo esprimanta per salutvortoj ĝian multkulturecon kaj promesanta L.O.T.E kaj interkulturajn studojn, kompreneble per Esperanto. La bela libro entenas 40 lecionojn por la tuta lerneja jaro en kiuj troviĝas ne nur vortoj kaj gramatiko sed valora 26 paĝa enkonduko kun klarigoj pri elekto de la lingvo kaj ĝia utileco kiel propedeŭtika lingvo, por ke homoj renkontantaj Esperanton por la unua fojo povu kompreni kaj klarigi al aliaj, ekz. gepatroj, kial la lingvo estas la plej bona komenco por lerneja lingvolernado. Kiel pripensigilo la libro proponas frazon de la semajno, interkulturan fokuson, ludojn, kvizojn, kantojn, helpon kaj konsilojn por geinstruistoj, KD kiel rimedon por “subteni parolkapablon kaj kantadon de instruistoj kaj infanoj, kaj ne anstataŭi ilin.
Bedaŭrinde ĉi tiu unua eldono de la libro entenas kelkajn tajperarojn kaj kelkajn neologismajn vortojn, sed ili estas pardoneblaj. Por pli informiĝi pri “Talking to the Whole Wide World” mi konsilas vin rigardi la retejon de la verkistino, www.mondeto.com.
Mi kredas ke vi konvinkiĝos pri ĝia eventuala valoro, eble ne nur por geinstruistoj unulingvaj angleparolantaj sed ankaŭ por bonaj normalaj geinstruistoj de baza lernejo en aliaj landoj, por kiuj la libro tradukeblas. Ĝi povos roli kiel preparkurso por kuraĝigi la lernadon de pliaj lingvoj en mezgrada kaj altgrada lernejo, kaj eventualan fluan lingvoregon.

Por la Katalogo de edukado.net la recenzon pretigis Jennifer Bishop, Aŭstralio.

Prezo en la hompaĝa libroservo: 100 aŭstraliaj dolaroj
Kreodato:2011-01-13 09:12:41
Lasta redakto:2011-03-11 07:03:17
Montroj:40260
Dosieroj: Elŝutoj de ĉiuj dosieroj sume: 24; Viaj elŝutoj: 0

Talk to the Whola Wide World - interna paĝo  JPG .jpg
Elŝutoj sume: 24
Kreodato: 2011-01-13 09:19:48

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 0; Mezuma noto: 0; | Aldoni propran opinion

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.