Vere ĉi tiu libro ŝajnas ne taŭga, ĉar ĝi amasas trajtojn, kiujn kutime oni priskribas kiel tradiciajn senutilajn. Temas pri gramatika-traduka metodo por memlernantoj, nacilingva bazita kaj ne orientata por la komunikado. Tamen, mi lernis Esperanton ĉefe danke al tiu rimedo. Post kelkaj monatoj mi komencis renkontiĝi kun samideanoj, kiuj ankaŭ konfesis eklerni danke al tiu libro.
La enhavo konsistas el 18 lecionoj + tabelo de korelativoj + listo da afiksoj kun priskribetoj + vortaro (Esperanta-hispana; hispana-Esperanta) kiu enhavas 542 unuojn + finaj vortoj por orientigi pri kion fari post tralego. Ĉiu klarigo estas hispane farita.
La enhavo estas ricigata pere de belaj simplaj desegnoj en ĉiu leciono. La lernanto paŝas preskaŭ senkonscie, preskaŭ sen fona peno, sed ĝuante. Eble tio okazas ĉar la strukturo de la leciono faciligas tiun rezulton: oni havas gramatikaĵojn kun ekzemploj, tekstojn por legi, por traduki (de la hispana ĝis Esperanto, kaj male), por legado, pri kiuj oni devas respondi poste, vortaretojn, diraĵojn, proverbojn, ktp.
Jes, eble ĝi ŝajnas ne taŭga. Sed mi ĝuis kaj fine lernis. Eble la gramatika-traduka metodo ne estas tiom terura...